La Gulaga Arkipelago
La Gulaga Arkipelago 1918-1956 (ruse Архипелаг ГУЛАГ) estas la plej grava, trivoluma verko de Aleksandr Solĵenicin, verkita kiel historia raporto, estiĝinta en la jaroj 1958-1968. Okcidente ĝi estis unuafoje eldonita en 1973, en Sovetunio oficiale en 1989 (pli frue funkciis kiel samizdato). La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.
Архипелаг ГУЛАГ | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Aleksandr Solĵenicin |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1973 |
Loko | Francio |
Eldonejo | Éditions du Seuil |
Ĝenro | eseo • aŭtobiografio |
Loko de rakonto | Sovetunio |
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde |
La verko estas okulfrapa atesto de krima agado de komunisma sistemo en Sovetunio. La aŭtoro, profitante siajn spertojn, montris evoluon kaj disvastigon de la sistemo de soveta malliberigado, kies primara celo estis "elimino de malamikaj soci-klasoj". Konsekvence establiĝis la tuta "arkipelago" de koncentrejoj kaj tendaroj de mortiga laboro, nomata de la estranta institucio (Glavnoje Upravlenije Lagierej) Arkipelago GULag. La verko atestas laŭgradan senigadon de la homo de ties digno kaj devigado al mallibera laboro kun altideaj sloganoj.
En la okcidenta civilizo la libro kaŭzis grandan ekmoviĝon, kiu rezultigis disblovon de iluzio pri la komunisma sistemo kaj malfortigon de influoj de okcidenteŭropaj komunistoj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj en Esperanto
redakti- Ulrich Lins, La danĝera lingvo. Studo pri persekutoj kontraŭ Esperanto, Eldonejo "Progreso" 1990, p. 568, ISBN 5-01-003136-1, nova, reviziita eldono UEA, Roterdamo 2016, p. 375, ISBN 978-92-9017-128-7
- Aldona Brazdžionytė-Oskeliunienė, Sub la nordlumo. Memoraĵoj, Panevėžys 1991, p. 48
- Arkipelago gulag 1941-1952 (ilustrita flugfolio grandformata), Panevėžys-a Biblioteko de Esperanto, Nr. 2 - 1992
Bibliografio
redakti- Gustaw Herling-Grudziński, Inny świat (Alia mondo), Londono 1951, pola eldono 1953
- Aleksander Sołżenicyn, Archipelag GUŁag 1918-1956, Dom Wydawniczy REBIS Sp z o.o., Poznań 2010. ISBN 978-83-7510-343-4
- Jerzy Gajdziński, Golgota narodów. Opowieść o życiu w łagrach i ucieczce z Workuty (Golgoto de nacioj. Rakonto pri la vivo en gulagoj kaj fuĝo de Vorkuto), Fundacja Jakobstaf!, Warszawa 2020, p. 703, eldonkvanto 200 ekzempleroj, ISBN 978-83-955329-7-9
Eksteraj ligiloj
redakti- Saving the Nation Is the Utmost Priority for the State at the Wayback Machine (archived 27 May 2006) Moscow News
- Aleksandr Solzhenitsyn, The Gulag Archipelago (in Russian). All volumes for reading in browser, or plaintext: parts 1 and 2, parts 3 and 4, and parts 5, 6, and 7.