Aleksandr Solĵenicin

rusia verkisto kaj historiisto

Aleksandr Isajeviĉ SOLĴENICIN (ruse Александр Исаевич Солженицын, alilingve foje Aleksandr Solzhenitsyn) estis rusia verkisto kaj historiisto. Li naskiĝis enKislovodsk, la 11-an de decembro 1918 kaj mortis en Moskvo, la 3-an de aŭgusto 2008[1]. Li estis konata malliberulo de la Gulago, kiu post sia kaptiteco konsideris kiel sian taskon konservi la memorojn al la viktimoj de la komunismo. Lia plej konata verko estas la trilogio La Gulaga Arkipelago, kiu en lia propra lando kompreneble ne eldoniĝis, sed aperis en 1973 en la okcidento.

Aleksandr Solĵenicin
Nobel-premiito
Persona informo
Александр Исаевич Солженицын
Naskiĝo 11-an de decembro 1918 (1918-12-11)
en Kislovodsk,  Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Morto 3-an de aŭgusto 2008 (2008-08-03) (89-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo tombejo Donskoje vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • SovetunioRusio vd
Alma mater Suda Federacia Universitato • Rostov State University vd
Subskribo Aleksandr Solĵenicin
Familio
Patro Isaackly Semyonovich Solzhenitsyn vd
Patrino Taisiya Zakharovna Shcerbak vd
Edz(in)o Natalia Solzhenitsyna • Natalya Reshetovskaya vd
Infanoj Ignat Solzhenitsyn vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • romanisto • scenaristodramaturgo • poeto • publika konato • prozisto • publikigisto • lerneja majstro • militisto • aktivisto • verkisto vd
Laborkampo gulago vd
Verkado
Verkoj Unu Tago de Ivano Denisoviĉ ❦
The First Circle ❦
Cancer Ward ❦
La Gulaga Arkipelago ❦
Ducent Jarojn Kune ❦
Lenin in Zurich vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam Solĵenicin verkis sian "Gulagan Arkipelagon", li skribis pri geografia ĉeno da prizonaj insuloj en la nordaj rusiaj maroj kaj en Siberio. La celo de la priskribo estas metafora. La arkipelago kiel grupo da prizonoj ĉirkaŭita de maro de la normala socio. Solĵenicin supozis ke iu donis al Stalin la planojn pri Gulago.

En 1970 Solĵenicin ricevis la Nobelpremion pri literaturo pro sia monumenta verko La Gulaga arkipelago (eldoniĝis en Parizo inter 1973 kaj 1975). Post la publikigado de la unuaj volumoj la verkisto estis arestita kaj en 1974 elpelita. Tra Kolonjo kaj Zuriko Solĵenicin en 1976 finfine alvenis en la usona ŝtato Vermonto.

Sub partigvidanto Miĥail Gorbaĉov la situacio en la Sovetio malstreĉiĝis: ekde 1989 la verkoj de Solĵenicin rajtis reaperi kaj la verkisto en 1990 rericevis sian civitanecon. Kvar jarojn pliposte, post la disfalo de Sovetio, li revenis en Rusion.

Gravaj verkoj redakti

 
Solĵenicin, 1994
  • Unu tago el la vivo de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича, 1962)
  • Kancerpavilono (Раковый корпус, 1968)
  • En la unua cirklo (В круге первом, 1968)
  • La Gulaga arkipelago (Архипелаг ГУЛаг, 1973-1975)
  • Aŭgusto de 1914 (Август 1914, 1971)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti