La Gulaga Arkipelago
La Gulaga Arkipelago 1918-1956 (ruse Архипелаг ГУЛАГ) estas la plej grava, trivoluma verko de Aleksandr Solĵenicin, verkita kiel historia raporto, estiĝinta en la jaroj 1958-1968. Okcidente ĝi estis unuafoje eldonita en 1973, en Sovetunio oficiale en 1989 (pli frue funciis kiel samizdato).
La verko estas okulfrapa atesto de krima agado de komunisma sistemo en Sovetunio. La aŭtoro, profitante siajn spertojn, montris evoluon kaj disvastigon de la sistemo de soveta malliberigado, kies primara celo estis "elimino de malamikaj soci-klasoj". Konsekvence establiĝis la tuta "arkipelago" de koncentrejoj kaj tendaroj de mortiga laboro, nomata de la estranta institucio (Glavnoje Upravlenije Lagierej) Arkipelago GULag. La verko atestas laŭgradan senigadon de la homo de ties digno kaj devigado al mallibera laboro kun altideaj sloganoj.
En la okcidenta civilizo la libro kaŭzis grandan ekmoviĝon, kiu rezultigis disblovon de iluzio pri la komunisma sistemo kaj malfortigon de influoj de okcidenteŭropaj komunistoj.
Vidu ankaŭRedakti
Referencoj en EsperantoRedakti
- Ulrich Lins, La danĝera lingvo. Studo pri persekutoj kontraŭ Esperanto, Eldonejo "Progreso" 1990, p. 568, ISBN 5-01-003136-1, nova, reviziita eldono UEA, Roterdamo 2016, p. 375, ISBN 978-92-9017-128-7
- Aldona Brazdžionytė-Oskeliunienė, Sub la nordlumo. Memoraĵoj, Panevėžys 1991, p. 48
- Arkipelago gulag 1941-1952 (ilustrita flugfolio grandformata), Panevėžys-a Biblioteko de Esperanto, Nr. 2 - 1992
BibliografioRedakti
- Aleksander Sołżenicyn, Archipelag GUŁag 1918-1956, Dom Wydawniczy REBIS Sp z o.o., Poznań 2010. ISBN 978-83-7510-343-4
Eksteraj ligilojRedakti
- Saving the Nation Is the Utmost Priority for the State at the Wayback Machine (archived 27 May 2006) Moscow News
- Aleksandr Solzhenitsyn, The Gulag Archipelago (in Russian). All volumes for reading in browser, or plaintext: parts 1 and 2, parts 3 and 4], and parts 5, 6, and 7.