7000 tagoj en Siberio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

7000 tagoj en Siberio estas romano verkita en la kroata de Karlo Ŝtajner, kiu rakontas en ĝi sian penon kiel politika malliberulo en Sovetunio, precipe en Siberio. Ĝin esperantigis Kreŝimir Barkoviĉ, kiu por tiu laboro ricevis la OSIEK-premion en la jaro 2002. La libro estas eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1983.

7000 tagoj en Siberio
7000 tagoj en Siberio
7000 tagoj en Siberio
Aŭtoro Karlo Ŝtajner
Eldonjaro 1983
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 495
vdr

La ĉina traduko estas farita pere de la esperanta teksto, kaj publikigita en 2004. Germana traduko estas farita jam multajn jarojn antaŭe en la 1975-a jaro (7000 Tage in Sibirien, Eldonejo Europaverlag, Vieno 1975. ISBN 3-203-50534-7).

Enhavo redakti

En lia juneco, Ŝtajner estis lojala komunisto, membro de la Aŭstra Komunista Partio, kaj trovis rifuĝon en Jugoslavio. Li eniris Sovetujon en 1932 konvinkita, ke li eniras en socialisman paradizon, la landon de liaj revoj. En 1936 li estis arestita en sia loĝejo en Moskvo. Estis la tempo de la Granda Purigo de Stalin. En la enscenigita proceso, li estas ŝajnigita de esti agento de la Gestapo ĉar li estas aŭstra. Kvankam senkulpa, li estis kondamnita al dekjara malliberejo. La puno estis ŝanĝita al dudek jaroj da malliberejo kaj laboro en gulago.

En la libro, li detale priskribis la malfacilaĵojn, mizeron kaj ekstreman kruelecon de vivo en sovetiaj tendaroj, la ekspluaton de kaptitoj por la plej malfacila fizika laboro, torturo kaj humiligo, kaj la malhomajn kondiĉojn pro kiuj multaj mortis. Li ankaŭ priskribas siajn konversaciojn kun aliaj arestitoj dum kiuj ili malkaŝis al li la kialojn kial ili alvenis en la tendaro. Dum li suferis, li portis la konstantan penson, ke li bezonas pluvivi kaj rakonti al la tuta mondo, kiajn hororojn li suferis. Ŝtajner estis malliberigita en pluraj lokoj: la Solovecaj insuloj, Norilsko, Novostrojka, Nadeĵda, Irkutsko, Bratsko, Ust-Kam, Jenisejsk kaj Maklakov en Siberio.

La aŭtoro prezentas ankaŭ la faktojn pri la kunlaboro de la stalinisma reĝimo kun la nazioj, kiuj estis ekstradiciitaj al la germanaj komunistoj kiuj trovis rifuĝon en Sovetunio. La nomoj ne estas inventitaj en la romano, krom la kazoj kiam li strebis ne endanĝerigi la rolulojn.

Li priskribas kiel li eltenis la teruraĵojn danke al subteno de sia edzino Sonja, kiu fidele atendis lin dum ĉi tiu tempo. Post la morto de Stalin li estis liberigita, malkondamnita kaj resendita al Zagrebo en 1956.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti