Okcidenta civilizo

Okcidenta civilizo (500- ) estas la civilizo, kiu evoluis en Eŭropo post la falo de la romia imperio. Ĝi estas miksaĵo de greka, romia, kelta, ĝermana, afrikaj kaj (interalie, per kristanismo) juda kulturoj, sed la fundamenton ĝi heredis de la romia imperio. Dum 1500-2000, ĝi disvastiĝis al Ameriko, Oceanio kaj subsahara Afriko, nun enhavante 33% de la homaro. Nuntempe ĝi estas la plej granda kaj avangarda civilizo, sed antaŭ 1750, la ĉina kaj islama civilizo estis egalaj aŭ pli altaj ol la okcidenta civilizo. Kvankam ĝia teknologio kaj ekonomio estas tre alta, ĝi estas civilizo tre sanga kaj malstabila politike (ekzemple, du mondmilitoj kaj Holokaŭsto). Malsimile al aliaj civilizoj, universala imperio mankas al ĝia historio (spite de la penoj de Karolo la Granda, Napoleono la 1-a de Francio kaj Hitlero).

En malhelblua estas la okcidenta mondo (Aŭstralio, Kanado, katolika kaj protestanta Eŭropo, Nov-Zelando, plus Usono), surbaze de la kolizio de civilizoj de 1996 de Samuel P. Huntington.[1] En turkiso estas ortodoksa Eŭropo kaj Latinameriko. Laŭ Huntington, Ortodoksa Eŭropo estas la orienta parto de la okcidenta mondo, dum Latinameriko estis parto de la okcidenta mondo aŭ ida civilizo, kiu estis ĝemeligita kun ĝi. [2]
Mapo de la Indekso de Homaj Disvolviĝo de UN por 2013. La bluaj pentritaj landoj estas la plej evoluintaj landoj, laŭ la indekso. Ju pli hela la koloro, des malpli evoluas la landoj.Klara korelacio videblas inter la landoj, kiuj nun estas konsiderataj okcidentaj landoj, kaj ilia homa disvolva indekso.

Per Romio, la Okcidento estas ido de helena civilizo. La Okcidento esence estas kristanigita formo de helena civilizo, sed ekde 1900, ĝi evoluis postkristane.

Laŭ ekonomia senco, Okcidento estas la riĉaj kapitalismaj landoj, ĉefe Usono kaj Eŭropa Unio. Japanio estas ankaŭ okcidenteca laŭ tiu senco.

En senco pli ĝenerala, ŝatata de profesoroj de literaturo, la Okcidento estas la kultura tradicio, kiu komenciĝis kun Homero.

En la 13-a jarcento la Okcidento nomis sin la "latinoj", dum la grekoj de la bizanca imperio nomis la Okcidenton la "frankoj" aŭ "francoj". En la 20-a jarcento, la Okcidento nomis sin la "moderna mondo" aŭ la Unua Mondo.

Landoj kiel Turkio, Japanio ktp, estas duon-okcidentaj.

Trajtoj redakti

origino Eŭropo, 500-1000, ido de helena civilizo per Romio
daŭro 500 - nun
loko la landoj, kiuj estas tradicie katolikajprotestantaj: Eŭropo, Ameriko, Oceanio, urbega subsahara Afriko.
urbojRomo, Florenco, Parizo, Londono, Berlino, Novjorko, Los-Anĝeleso, San-Paŭlo - Rio-de-Ĵanejro, Bonaero, ktp.
lingvo 500-1700: latina lingvo; post 1500: la

itala, franca, angla kaj germana lingvo, ktp.

skribo latina skribo
mezuro romia mezuro, poste metrika sistemoSI; ankaŭ angla mezuro
kalendaro julia kalendaro, poste reformita kiel la gregoria kalendaro
erao kristana erao
numeraloj romiaj numeraloj, poste la arabidaj numeraloj
ideologio/religio kristanismo (katolikismo, protestantismo), poste modernismo (humanismo, socialismo, liberalismo, ktp)
novigoj

kalsono, butero, pantalono, hospitalo, universitato, presarto, transoceana navigado, moderna scienco, kapitalismo, motoro, nacio, industria teknologio, publika klerigo, antibiotiko, raketo, atombombo, komputilo, Interreto,

ktp.

Iuj ecoj de la Okcidento:

Sinteno pri la vero: La genio de la Okcidento eble devenas de ĝia naiva kaj aŭdaca ideo pri la vero: la vero estas afero de preciza difino kaj formulo, atingebla de homo, kaj ne la afero de mistika sperto, tradicio, rito aŭ prava praktiko. Tio montriĝas en la Kredo Nicea kaj en la formuloj de Albert Einstein. Kaj en tia naiva vido de la vero, la Okcidento penas trovi sian savon. Tiu ideo devenas de greka filozofio kaj estas konata al aliaj civilizoj (ekzemple, la islama civilizo), sed nur en la Okcidento ĝi estas fundamenta elemento kaj principo de evoluado.

Universalismo: De kristanismo al moderna scienco, la Okcidento ne rigardas sin kiel etnan civilizon, sed kiel universalan civilizon -- civilizon por la tuta homaro, la finan produkton de homa evoluo. Tuta historio, laŭ tiu vidpunkto, nur estis preparado, blindaj paŝoj aŭ antaŭombro de ĝia evangelio de la momento (kristanismo, Klerismo, industriiĝo, kapitalismo, komunismo, tutmondiĝo, ktp). Tio faras la civilizon tre memfida.

Eĉ ĝia postmodernismo, multkulturismo kaj tutmondiĝo nur estas penoj por interkrampi la mondon en la Okcidenton.[3]

Esperanto mem estas produkto tre okcidenteca en konstruo kaj spirito: ĝi estis konstruita el la skribo kaj ĉefaj lingvoj de la Okcidento sed intence estas universala lingvo por la tuta mondo.

Historio redakti

La ĉefaj epokoj de okcidenta historio (la datoj estas tre proksimumaj!):

Kulturo redakti

Artoj redakti

Muziko redakti

Notoj redakti

  1. THE WORLD OF CIVILIZATIONS: POST-1990scanned image Archived 12 March 2007 at the Wayback Machine
  2. Huntington, Samuel P. (2 August 2011). The Clash of Civilizations and the Remaking of World Order. Simon & Schuster. pp. 151–154. ISBN 978-1451628975.
  3. Laŭ irana kaj islama filozofo Darysh Shayegan “la grandaj mondaj ŝanĝoj estis ĉiam gviditaj de la okcidenta civilizo: la persona libero. La “habeas corpus”, la efektiga kaj praktika distingo de la povoj, la individua konscienco… jam reprezentas sistemo de valoroj kunakcetaj” (Avvevire 3-a de julio 2014. p- 20).

Vidu ankaŭ redakti