Postmodernismo

filozofia kaj arta movado

Postmodernismo estas iu ajn de larĝe-atingopova serio da evoluoj en kritika teorio, filozofio, arĥitekturo, arto, literaturo, historio, kaj kulturo, kiuj ĝenerale estas karakterizataj tiel aperantaj el, reagantaj al, aŭ anstataŭigantaj la modernismon.

Ĝi povas turni sin al artaj movadoj, al signifi stilajn evoluojn kiel kolaĝo, la reveno de ornama kaj historia referenco, kaj ankaŭ malversacio de popolaj komunikiloj. En sociologio, postmodernismo estas la ekonomia kaj kultura ŝanĝo kiu venas de la ĉieesteco de amasproduktado kaj amaskomunikiloj. Filozofie, ĝi rilatas al la movadoj kiuj ĉirkaŭas post-strukturismon kaj aliajn kritikojn de pozitivismo. Postmodernismo ankaŭ povas esti utilizata kiel malpliboniganta termino por ataki ŝanĝojn en socio kiu estas maldezireblaj kiel ili rilatas al demandado de absolute valora sistemoj kaj aliaj tipoj de fundamentismo.

Kiel kun multaj aliaj divizoj, la uzo de la termino estas debatebla. Iuj utilizas tre malgrandajn kaj ekzaktajn difinojn, kaj iuj negas la ekziston de "postmodernismo," kaj kiuj preferas diri "malfrua modernismo", ĉar ĝi aperis dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento.

La movado havas diversajn politikajn evoluojn: ĝia kontraŭ-ideologiaj ideoj aspektas similie, kaj forte interrilatas kun, la feminisma movado, rase egalecaj movadoj, movadoj por gejaj rajtoj, malfrua dudekjarcenta anarkiismo, kaj eĉ la paca movado kaj pluraj hibridoj de tiuj movadoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti