Moderna epoko

periodo de eŭropa historio ekde la 15-a jarcento ĝis la 19-a

La moderna epoko aŭ simple la moderno estas unu el la tri grandaj epokoj de okcidenta historio. La moderna epoko sekvis la eŭropan mezepokon, kiu sekvis la antikvan epokon. La moderna epoko daŭras hodiaŭe se oni konsideras la nuntempan epokon kiel parto de la moderna epoko, kaj ĝis la franca revolucio de 1789 male.

Mapo de la mondo, el Ptolemeo-eldono de 1548

Periodigo redakti

Historiistoj malkonsentas pri la ekzakta dato de la komenciĝo de la moderna epoko:

Multaj historiistoj akceptas la jaron 1500 kiel ekon de la nova epoko. Ĉar la epokoj estas konstruaĵoj de historiistoj kaj ne ekzistas en la pasinteco mem, la plejparto de historiistoj ne fervore pridebatas la precizan periodigon.

Subperiodigo redakti

Ene de la moderna epoko oni distingas ofte tri fazojn. Same kiel la ĉefa periodigo, historiistoj melkonsentas pri la ekzaktaj datoj.

Frua moderna epoko
La frua moderna epoko komenciĝas ekde la Kolumba "Malkovro de Ameriko" de 1492 ĝis la franca revolucio de 1789.
Pli moderna epoko
La pli moderna epoko komenciĝas ekde la franca revolucio de 1789 ĝis la oktobra revolucio de 1917 aŭ la fino de la unua mondmilito en 1918.
Nuntempa epoko
La nuntempa epoko sekvas la pli modernan epokon kaj daŭras ĝis nun.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Egon Friedell: Kulturgeschichte der Neuzeit. Die Krisis der europäischen Seele von der schwarzen Pest bis zum Weltkrieg. 3 Bde., Beck, München 1927–1931 (de)

Eksteraj ligiloj redakti