Tiu ĉi artikolo temas pri la sciencisto Ptolemeo. Por aliaj Ptolemeoj vidu la apartigilon.

Ptolemeo
Persona informo
Naskonomo Κλαύδιος Πτολεμαῖος
Naskiĝo 30-an de novembro 99 (0099-11-30)
en Ptolemais Hermiou, Aegyptus,  Romia Imperio
Morto 30-an de novembro 169 (0169-11-30) (70-jaraĝa)
en Aleksandrio, Aegyptus,  Romia Imperio
Lingvoj antikva greka
Loĝloko Aleksandrio
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo matematikisto • geografoastronomo • astrologo • muzika teoriisto • filozofo • muzikologo • epigramisto • verkisto
Verkoj Almagesto
Geografio
List of Roman emperors
Ptolemea mapo
Ptolemy's intense diatonic scale
Ptolemy's table of chords
Ptolemy's inequality
teoremo de Ptolemeo
equant
kvadranto
Tetrabiblos
Handy Tables
vdr

Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (Κλαύδιος Πτολεμαῖος greke, Klaudios Ptolemaios) greka sciencisto kaj frua astronomo de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero kaj la Universo informis la mondbildon de Eŭropo dum la sekvantaj 1500 jaroj. La plej fama el liaj verkoj estas la Almagesto, verko belega sed difekta, en kiu li tezis ke la Suno kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Tero - geocentrismo. Ĉi tiu teorio daŭris ĝis la 17-a jarcento kiam Galileo kaj Keplero pruvis la kontraŭan teorion de Koperniko (kun ŝanĝoj). Ptolemeo ankaŭ verkis tre influan libron pri geografio.

La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metas la Teron en la centron. Kontraŭe, lia radika eraro estis, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis Koperniko sed Keplero.

portreto el la imago de 16-a jarcenta artisto.

Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centron ĉar li uzis fizikon aristotelan. Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo. Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero. Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadojn al ĝi.

Kvankam Ptolemeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj antaŭdiroj sed esti tute malprava. Pri Ptolemeo esploris ekz. la germano Friedrich Lammert.

Vidu ankaŭ redakti