Koperniko

pola astronomo, juristo kaj matematikisto

Nikolao KOPERNIKO (latine Copernicus; pole Mikołaj Kopernik [miˈkɔwaj kɔˈpɜrnik], germane Nikolaus Koppernigk; naskiĝis la 19an de februaro 1473 en Thorn (Toruno), en la provinco Reĝa Prusio, en la Krono de la Regno de Pollando, mortis la 24an de majo 1543 en Frauenburg (Frombork), en la provinco Reĝa Prusio, en la Krono de la Regno de Pollando) estis renesanca astronomo, juristo, matematikisto, kanoniko kiu okupiĝis ankaŭ pri ekonomiko, militista strategio, astrologio, kuracado kaj tradukado.

Koperniko
astronomo kaj matematikisto
astronomo kaj matematikisto
Persona informo
Naskonomo Niklas Koppernigk
Naskiĝo 19-a de februaro 1473
en Thorn (Toruno), en la provinco Reĝa Prusio, en la Krono de la Regno de Pollando
Morto 24-a de majo 1543
en Frauenburg (Frombork), en la provinco Reĝa Prusio, en la Krono de la Regno de Pollando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Archcathedral Basilica of the Assumption of the Blessed Virgin Mary and Saint Andrew in Frombork vd
Religio romkatolikismo
Nacieco prusio
Etno poloj vd
Lingvoj renesanca latino • meza pola lingvo • mezmalaltgermanagrekalatinapola vd
Loĝloko Frauenburg (Frombork)
Ŝtataneco Prusio
Alma mater Jagelona UniversitatoUniversitato de PadovoUniversitato de BolonjoUniversitato de Ferrara vd
Subskribo
Familio
Patro Niklas Koppernigk the Elder vd
Patrino Barbara Koppernigk vd
Profesio
Okupo astronomojuristoekonomikisto • matematikisto • jurosciencisto • fizikistofilozofotradukistokuracistodiplomatoverkisto vd
Laborkampo astronomio, matematiko
Aktiva en Frombork vd
Doktoreca konsilisto Domenico Maria Novara da Ferrara • Leonhard von Dobschütz vd
Fama pro suncentrismo
Verkado
Verkoj Commentariolus ❦
De revolutionibus orbium coelestium vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li verkis la libron De revolutionibus orbium coelestium (Pri la revolucioj de ĉielaj sferoj), en kiu li tezis la suncentran teorion (heliocentrisma): ke kaj la Tero kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. La libro estis eldonita je lia morto en 1543; eble li ne eldonis ĝin dum sia vivo pro timo de la katolika eklezio, kies altranguloj kredis je la sistemo de Ptolemeo, kiu metis la Teron en la centron, ne la Sunon. Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam ankaŭ kredis al Ptolemeo. Lia verko estis parte prezentita antaŭ papo Klemento la 7-a. Pro sia revolucia pensaro kaj disvastigemo li estas opiniita kiel granda eŭropa filozofo. Poste per la termino "kopernika revolucio" estis nomita la filozofio de Immanuel Kant.

Post lia morto, la eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika fikcio (laŭ la antaŭparolo de Osiandro), sed dum 1611-32 Galileo eltrovis la pruvon por la teorio en la ĉielo per teleskopo. Galileo fariĝis frua kaj forta evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis (precipe lia pruvo per tajdo-movo). Lia evangeliado fine tiris la atenton kaj koleron de la eklezio sur lian kapon. En 1616, la eklezio malpermesis la libron de Koperniko (ĝis 1822), kaj en 1633 ĝi mutigis Galileon.

Vivo redakti

 
Toruń, naskoloko (ul. Kopernika 15, maldekstre). Kun la domo ĉe no. 17 (dekstre), ĝi formas la Muzeum Mikołaja Kopernika.
 
La Katedrala Baziliko de Sankta Johano la Baptisto kaj Sankta Johano la Evangelisto en Toruno en kiu Koperniko estis baptita.

Koperniko estis naskita la 19-an de februaro 1473 en la grandurbo Toruń (Toruno), en la provinco Reĝa Prusio, en la Krono de la Regno de Pollando.[1][2] Lia patro estis komercisto de Krakovo kaj lia patrino estis la filino de riĉa Toruń-komercisto.[3] Nikolao estis la plej juna de kvar infanoj. Lia frato Andreas (Andreo) iĝis aŭgustena kanoniko ĉe Frombork (Frauenburg).[3] Lia fratino Barbara, nomita laŭ sia patrino, iĝis benediktana monaĥino kaj, en siaj lastaj jaroj, priorino de monaĥejo en Chełmno (Kulm); ŝi mortis post 1517.[3] Lia fratino Katharina geedziĝis kun la komercisto kaj kun Toruń urbokonsilisto Barthel Gertner kaj forlasis kvin filojn, kiujn Koperniko zorgis poste je la fino de sia vivo.[3] Koperniko neniam geedziĝis aŭ havis filojn.

Patra familio redakti

La familio de la patro povas esti spurita al vilaĝo nun nomata Koperniki en Silezio proksime de Nysa (Neiße). La nomo de la vilaĝo estis diverse literumita Kopernik,[4] Copernik, Copernic, Kopernic, Coprirnik, kaj hodiaŭ Koperniki.[5] En la 14-a jarcento, membroj de la familio komencis moviĝi al diversaj aliaj sileziaj grandurboj, al la tiama pola ĉefurbo, Krakovo (1367), kaj al Toruń (1400).[5] La patro, Mikołaj la Maljuna, verŝajne la filo de Jan, venis de la Krakovo-linio.[5]

Nikolao estis nomita laŭ sia patro, kiu aperas en arkivoj por la unua fojo kiel bonhava komercisto kiu komercis pri kupro, vendante ĝin plejparte en Danzig (Gdańsk).[6][7] Li moviĝis de Krakovo al Toruń ĉirkaŭ 1458.[8] Toruń, troviĝis ĉe la Vistulo, kaj estis en tiu tempo implikita en la Dektrijara Milito, en kiu la Regno de Pollando kaj la Prusa Konfederacio, nome alianco de prusaj grandurboj, subnobelaro kaj pastraro, kontraŭbatalis la Germanan Ordenon pri kontrolo de la regiono. En tiu milito, hansaj grandurboj kiel Gdansko (Danzig) kaj Toruń, la hejmurbo de Koperniko, elektis apogi la polan reĝon, Kazimiro la 4-a, kiu promesis respekti la tradician vastan sendependecon de la grandurboj, kiun la teŭtona ordo defiis. La patro de Nikolao estis aktive engaĝita pri la tiama politiko kaj apogis Pollandon kaj la grandurbojn kontraŭ la teŭtona ordeno.[9] En 1454 li mediaciis intertraktade inter kardinalo Zbigniew Oleśnicki de Pollando kaj la prusaj grandurboj por repago de militpruntoj.[5] En la Dua Paco de Toruń, la teŭtona ordeno formale cedis ĉiujn postulojn al siaj okcidentaj provincoj, kiuj kiel Reĝa Prusio restis regiono de Pollando dum la venontaj 300 jaroj.

La patro de Koperniko geedziĝis kun Barbara Watzenrode, la patrino de la astronomo, inter 1461 kaj 1464.[5] Li mortis proksimume en 1483.[3]

Patrina familio redakti

 
Kopernika patrinflanka onklo, Lucas Watzenrode.

La patrino de Nikolao, nome Barbara Watzenrode, estis la filino de riĉa Toruń patricia kaj urba delegito, Lucas Watzenrode la pli aĝa (mortinto en 1462), kaj Katarzyna (vidvino de Jan Peckau), menciita en aliaj fontoj kiel Katarzyna "Rüdiger gente Modlibog" (mortinto en 1476).[3] La Watzenrode-familio, kiel la Kopernik-familio, venis de Silezio de proksime de Świdnica (Schweidnitz), kaj post 1360 ekloĝis en Toruń. Ili baldaŭ iĝis unu el la plej riĉaj kaj la plej multe influaj patriciaj familioj.[3] Tra la ampleksaj familiparencecoj de la Watzenrode-oj per geedziĝo, Koperniko estis parenca al riĉaj familioj de Toruń, Gdansko (Danzig) kaj Elbląg (Elbing), kaj al elstaraj nobelgentoj de Prusio: la Czapski, Działyński, Konopacki kaj Kościelecki.[3] La Modlibóg-oj (la pola nomo signifas "Preĝu al dio") estis elstara pola familio kiu estis konata en la historio de Pollando ekde 1271.[10] Lucas kaj Katherine havis tri filojn: Lucas Watzenrode la pli juna (1447-1512), kiu poste iĝis princepiskopo de Varmio kaj la baptopatro de Koperniko; Barbara, la baptopatrino de la astronomo (mortinto post 1495); kaj Christina (mortinto antaŭ 1502), kiu en 1459 geedziĝis kun la Toruń-komercisto kaj urbestro, Tiedeman von Allen.[3]

 
Monumento de Koperniko en Krakovo.

Lucas Watzenrode la pli aĝa, riĉa komercisto kaj en 1439-62 prezidanto de la juĝistaro, estis firmanima kontraŭulo de la Ordeno de germanaj kavaliroj.[3] En 1453 li estis la delegito de Toruń ĉe la Grudziądz konferenco kiuj planis la ribelon kontraŭ ili.[3] Dum la rezultinta Dektrijara Milito (1454-66), li aktive apogis la militinveston de la prusaj grandurboj kun grandaj monaj subvencioj (nur parto de kiuj li poste reakiris), kun politika agado en Toruno kaj Gdansko, kaj per propra batalado en bataloj ĉe Łasin kaj Malbork.[3] Li mortis en 1462.[3]

Lucas Watzenrode la pli juna, la patrinflanka onklo kaj baptopatro de la astronomo, estis edukita ĉe la Universitato de Krakovo (nun Jagelona Universitato) kaj en la universitatoj de Kolonjo kaj Bolonjo. Li estis akra kontraŭulo de la teŭtona ordeno,[11][12] kaj ĝia grandmajstro siatempe nomis lin "la diablo enkorpa".[13] En 1489 Watzenrode estis elektita episkopo de Varmio (Ermeland, Ermland) kontraŭ la prefero de reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio), kiu esperis instali sian propran filon en tiu sidloko. Kiel rezulto, Watzenrode kverelis kontraŭ la reĝo ĝis la morto de Kazimiro la 4-a tri jarojn poste.[14] Watzenrode tiam povis formi proksimajn rilatojn kun tri sinsekvaj polaj monarkoj: Johano la 1-a Alberto, Aleksandro, kaj Sigismondo la 1-a. Li estis amiko kaj esenca konsilisto al ĉiu reganto, kaj lia influo tre fortigis la rilatojn inter Varmio kaj Pollando mem.[15][16] Watzenrode estis konsiderita la plej potenca viro en Varmio, kaj lia riĉeco, ligoj kaj influo permesis al li certigi la edukon kaj karieron de Koperniko kiel kanoniko en katedralo de Frombork.[17][18]

Lingvoj redakti

 
German-lingva letero el Koperniko al la Duko Albreĥto de Prusio, havigante medicinan konsilon por George von Kunheim (1541).

Oni diras, ke Koperniko parolis latinan, germanan kaj polan kun egala fluo; li parolis ankaŭ grekan kaj italan, kaj havis sciaron de hebrea.[19][20][21] Li ekzemple uzis la latinan kaj la germanan, sciis sufiĉe el la greka por traduki versojn de la bizanca poeto de la 7-a jarcento Teofilakto Simokates en latina prozo,[22] kaj estas ampleksa pruvaro, ke li konis la polan.[23] Edward Rosen mencias, ke Koperniko registris neregule la pollingvajn nomojn de terposedantoj, kio kontraŭdirus, ke li estis flua en pola lingvo.[24] Dum siaj kelkaj studentaj jaroj en Italio, Koperniko supozeble lernis iom de itala; Profesoro Stefan Melkowski de la Universitato Nikolao Koperniko de Toruń asertas, ke Koperniko ankaŭ parolis kaj germanan kaj polan.[25] La vasta majoritato de la nuntempe ekzistantaj skribaĵoj de Koperniko estas verkitaj en Latino, la lingvo de la eŭropa akademio en lia epoko.

Argumentoj por pruvado ke la germana lingvo estis la propra lingvo de Koperniko estas, ke li naskiĝis en hegemonia german-parolanta urba patricia klaso kiu uzis la germanan, kun la latina, kiel lingvo de komerco en skribaj dokumentoj,[26] kaj ke, kiam li studis la Katolikan Kodon de Kanona Juro en la Universitato de Bolonjo en 1496, li aliĝis al la germanlingva nacio (Natio Germanorum) — tio estas studenta organizo kiu, laŭ ties regularo de 1497, estis malfermita al studentoj de ĉiuj landoj kaj ŝtatoj kies gepatra lingvo estas germana.[27] Tamen, laŭ la franca filozofo Alexandre Koyré, la registrado de Koperniko en la Natio Germanorum ne nepre certigas, ke Koperniko mem konsideris sin kiel germano, ĉar studentoj el Prusio kaj Silezio estis aŭtomate tiel kategoriigitaj, kio havigis kelkajn privilegiojn kiuj faris tion natura elekto por german-parolantaj studentoj, senkonsidere al ilia etneco aŭ mem-identigo.[27][28][29][30]

Nomo redakti

La familinomo Kopernik, Copernik, Koppernigk, en variaj literumoj, estis registrita en Krakovo el ĉirkaŭ 1350, ŝajne por personoj el vilaĝo Koperniki (antaŭ 1845 literumita Kopernik, Copernik, Copirnik, kaj Koppirnik) en la Duklando Nysa, 10 km sude de Nysa, kaj nuntempe 10 km norde de la landlimo inter Pollando kaj Ĉeĥio. Praavo de Koperniko estis registrita kiel ricevanto de civitaneco en Krakovo en 1386. La toponimo Kopernik (moderne Koperniki) estis varie ligita al la pollingva vorto por "aneto" (koper) kaj al la germanlingva vorto por "kupro" (Kupfer). Tiuj interpretoj datas el la disputo pri la etneco de Koperniko (pola kontraŭ germana), kiu malfermiĝis ekde la 1870-aj jaroj, kaj la interpretoj pri "kupro" kontraŭ "aneto" ekde la 19-a jarcento [31], sed la disputo akriĝis denove en la 1960-aj jaroj, kulmine en polemiko inter E. Mosko ("kupro") kaj S. Rospond ("aneto") en 1963–64, resumita de Zygmunt Brocki, [32] La sufikso -nik (aŭ plurale, -niki) denotas slavan kaj pollingvan agantan substantivon.

Kiel estis ofta en tiu epoko, la literumoj kaj de toponimo kaj de familinomo ege varias. Koperniko mem "estis tre indiferenta pri ortografio".[33] Dum sia infanaĝo, ĉirkaŭ 1480, la nomo de lia patro (kaj tiel de la estonta astronomo) estis registrita en Thorn kiel Niclas Koppernigk.[34] En Krakovo li subskribis sin mem en Latino kiel Nicolaus Nicolai de Torunia (Nikolao, filo de Nikolao, de Toruń).[35] En Bolonjo, en 1496, li registriĝis en la Matricula Nobilissimi Germanorum Collegii, resp. Annales Clarissimae Nacionis Germanorum, de Natio Germanica Bononiae, kiel Dominus Nicolaus Kopperlingk de Thorn – IX grosseti.[36][37] En Padovo li subskribis sin mem kiel "Nicolaus Copernik", poste "Coppernicus".[33] La astronomo tiel latinigis sian nomon al Coppernicus, ĝenerale kun du poj (en 23 el 31 dokumentoj studitaj),[38] sed poste en la vivo li uzis unusolan "p". En la titolpaĝo de lia verko De revolutionibus, Retiko publikigis la nomon (en genitivo, aŭ posesivo) kiel "Nicolai Copernici".

Edukado redakti

En Pollando redakti

Je la morto de lia patro, la patrinflanka onklo de la juna Nikolao, Lukas Watzenrode la Juna (1447–1512), ekprenis la knabon sub sia protektado kaj kontrolis liajn edukadon kaj karieron.[3] Watzenrode havis kontaktojn kun la ĉefaj intelektulaj figuroj en Pollando kaj estis amiko de la influa ital-devena humanista kaj kortegano de Krakovo, nome Filippo Buonaccorsi.[39] Ne estas survivantaj unuarangaj dokumentoj pri la komencaj jaroj de la infanaĝo kaj edukado de Koperniko.[3] La biografoj de Koperniko interkonsentas, ke Watzenrode unue sendis junan Kopernikon al la Lernejo Sankta Johano, en Toruń, kie li mem estis instruisto.[3] Poste, laŭ Armitage, la knabo lernis en la katedrala lernejo de Włocławek, ĉe la rivero Vistulo el Toruń, kiu preparis lernantojn por enirado en la Universitato de Krakovo, alma mater de Watzenrode en la tiama pola ĉefurbo.[40]

 
Collegium Maius de la Universitato de Krakovo, pola alma mater de Koperniko.

En la vintra semestro de 1491–92 Koperniko, kiel "Nicolaus Nicolai de Thuronia", matrikuliĝis kun sia frato Andreo en la Universitato de Krakovo (nune nomata Jagelona Universitato).[3] Koperniko ekstudis en la Departemento de Artoj (el aŭtuno 1491, supozeble ĝis la somero aŭ aŭtuno 1495) en la pinto de la Krakova astronomia-matematika altlernejo, akirante fundamenton por siaj postaj matematikaj atingoj.[3] Laŭ posta sed kredinda tradicio (Jan Brożek), Koperniko estis lernanto de Albert Brudzewski, kiu tiam (el 1491) estis profesoro de Aristotela filozofio sed instruis astronomion private ekster la universitato; Koperniko iĝis familiara kun la amplekse legata komentarion de Brudzewski pri la verko de Georg von Peuerbach nome Theoricæ novæ planetarum kaj preskaŭ certe ĉeestis la prelegojn de Bernardo de Biskupie kaj Wojciech Krypa de Szamotuły, kaj probable aliaj priastronomiaj prelegoj de Johano el Glogovo, Michał de Wrocław (Breslau), Wojciech de Pniewy, kaj Marcin Bylica de Olkusz.[41]

La Krakovaj studoj de Koperniko havigis al li detalan grundon por la matematika astronomio instruata en la Universitato (aritmetiko, geometrio, geometria optiko, kosmografio, teoria kaj komputada astronomio) kaj bonan sciaron de la filozofiaj kaj natur-sciencaj verkoj de Aristotelo (Pri la ĉieloj, Metafiziko) kaj Averoeso (kio en la estonteco ludos gravan rolon en la formo de la kopernika teorio), stimulante lian intereson en lernado kaj farante lin familiara kun la humanisma kulturo.[42] Koperniko plilarĝigis la sciaron kiun li ekhavis el la universitataj lecionoj per sendependa legado de libroj kiujn li akiris dum siaj krakovaj jaroj (Eŭklido, Abenragel, la Alfonsaj Tabeloj, la verko de Johannes Regiomontanus nome Tabulae directionum); el tiu periodo, probable, datas ankaŭ liaj plej fruaj sciencaj notoj, nune konservataj parte en la Upsala Universitato.[42] En Krakovo Koperniko ekkolektis grandan bibliotekon pri astronomio; ĝi estos poste forportata kiel militakiro fare de svedoj dum la konkero de la 1650-aj jaroj kaj estas nune en la Biblioteko de la Upsala Universitato.[43]

La kvar jaroj de Koperniko en Krakovo ludis gravan rolon ee la disvolvigo de siaj kritikaj kapabloj kaj komencis lian analizon de logikaj kontraŭdiroj en la du "oficialaj" sistemoj de astronomio — nome la teorio de samcentraj sferoj de Aristotelo, kaj la mekanismo de Ptolemeo de ekstercentroj kaj epicikloj — kies superigo kaj malakcepto estus la unua paŝo al la kreado de la propra doktrino de Koperniko pri la strukturo de la universo.[42]

 
Preĝejo de la Sankta Kruco kaj de Sankta Bartolomeo, en Vroclavo.

Sen fakte gradiĝi, probable en la aŭtuno 1495, Koperniko lasis Krakovon por aliri la kortegon de sia onklo Watzenrode, kiu en 1489 estis plialtigita al kategorio de Princepiskopo de Varmio kaj tuj (antaŭ Novembro 1495) serĉis postenon por sia nevo en la Varmia kanonikaro vakua je la 26a de Aŭgusto 1495 pro la morto de ties antaŭa postenulo, Jan Czanow. Pro neklaraj tialoj — probable pro opozicio el parto de la kanonikaro, kiu plendis al Romo — la instalado de Koperniko estis prokrastita, kio klinis Watzenrode sendi ambaŭ siajn nevojn studi kanonan juron en Italio, en la intenco de ties pluaj ekleziaj karieroj kaj tiel ankaŭ plifortigante sian propran influon en la Varmia kanonikaro.[42]

La 20an de Oktobro 1497, Koperniko, dedistance, formale sukcedis en la Varmia kanonikaro kiun oni promesis al li du jarojn pli frue, Je tio, per dokumento datita la 10an de Januaro 1503 en Padovo, li aldonis sinekuron en la Preĝejo de la Sankta Kruco kaj de Sankta Bartolomeo, en Vroclavo (tiam en la Reĝlando Bohemio). Spite promeson de papa indulto la 29an de Novembro 1508 por ricevi plue beneficium, tra sia eklezia kariero Koperniko ne nur ne akiris pliajn katedralanecojn nek pli altajn postenojn en la kanonikaro (prelatecojn), sed en 1538 li rezignis pri la vroclava sinekuro. Ne estas klara ĉu li estis aŭ ne estis ordinita pastro.[44] Edward Rosen asertis, ke li ne estis pastrigita.[45][46] Koperniko ja ricevis minorajn ordinojn, kio sufiĉis por ricevi la postenon en la kanonikaro.[42] The Catholic Encyclopedia proponis, ke lia ordinigo estis probabla, ĉar en 1537 li estis unu el la kvar kandidatoj por la episkopeco de Varmio, posteno kiu ja postulis ordinigon.[47]

En Italio redakti

 
Portreto de Nikolao Koperniko.

Elirinte el Varmio meze de 1496 — eble kun la akompanantaro de la kanonikarestro Jerzy Pranghe, kiu estis iranta al Italio — en aŭtuno, eble en Oktobro, Koperniko alvenis en Bolonjon kaj kelkajn monatojn poste (post la 6a de Januaro 1497) subskribis en la registro de la "Germana nacio" de la Bolonja Universitato de Juristoj, kiuj inkludis junajn polojn el Silezio, Prusio kaj Pomeranio same kiel studentojn de aliaj naciecoj.[42]

Dum sia tri-jara restado en Bolonjo, kio okazis inter aŭtuno de 1496 kaj printempo de 1501, Koperniko ŝajne dediĉis sin entuziasme al studado de la kanona juro (li ricevis sian doktorigon nur post sep jaroj, post dua reveno al Italio en 1503) pli ol al studado de homaj sciencoj — probable kun ĉeesto en instruado fare de Filippo Beroaldo, Antonio Urceo, nome Kodro, Giovanni Garzoni, kaj Alessandro Achillini — kaj al studado de astronomio. Li renkontiĝis kun la fama astronomo Domenico Maria Novara da Ferrara kaj iĝis lia disĉiplo kaj helpanto.[42] Koperniko estis disvolvigante novajn ideojn inspiritajn per legado de la "Epitomo de Almagest" (Epitome in Almagestum Ptolemei) de Georg von Peuerbach kaj Johannes Regiomontanus (Venecio, 1496). Li pravigis siajn observojn pri kelkaj pekuliarecoj en la teorio de Ptolemeo pri la movo de la Luno, estrante la 9an de Marto 1497 en Bolonjo memorindan observon de la kaŝado de Aldebarano, nome la plej brila stelo en la konstelacio Taŭro, fare de la Luno. Koperniko, la humanisto, serĉis konfirmon por siaj kreskantaj doboj tra atentema legado de la verkoj de grekaj kaj latinaj verkistoj (Pitagoro, Aristarko el Samoso, Kleomedes, Cicerono, Plinio la Maljuna, Plutarko, Filolao, Heraklides, Ekfantos, Platono), kolektante, speciale estante en Padovo, fragmentan historian informaron pri antikvaj astronomiaj, kosmologiaj kaj kalendaraj sistemoj.[48]

Koperniko pasigis la jubilean jaron 1500 en Romo, kien li alvenis kun sia frato Andreo tiun printempon, sendube por plenumi metilernantecon en la Roma kurio. Ankaŭ tie tamen, li pluigis sian astronomian laboron komencitan en Bolonjo, observante, por ekzemplo, lunan eklipson la nokton de la 5a–6a de Novembro 1500. Laŭ posta rakonto fare de Rheticus, Koperniko ankaŭ — probable private, pli ol en la roma Sapienza — kiel "Professor Mathematum" (profesoro de astronomio) liveris, "al nombraj... studentoj kaj... gravaj sciencaj instruistoj", publikajn lecionojn dediĉitajn probable al kritiko de la matematikaj solvoj de tiutempa astronomio.[49]

 
Astronomo Koperniko, aŭ interparolo kun Dio, pentraĵo de Jan Matejko.

Je sia reveno, sendube haltiginte por mallonge en Bolonjo, meze de 1501 Koperniko alvenis reen en Varmio. Ricevinte la 28an de Julio el la kanonikaro dujaran etendon por studi medicinon (ĉar "li povus estontece esti utila medicina konsilinto por nia Reverenda Superulo [Episkopo Lucas Watzenrode] kaj la gravuloj de la kanonikaro"), fine de la somero aŭ aŭtune li revenis denove en Italion, probable akompanata de sia frato Andreo[50] kaj de Kanoniko Bernhard Sculteti. Tiam li studis en la Universitato de Padovo, fama kiel sidejo de medicina lernado, kaj — escepte pro mallonga vizito al Ferrara en Majo–Junio 1503 por aprobi ekzamenojn por akiri, kaj ricevi, sian doktorigon en kanona juro — li restis en Padovo el aŭtuno 1501 ĝis somero 1503.[49]

Koperniko studis medicinon probable sub la direktado de gravaj profesoroj de Padovo — Bartolomeo da Montagnana, Girolamo Fracastoro, Gabriele Zerbi, Alessandro Benedetti — kaj legis medicinajn traktaĵojn, kiujn li akiris tiam, de Valescus de Taranta, Jan Mesue, Hugo Senensis, Jan Ketham, Arnold de Villa Nova, kaj Michele Savonarola, kio formis la embrion de lia posta medicina biblioteko.[49]

Unu el la subjektoj kiun Koperniko devis studi estas astrologio, ĉar ĝi estis konsiderata grava parto de medicina edukado.[51] Tamen, malkiel ĉe plej aliaj elstaraj renesancaj astronomoj, li ŝajne neniam praktikis aŭ esprimis intereson en astrologio.[52]

En Bolonjo, Koperniko ne limigis sin al siaj oficialaj studoj. Probable en Padovo li startigis la komencon de siaj helenismaj interesoj. Li familiariĝis kun la grekaj lingvo kaj kulturo kun la helpo de la gramatiko de Teodoro Gaza (1495) kaj la vortaro de Johannes Baptista Chrestonius (1499), etendante siajn studojn pri Antikveco, komencitajn en Bolonjo, al la verkoj de Basilius Bessarion, Lorenzo Valla kaj aliaj. Estas ŝajne pruvoj ke estis dum sia restado en Padovo kiam finfine kristaligis la ideon bazi novan sistemon de la mondo sur la movado de la Tero.[49] Kiam alproksimiĝis la tempo por ke Koperniko revenu hejmen, en la printempo 1503 li veturis al Ferrara kie, la 31an de Majo 1503, aprobinte la devigajn ekzamenojn, li ricevis la doktorigon en kanona juro (Nicolaus Copernich de Prusia, Jure Canonico ... et doctoratus[53]). Sendube tuj poste (antaŭ la aŭtuno 1503) li lasis Italion por reveni al Varmio.[49]

La teorio de Koperniko redakti

 
Jen vizio de la kopernika teorio De revolutionibus orbium coelestium (Pri la turno de ĉielaj sferoj).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kopernika suncentrismo.

Fizike, la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la tiam reganta fiziko estis la fiziko de Aristotelo, kiu konsideris la Teron en la centro de la universo, ne pro naiveco aŭ homa vanteco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la mondo konsistas el kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero), kiu nature moviĝas al la centro de la Tero aŭ foren: aero fluas, fajro supreniras, akvo falas kaj tero alfundiĝas. Ĉar Tero nature moviĝas al la centro de la universo, ĉe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas el kvina elemento, la kvintesenco, kiu nature cirkliras ĉirkaŭ la centro, la Tero. Cirklirado, laŭ Aristotelo, estas la plej perfekta moviĝo. Ĉi tiu lasta supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj fariĝis la ĉefa difekto de la teorio.

Matematike, la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de Ptolemeo, sed ne pli preciza aŭ eĉ pli simpla: same kiel Ptolemeo, Koperniko uzis multe da cirkloj kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan movon. Kial? Ĉar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion, kiu metus la Teron en la centron. Kontraŭe, lia radika eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Kaj Koperniko simile eraris! Okcidentanoj, sekvinte Aristotelon, kredis, ke la ĉiela movo estas sendifekta, tial ĝi konsistas el cirkloj.

Tial la teorio de Koperniko ne povis tute venki ĝis Keplero anstataŭigis la cirklojn per elipsoj.

La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave, Aristotelon. Pro tio, ĝi necesigis novan fizikon, la fizikon de Neŭtono. Ĝi ankaŭ renversis la filozofion kaj sciencon de Aristotelo kaj, tiel, malfermis la pordon por la moderna scienco de Galileo, Bakono kaj Kartezio kaj, post tempo, por modernismo.

Koperniko ne estis la unua, kiu hipotezis heliocentrismon: jam antaŭ du mil jaroj, la greka astronomo Aristarko proponis ĝin.

En 1530, Koperniko kalkulis, ke la longeco de la jaro estas 365 2425 tagoj (365 tagoj 05:49:29). Tio fariĝis la fakta bazo de la gregoria kalendaro.

Tombejo kaj sekvo redakti

 
Sarkofago kun la restaĵoj de la korpo de Koperniko en la Katedralo (Baziliko) de Sankta Jakobo en Olŝtino / Olsztyn.

Dum elfosado en la katedralo de Frombork ĉe la Balta Maro, arkeologoj trovis en la jaro 2005 kranion kaj aliajn restaĵojn de homa korpo apud la altaro. La korpo estis tiu de ĉirkaŭ 70-jara viro, kiu mortis en la 16-a jarcento. En 2008 komparo de la DNA de unu el la dentoj kaj de la femuro kun tiu de du haroj trovitaj en libro de la astronomo, konservita ĉe la universitato de Upsala (Svedio), evidentiĝis, ke temas tre verŝajne pri la sama persono. Jurmedicina vizaĝrekonstruo laŭ la trovita kranio similegas al la portretoj konataj de Koperniko.[54]

Verkaro redakti

En Esperanto redakti

  • (dulingva eo-lt) Pri la rivoluoj de la ĉielaj korpoj/De revolutionibus orbium cœlestium", trad. R. Fössmeier, H.M. Maitzen, serio Scienco kaj tekniko, eld. KAVA-PECH, 2024. Traduko al Esperanto de la unua libro de siatempe epokfara verko[2].

Omaĝoj redakti

ZEO ligita kun Nikolao Koperniko redakti

 
La okcidenta pordego de la mezepoka burgo Frombork kun videbla malgranda bronza memortabulo (ZEO - dulingva en la pola kaj Esperanto, memoriganta la 500-jaran datrevenon de la naskiĝo de Nikolao Koperniko - fondita de la Urba Konsilantaro de Frombork.

Okaze de la 500-jara datreveno de naskiĝo de Koperniko la Urba Konsilantaro de Frombork memorigis ĝin per la bronza dulingva (en la pola kaj Esperanto) memortabulo ligita kun tiu datreveno kaj ĝi estis muntita ĉe la mezepoka defendmuro apud la Kopernik-turo (vidu la apudan foton de la muroj kun la eta memortabulo).

 
Monumento de Koperniko en Grudziądz.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Iłowiecki, Maciej (1981). Dzieje nauki polskiej (in Polish). Warszawa: Wydawnictwo Interpress. p. 40.
  2. 2,0 2,1 Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 Dobrzycki kaj Hajdukiewicz (1969), p. 4.
  4. "La nomo de la vilaĝo, ne probable tiu de la fanilio de la astronomo, skribatas laŭ pluraj manieroj. Granda germana atlaso de Silezio, publikigita de Wieland en Nurenbergo en 1731, ĝin skribas Kopernik." Mizwa, p. 36.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Dobrzycki kaj Hajdukiewicz (1969), p. 3.
  6. Bieńkowska (1973), p. 15
  7. Rybka (1973), p. 23.
  8. Sakolsky (2005), p. 8.
  9. Biskup (1973), p. 16
  10. Stephen Mizwa 1943, p. 38"
  11. "En 1512, Episkopo Watzenrode mortis subite post vizitado al edziĝo-festo de la Reĝo Sigismondo en Krakovo. Onidiroj svarmis, ke la episkopo estis venenigita de la agentoj de liaj longatempaj malamikoj, la Ordeno de la germanaj kavaliroj. Hirshfeld, p. 38.
  12. "The Watzelrodes—or Watzenrodes—in spite of their rather Germanic name seemed to have been good Poles (enemies of the Teutonic Order)." Koyre, p. 38.
  13. "[Watzenrode] kondutis sin firme, kaj la Germanaj Kavaliroj, kiuj daŭre estis konstanta minaco, tute malplaĉis al li; la Granda Majstro de la ordeno iam priskribis lin kiel 'la enkarniĝo de la diablo'. [Lucas Watzenrode la maljuna (1400-1462)] estis konfida amiko kaj konsilisto de tri sinsekvaj polaj reĝoj: Johano Alberto la 1-a (1459-1501), Aleksandro Jogajlido (ne konfuzi kun la veneniganta papo), kaj Sigismondo la 1-a; kaj lia influo forte fortikigis la ligilojn inter Varmio kaj Pollando mem." Moore (1994), pp. 52, 62.
  14. Wojciech Iwanczak (1998). "Watzenrode, Lucas". In Bautz, Traugott. Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL) (germane) 13. Herzberg: Bautz. col. 389–393.
  15. "[Watzenrode] kondutis sin firme, kaj la Germanaj Kavaliroj Germana Ordeno, kiu daŭre estis konstanta minaco, tute malplaĉis al li; la Granda Majstro de la ordeno iam priskribis lin kiel 'la enkarniĝo de la diablo'. [Watzenrode] estis konfida amiko kaj konsilisto de tri sinsekvaj [Pollando|polaj] reĝoj: Johano Alberto la 1-a (1459-1501), Aleksandro Jogajlido (ne konfuzi kun la veneniganta papo), kaj Sigismundo la 1-a; kaj lia influo forte fortikigis la ligilojn inter Varmio kaj Pollando mem." Moore (1994), pp. 52, 62.
  16. "Lucas ne plu havis amikajn rilatojn kun siaj sukcedantoj, Johano la 1-a Alberto (pole: Jan I Olbracht) (el 1492 ĝis 1501), kaj pli malfrue Aleksandro Jogajlido (el 1501 ĝis 1506), kaj Sigismondo la 1-a (ekde 1506)." Gassendi & Thill, p. 22.
  17. Dobrzycki kaj Hajdukiewicz (1969), pp. 4–5.
  18. "Por akiri al siaj nevoj [Nikolao kaj Andreo] la necesan apogon [por iliaj studoj en Italio], la episkopo Lucas Watzenrode la juna (1447-1512) sugestis ilian elekton kiel kanonikoj en la kanonikejo de Frombork (Fraŭenburg) (1497–1498)." "Nicolaus Copernicus" , New Advent (reta versio de la eldono de 1913 de Catholic Encyclopedia). Alirita la 9-an de junio 2013.
  19. "He spoke German, Polish and Latin with equal fluency as well as Italian." Stone, p. 101.
  20. "He spoke Polish, Latin, and Greek." Somerville, p. 10.
  21. "He was a linguist with a command of Polish, German and Latin, and he possessed also a knowledge of Greek rare at that period in northeastern Europe and probably had some acquaintance with Italian and Hebrew." Angus Armitage, Copernicus, the founder of modern astronomy, p. 62.
  22. Angus Armitage, The World of Copernicus, pp. 75–77.
  23. Davies, Norman (2005). God's playground. A History of Poland in Two Volumes. II. Oxford University Press. p. 26. ISBN 978-0-19-925340-1.
  24. Edward Rosen, Nicolaus Copernicus Thorunensis.
  25. Melkowski, Stefan (May 2003). "O historii i o współczesności". Arkivita el la originalo la 24an de Januaro 2004. Alirita la 30an de Januaro 2021.
  26. Maria Bogucka, Henryk Samsonowicz, 1986, "Dzieje Miast i Mieszczaństwa w Polsce Przedrozbiorowej", paĝoj 266 – 267, [1] Arkivigite je 2021-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
  27. 27,0 27,1 Rosen (1995, p. 127).
  28. "Although great importance has frequently been ascribed to this fact, it does not imply that Copernicus considered himself to be a German. The 'nationes' of a medieval university had nothing in common with nations in the modern sense of the word. Students who were natives of Prussia and Silesia were automatically described as belonging to the Natio Germanorum. Furthmore, at Bologna, this was the 'privileged' nation; consequently, Copernicus had very good reason for inscribing himself on its register." Koyre, p. 21.
  29. "It is important to recognize, however, that the medieval Latin concept of natio, or "nation", referred to the community of feudal lords both in Germany and elsewhere, not to 'the people' in the nineteenth-century democratic or nationalistic sense of the word." Johnson, p. 23.
  30. Koestler, 1968, p. 129.
  31. (Magazin für die Literatur des Auslandes, 1875, 534 f)
  32. "Wsrôd publikacji o etymologii nazwiska Mikotaja Kopernika ["Kelkaj publikaĵoj pri la etimologio de la familinomo de Nikolao Koperniko"], Komunikaty mazur.-warm., 1970.
  33. 33,0 33,1 Gingerich (2004), p. 143.
  34. Biskup (1973), p. 32
  35. "In the [enrollment] documents still in existence we find the entry: Nicolaus Nicolai de Torunia." Moore (1994), p. 50.
  36. Biskup (1973), pp. 38, 82
  37. Malagola (1878), p. 562–65
  38. Maximilian Curtze, Ueber die Orthographie des Namens Coppernicus, 1879
  39. Czesław Miłosz, The History of Polish Literature, p. 38.
  40. Angus Armitage, The World of Copernicus, p. 55.
  41. Dobrzycki kaj Hajdukiewicz (1969), pp. 4–5.
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 42,4 42,5 42,6 Sobel (2011), pp. 7, 232.
  43. Sobel (2011), pp. 7, 232.
  44. Jerzy Dobrzycki kaj Leszek Hajdukiewicz, "Kopernik, Mikołaj", Polski słownik biograficzny (Pola Biografia Vortaro), vol. XIV, Wrocław, Pola Akademio de Sciencoj, 1969, p. 5.
  45. (Decembro 1960) “Copernicus was not a priest”, Proc. Am. Philos. Soc. 104 (6).  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2021-01-26.
  46. Rosen, Edward. (1995) “Chapter 6: Copernicus' Alleged Priesthood”, Copernicus and his successors. UK: The Hambledon Press, p. 47–56. ISBN 978-1-85285-071-5.
  47. Hagen, J. (1908). Nicolaus Copernicus. En The Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company. Alirita la 6an de Novembro 2015 el New Advent: [2]
  48. Dobrzycki kaj Hajdukiewicz (1969), pp. 5–6.
  49. 49,0 49,1 49,2 49,3 49,4 Dobrzycki kaj Hajdukiewicz (1969), p. 6.
  50. La frato de Koperniko nome Andreo antaŭ la fino de 1512, eksuferis pro lepro kaj li devis lasi Varmion por iri al Italio. Novembre 1518 Koperniko eksciis, ke lia frato estis mortinta. Sobel (2011), pp. 26, 34, 40.
  51. Rabin (2005).
  52. Gingerich (2004, pp. 187–89, 201); Koyré (1973, p. 94); Kuhn (1957, p. 93); Rosen (2004, p. 123); Rabin (2005). Robbins (1964, p. x), tamen, inkludas Kopernikon en listo de renesancaj astronomoj kiuj "aŭ praktikis astrologion mem aŭ konsentis ties praktikon".
  53. "Nicolaus Copernicus Gesamtausgabe Bd. VI: Urkunden, Akten und NachrichtenDocumenta Copernicana – Urkunden, Akten und Nachrichten, alle erhaltenen Urkunden und Akten zur Familiengeschichte, zur Biographie und Tätigkeitsfeldern von Copernicus, 1996, ISBN 978-3-05-003009-8 [5], pp. 62–63.
  54. Eventeo.net, 24-an de novembro 2008. Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2008-11-24.

Bibliografio redakti

  • Armitage, Angus (1951). The World of Copernicus. New York: Mentor Books.
  • Bieńkowska, Barbara (1973). The Scientific World of Copernicus: On the Occasion of the 500th Anniversary of His Birth, 1473–1973. Springer. ISBN 978-90-277-0353-8.
  • Biskup, Marian (1973). Regesta Copernicana: (calendar of Copernicus' papers) (in Polish). Ossolineum.
  • Wiesław Bogdanowicz, Marie Allen, Wojciech Branicki, Maria Lembring kaj aliaj Genetic identification of putative remains of the famous astronomer Nicolaus Copernicus Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine en „Proceedings of the National Academy of Sciences” 106 (30), p. 12279-82, julio 2009
  • Dobrzycki, Jerzy, kaj Leszek Hajdukiewicz, "Kopernik, Mikołaj", Polski słownik biograficzny (Pola Biografia Vortaro), vol. XIV, Wrocław, Pola Akademio de Sciencoj, 1969, pp. 3–16.
  • Gingerich, Owen (2004). The Book Nobody Read. London: William Heinemann. ISBN 978-0-434-01315-9.
  • Karol Górski, Mikołaj Kopernik: środowisko społeczne i samotność (Mikołaj Kopernik: socia medio kaj soleco), Wydawnictwo UMK, Toruń 2012 ISBN 978-83-231-2777-2
  • Stanisław Grzybowski, Mikołaj Kopernik, Książka i Wiedza, Warszawa 1972
  • Arthur Koestler (1968). The Sleepwalkers. Macmillan.
  • Michał Kokowski, Różne oblicza Mikołaja Kopernika. Spotkania z historią interpretacji (Diversaj vizaĝoj de Mikołaj Kopernik. Renkontoj kun historio de interpretado), IHN PAN, PAU Warszawa-Kraków 2009, ISBN 978-83-87992-67-5
  • Koyré, Alexandre (1973). The Astronomical Revolution: Copernicus – Kepler – Borelli. Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-0504-4.
  • Kuhn, Thomas (1957). The Copernican Revolution: Planetary Astronomy in the Development of Western Thought. Cambridge: Harvard University Press. Bibcode:1957crpa.book.....K. OCLC 535467.
  • Malagola, Carlo (1878). Della vita e delle opere di Antonio Urceo detto Codro: studi e ricerch. Fava e Garagnani.
  • Miłosz, Czesław, The History of Polish Literature, dua eldono, Berkeley, University of California Press, 1969, ISBN 0-520-04477-0.
  • Mizwa, Stephen, Nicolaus Copernicus, 1543–1943, Kessinger Publishing, 1943.
  • Rabin, Sheila (2005). "Nicolaus Copernicus". En Zalta, Edward N. (eld.). The Stanford Encyclopedia of Philosophy (Somero 2005 eld.). Alirita la 30an de Januaro 2021.
  • Rosen, Edward (1995). Hilfstein, Erna (eld.). Copernicus and his Successors. London: Hambledon Press. Bibcode:1995cops.book.....R. ISBN 978-1-85285-071-5.
  • Rosen, Edward (tradukisto) (2004) [1939]. Three Copernican Treatises:The Commentariolus of Copernicus; The Letter against Werner; The Narratio Prima of Rheticus (2a eldono, reviz. eld.). New York: Dover Publications. ISBN 978-0-486-43605-0.
  • Josh Sakolsky (1a de Oktobro 2004). Copernicus And Modern Astronomy. The Rosen Publishing Group. ISBN 978-1-4042-0305-1.
  • Dava Sobel, A More Perfect Heaven: How Copernicus Revolutionized the Cosmos, Walker and Co., 2011. ISBN 978-0-8027-1793-1. "Unu el la timoj de Koperniko – skribas lia biografiistino Dava Sobel – estis ke “astronomoj liaj kolegoj (ligitaj al la aristotela. ptolomea sistemo. Ndt) – observintus ke la Tero ĝuste okupis la centron de ĉio ne pro tio ke la loĝejo de la homa genro meritus honorpostenon, sed male, pro tio ke en la centrn akumuliĝas kaj kuŝas ĉiu speco de materiaĵoj kaj pro tio ke falo, ŝanĝo, kaj morto estis la destino de la loĝantoj de la Tero. Kurtavorte, la Tero estis la centro ne pro tio ke ĝi estis la kulmino sed la spurejo de la krejtaro, kaj oni ne aŭdacu lokigi la sunon, kiun multaj epitetas la ĉiela lumo, en la inferan postenon poziciitan centren de la kosmo. La perdo de la fisika centreco de la Tero absolute ne signifis, do, por Koperniko perdo de la vera centreco de la homo ligita prefere al lia spirita naturo, al liaj eksterordinaraj apartaĵoj kaj unikaj (penso, libero, racio, amo...), kaj ne certe al lia geografia pozicio."

Eksteraj ligiloj redakti