EkfantosEkfanto (en antikva greka: Ἔκφαντος) aŭ EfantosEfanto (Έφαντος) estas obskura greka antaŭsokrata filozofo. Eble li eĉ fakte ne ekzistis.[1] Li estis ankaŭ identigita kiel la Pitagoro de la 4-a jarcento a.K., kaj kiel subtenanto de suncentrismo. Priskribita kiel el Sirakuzo, tiu povas esti aŭ ne esti la sama figuro kiel la ja atestita Ekfanto de Krotono.

Ekfantos
Persona informo
Naskiĝo
en antikva Sirakuzo
Morto
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo astronomofilozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekfantos akceptis la ekziston de atomoj. Li akceptis la ekziston de malplena, vakua, spaco. Ekfantos akceptis, ke la Kosmo (Universo) estas farata el atomoj kaj estas nur unu Kosmo regata de la providenco (πρόνοια). Li estis la unua el pitagoranoj kiuj atribuis fizikan substancon al la pitagoraj unuoj.

Ekfantos, kiel Heraklides Pontikos, kredis, ke la Tero turnas ĉirkaŭ sia centro el okcidento orienten, kiel rado, kvazaŭ ĝi havas akson de rotacio.[2]

Notoj redakti

  1. "Kelkaj fakuloj argumentis, ke Hiketas kaj Ekfantos, ambaŭ el Sirakuzo, ne estis entute historiaj figuroj sed anstataŭe personecoj en dialogoj verkitaj de Heraklides Pontikos." El Stanford Encyclopedia of Philosophy, artikolo "Pythagoreanism".
  2. Eŭzebo, Praeparatio evangelica, Libro 15, ĉapitro 58, parto 3, linio 1, Ἡρακλείδης ὁ Ποντικὸς καὶ Ἔκφαντος ὁ Πυθαγόρειος κινοῦσι μὲν τὴν γῆν, οὐ μήν γε μεταβατικῶς, ἀλλὰ τρεπτικῶς τροχοῦ δίκην ἐνηξονισμένην, ἀπὸ δυσμῶν ἐπ' ἀνατολὰς περὶ τὸ ἴδιον αὑτῆς κέντρον.