Vakuo estas spaco entenanta neniom da materio, aŭ premo malpli alta ol kutima atmosfera premo de 101.3 kPa. En la praktiko ĝi estas spaco entenanta treege maldensan materion, precipe post elpumpado de aero.

Ĉi tiu pentraĵo, Eksperimento pri birdo en la aerpumpilo de Joseph Wright el Derbio, 1768, prezentas eksperimenton faritan de Robert Boyle en 1660.
Ampoloj enhavas partan vakuon, kutime plenigitan per argono, kiu protektas la volframan (tungsten) filamenton

Sub eksteraj atmosferaj kondiĉoj vakuo ŝajnas alsuĉi aeron, sed vere la ekstera premo enpuŝas ĝin.

La mazurunuo de vakuo uzata estas nomata Pascal, mallongigita per Pa. Vakuo ankaŭ povas esti esprimita per uzado de torr, per barometra skalo, aŭ kiel procento de atmosfera premo per uzado de mazurunuo Baro.

Tipoj, gradoj kaj rangojRedakti

Malaltvakuo estas vakuo akirebla per pumpiloj kun premo de 100 kPa ĝis 3 kPa.

Mezvakuo estas vakuo akirebla per pumpiloj kun premo de 3 kPa ĝis 0.1 Pa.

Altvakuo estas vakuo akirita per specialaj aparatoj, kun premo de 0.1 Pa ĝis 0.1 µPa.

Ultravakuo estas vakuo akirita per specialaj aparatoj kaj procezoj, de 0.1 µPa ĝis 0.1 nPa.

Ideala vakuo estas vakuo kun nula premo.

Kelkaj EkzemplojRedakti

Vidu ankaŭRedakti