Inercirado

malpeza rado

Inercirado aŭ inertorado estas (ofte peza) rado sur rotacianta akso, kies inerteco ebligas kontraŭstari momentajn rezistojn, reguligi rapidon kaj povas eĉ servi kiel ĉefa energifonto por maŝinoj. La inercirado povas transdoni grandan energion je momento.

Inercirado
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta rotoro • lagro vd
vdr
Inercirado de malnova forĝejo en Witten, Germanujo.

La pezaj inerciradoj ne eltenas grandan perimetran rapidon kaj splitiĝas super iu rapido.

Oni konstruas malpezajn, malgrandajn inerciradojn el grand-firma ŝtalo, kies mezo estas pli dika ol la ekstera parto. Ĝi povas rezervi multon da energio pro la atingata pli granda rapido.

Inercirada akumulatoro redakti

 
G2 inercirada modulo, NASA.

Inercirada akumulatoro rezervas la energion en formo de kineta energio, sed nur por mallonga tempo (kelkaj horoj). Ĝi havas magnetan lagron, estas produktita el kompozita materialo (karbonfibra epoksirezino) kaj ties rotoro rotacias 10-60.000/min. Oni uzas la inerciradan akumulatoron ĉe energicentraloj (energirezervo de 1,3-7 kWh) sed planas ilian uzon en la kosmostacio. Ĝia avantaĝo estas la tolero de abrupta energidepreno.