Varmbotelo

(Alidirektita el Termobotelo)

Varmbotelo (aŭ varmizola botelo, aŭ termoso, aŭ vakubotelo) estas fermebla ujo, kiu malrapidigas la temperaturinterŝanĝon inter la tie konservata likvo (trinkaĵo, supo) kaj la ĉirkaŭa medio. La temperaturo de la likvo povas esti altega aŭ malaltega kompare al la meditemperaturo. Eble la plej taŭga termino estas izolkruĉo, ĉar ĝi izolas la likvon aŭ kontraŭ malvarmiĝo aŭ kontraŭ varmiĝo.

Varmbotelo

Materio redakti

La videbla eksteraĵo estas el plastoŝtalo, kiu kutime enhavas duoblan parieton el vitro ene. Por plibonigi la varmizolon la ujo havas vakuan spacon inter la du vandoj kaj la materio reflektas la varmon. La fermilo iam estis korko, sed nuntempe estas el plasto.

 
principo de izolkruĉo

Nuntempe anstataŭ ena vitra ujo, oni ofte uzas duvandan ŝtalan ujon. La izoleco estas iom malplibona, sed ĝi rezistas pli bone al ĉiutaga uzo, purigado, falo, ...

Ofte la ekstera formo nun estas kiel kruĉokafkruĉo.

Historio redakti

Reinhold Burger vendis en 1903 la patenton por varmbotelo.

La unuaj varmboteloj estis fabrikitaj en 1904 de la germana entrepreno Thermos GmbH, kiu nomis la ujojn.

Vidu ankaŭ redakti