Kafkruĉo
Kafkruĉo estas hejma kuirilo, kruĉo por prepari, konservi varma aŭ verŝi kafon.
La kafkruĉo povas esti metala, vitra, plasta, ceramika aŭ varmbotela.
Por kuiri kaftrinkaĵon oni metas muelitajn prirostitajn kafgrajnojn en la filtroskatolon de la kafkruĉo kaj varmigas la akvon. La varmega akvo pasas tra la filtroskatolo kaj iĝas kafaroma kaj kafgusta.
La kafkruĉo povas esti simpla kaj elektra.