Tekruĉo
Tekruĉo estas kuirilo, kiu servas por infuzi sekan teon kaj verŝi la infuzitan en tasojn.
Tekruĉo havas tenilon (kutime ansan), longan kurban bekon kaj kovrilon.
Kutime tekruĉoj estas ceramikaj aŭ porcelanaj, sed povas esti ankaŭ metalaj aŭ vitraj.
Por infuzi teon oni metas kelkajn tekulerojn da seka teo aŭ tepaketojn en la tekruĉon, enverŝas bolaĵon, fermas per la kovrilo kaj atendas 5-7 minutoj. Poste oni verŝas la infuzaĵon en tasojn kaj diluas per boligita varma aŭ varmega akvo.