Beko

buŝa strukturo de birdoj
Por la Brazila organizaĵo BEKO, vidu la artikolon Brazila Esperantista Katolika Organizo. Por la antikva mas- kaj monunuo, vidu la artikolon Beko (mezurunuo)..

Beko (rhamphotheca) estas karakteriza organo de la birdoj (kaj kelkaj mamuloj --> ornitorinko aŭ anasbeka mamulo). Ĝi estas karneca materialo kaj kovras la makzelojn. La epidermo ofte restas mola ĉe la beka bazo, tiu estas la t.n. vaksomembrano aŭ ceromo (lat. ceroma). La beko estiĝas el pluraj partoj, kio malofte videblas: albatroso havas kvarpartan; kivio, pelikano, ŝovelila ardeo tripartan supran bekon. La forfrotiĝinta tavolo daŭre renoviĝas.

Illustration of the heads of 16 types of birds with different shapes and sizes of beak
Manĝadaptoj en bekoj

La beko povas esti alenformaj, hokformaj, ŝovelil-formaj, kuirkuler-formaj, ktp. La signifo de la bekoj estas tre granda. De tio dependas la alproprigo de la de la nutraĵo de la birdoj. Ne nur la formoj de la bekoj estas diversaj, sed ĝenerale ilia forteco, grandeco kaj movkapableco ankaŭ difinas la uzeblecon de la bekoj. Ĝi servas por idoflegado, atako, defendo, nutrokaptado, nutrokolekto, nestokonstruo ktp.

La beko de la anasbeka mamulo estas sekundara estiĝo, ĝi havas ĉe la junaj bestoj ankoraŭ dentojn, kiuj poste anstataŭiĝas per kornecaj lamenoj. La beko de la besto ne korniĝis tiel forte ol tiu de la birdoj.

Anatomio redakti

Makzeloj redakti

Ramfoteko redakti

Bekodentoj redakti

Kulmo redakti

Estas la supra bordo de la beko el la punkto kie la supra makzelo aperas el la plumoj el la frunto al la bekopinto. Ĝi estas unu el la sciencaj mezuroj kiujn sciencistoj prenas por pritrakti ĉu la specion ĉu la ekzemplerojn ekzemple fare de birdoringistoj,[1] kaj estas partikulare utila por manĝostudoj.[2]

Komisuro redakti

Buŝtruo redakti

Bekaj naztruoj redakti

Operkulo redakti

Vaksaĵo redakti

Bekungo redakti

Bridaj plumetoj redakti

Bekumado redakti

Multaj specioj de birdoj uzas la bekon por interrilatiĝi inter masklo kaj ino ĉefe pro la ceremonia ritaro komence de la reprodukta sezono.


Bildogalerio redakti


Referencoj redakti

  1. Pyle, Peter. (1987) Identification Guide to North America Passerines. Bolinas, CA: Slate Creek Press, p. 6–7. ISBN 0-9618940-0-8.
  2. (Autumn 2000) “What Do Different Bill Measures Measure and What Is the Best Method to Use in Granivorous Birds?”, Journal of Field Ornithology 71 (4), p. 606–611. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti