La ŝubekulo (Balaeniceps rex) estas la ununura birda specio de la familio de balenocipitedoj de la ordo cikonioformaj. Ĝia araba nomo estas abu markub (arabe أبو مركوب, patro de la ŝuoj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝubekulo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj CiconiiformesPelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Balenocipitedoj Balaenicipitidae
Genro: Balaeniceps
Specio: Ŝubekulo B. rex
Balaeniceps rex
Gould, 1850
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ŝubekulo ricevis sian nomon pro sia ŝuforma beko, kiu estas 19 centimetrojn granda. La korpolongeco atingas eĉ 120 centimetrojn.

Ĝi estas granda afrotropisa birdo kiu vivas en tropika orienta Afriko, kaj ĉefe en Ugando. Ĝi nestas surgrunde, kie la ino demetas 2 ovojn. Nokte la ino ĉiam kovas, tage ofte kovas la masklo. Se la temperaturo estas varmega, ĝi ofte malvarmigas la ovojn per akvo. La idoj elkoviĝas post 30 tagoj; ili havas densan, grizan lanugaron. La idoj restas en la nesto dum 3 ĝis 3,5 monatoj. Ili devas memstariĝi kiam ili estas 4-monataĝaj.

La ŝubekulo manĝas fiŝojn, ĉefe pulmofiŝojn aŭ specifajn fiŝojn, kiuj povas vivi en kotaj akvoj aŭ eĉ fore de ĝi inter la koto. Do, la birdo kutime ĉeestas kotajn herbejojn kaj ĉe riveroj.

Ĝi flugas kun entirita kapo kaj eligas sonon similan kiel cikonio.

La birdon daŭre danĝerigas malpliiĝo de la vivo-areo (senakvigoj de marĉoj, forbruligoj de fragmitaroj, fiŝado, kaj tiel plu).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti