Cikonio (Ciconia) estas genro de grandaj, longakruraj birdoj kun longa, rekta, pinta beko de la ordo de cikonioformaj birdoj, familio de cikoniedoj; ofte nestas sur tegmentoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cikonio
cikonia diverseco
cikonia diverseco
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Cikonio Ciconia
Brisson, 1760

Vidu tekston

Sinonimoj

Xenorhynchus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ses el sep vivantaj specioj loĝas en la Malnova Mondo, sed la Magvaria cikonio havas teritorion en Sudameriko. Aldone, fosilioj sugestas, ke la cikonioj de Ciconia estis iam iome pli komunaj en tropika Ameriko en prahistoriaj tempoj.

Priskribo redakti

 
Blanka cikonio kaj knabino (fakte la filino de la esperantistoj Birgit kaj Thomas Prien) en la Luiza Parko Mannheim (Germanio).
 
Junulo (maldekstre) kaj plenkreskulo
Eŭropa Blanka cikonio (Ciconia ciconia ciconia)
 
Lankola cikonio Ciconia episcopus

Temas pri grandaj cikonioj, tipe 100 cm altaj, kun enverguro de 180 cm kaj longa dika beko. Membroj de tiu genro estas iome variaj laŭ plumaro ol la aliaj cikonioj, sed kelkaj specioj havas nigrajn suprajn partojn kaj flugilojn, kaj blankajn ventron kaj subvoston. Junuloj estas pli senkolora, pli bruna versio de plenkreskulo.

La cikonioj de la genro Ciconia estas gregemaj kaj koloniaj reproduktuloj, kies paroj restas kune porvive. Ili tipe konstruas grandajn nestojn el bastonetoj kaj branĉetoj en arboj, kvankam la Magvaria cikonio nestumas surgrunde kaj almenaŭ tri specioj konstruas saijn nestojn sur homaj konstruoj. Unu el tiuj, la Blanka cikonio, estas probable la plej bone konata el ĉiuj cikonioji, kun riĉa legendo kaj folkloro asocia kun tiu familiara vizitanto en Eŭropo.

Tiuj cikonioj manĝas ranojn, insektojn, junajn birdojn, lacertojn kaj rodulojn. Ili flugas havante kolon foretende, kiel plej aliaj cikonioj, sed malkiel ardeoj kiuj kuntiras siajn kolojn porfluge.

La migrantaj specioj kiaj la Blanka cikonio kaj la Nigra cikonio ŝevebas per larĝaj flugiloj kaj fidas al termikaj aerfluoj de varma aero por elteni longdistancajn flugojn. Ĉar termikaj aerfluoj formiĝas nur super tero, tiuj cikonioj, kiel la grandaj rabobirdoj, devas trapasi la Mediteraneon ĉe ties plej mallarĝaj lokoj, kaj multaj el tiuj birdoj povas esti vidataj tra la Ĝibraltara Markolo kaj tra la Bosporo dum migrado.

Specioj redakti

 
Magvaria cikonio, Ciconia maguari
 
Abdima cikonio (Blankbrusta cikonio), Ciconia abdimii
 
Storma cikonio, Ciconia stormi
 
Orienta cikonio, videblas klare la diferenca okulareo kaj nigra beko kun rilato al pli konata Blanka cikonio
 
Fluganta cikonio en Oberuster, Svislando

Fosilioj redakti

La fosilioj trovitaj por tiu genro estas etenda, indike ke la cikonioj de la genro Ciconia estis iam pli disvastigataj ol nuntempe, Kvankam la konata materialo tendencas sugesti, ke tiu genro evoluis ĉirkaŭ Atlantiko, eble en okcidenta Eŭropo aŭ Afriko, la kompara manko de fosiliaj lokoj en Azio malfaciligass tiun supozon. Eblas diri almenaŭ ke komence de Plioceno, la birdoj de la genro Ciconia estis disvastigata tra la tuta Norda Hemisfero.

Fosiliaj membroj de la genro inkludus:

  • ?Ciconia minor (komenca Mioceno de insulo Rusinga, Kenjo)
  • ?Ciconia sarmantica (fina Mioceno de Credinţa, Rumanio)
  • ?Ciconia gaudryi (fina Mioceno/komenca Plioceno de Pikermi, Grekio)
  • Ciconia sp. 1 (fina Mioceno/komenca Plioceno de Mino Lee Creek, Usono)
  • Ciconia sp. 2 (fina Miocene/komenca Plioceno de Mino Lee Creek, Usono)
  • ?Ciconia kahli (komenca Plioceno de Sudafriko)
  • Mongolia cikonio, Ciconia lucida (meza Plioceno de Mongolio)
  • Asfalta cikonio, Ciconia maltha (fina Plioceno - fina Pleistoceno de Ok kaj S Usono, kaj Kubo)
  • Ciconia stehlini (fina Plioceno - komenca Pleistoceno de Hungario) - povus aparteni al nuna specio
  • Aŭstralia cikonio, Ciconia nana (fina Pleistoceno de Aŭstralio) - iam Xenorhynchus[2]
  • Ciconia sp. (fina Pleistoceno/komenca Holoceno de Las Breas de San Felipe, Kubo)[3]

Trovaĵo de dista radiuso de kuŝejoj de fina Pleistoceno de Kavo San Josecito (Meksiko) povus aparteni al tiu ĉi genro aŭ al Mycteria; ĝi estas pli malgranda ol iu ajn konata amerika cikonio de Ciconia au de aliloko[4]. La proponita fosilgenro Prociconia el Brazilo, ankaŭ de fina Pleistoceno, povus esti juna sinonimo de ĉu tiu ĉi genro aŭ de Jabiru. Osto de Ciconia trovita en rokŝirmejo ĉe Reunio estis probable de birdo kaptita tie kiel manĝo fare de praloĝantoj; ne estas konata mencio tamen esto de cikonioj ĉe Maskarenoj.

Notoj redakti

  1. PIV2, p. 194
  2. Boles. W 2005 A Review of the Australian Fossil Storks of the Genus Ciconia (Aves: Ciconiidae), With the Description of a New Species. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2012-08-26.
  3. MNHNCu P4599, dista dekstra tibiotarso de mezgranda specio, ĉirkaŭ grando de Blanka cikonio: Suárez & Olson (2003)
  4. Steadman et al. (1994)

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti