Portebla dokumentformo
(Alidirektita el PDF)
![]() |
Ĉi tiu artikolo estas pri dosiera formo. Pri la aliaj signifoj de la trilitera kombino vidu apartigilon PDF (apartigilo).. |
PDF (angle Portable Document Format, Portebla dokumentformo ) estas dosierformo ellaborita de la firmao Adobe en 1993. PDF-dosieroj estas uzataj por prezenti dudimensiajn dokumentojn tute same en ajna aparato kun ajna ekrana distingivo. PDF estas malferma normo kaj laste pliproksimiĝis al normigo ĉe ISO kiel ISO 32000.[1][2]
Portable Document Format | |
---|---|
Dosierfinaĵo: | |
MIME: | application/pdf |
Firmao | Adobe |
La ĉefaj trajtojRedakti
- Ĝi estas multesistema, tio estas, oni povas ĝin vidi en pluraj operaciumoj kiel vindozo, linukso aŭ Mac OS X, konservante ĝian saman aspekton.
- Ĝi povas enhavi tekston, bildojn kaj eĉ muzikon.
- Ĝi estas vaste uzata en TTT por dokumentoj.
- Aktuale ĝi estas libera normo, kaj pluraj programoj povas labori kun ĝi (ekzemple ofica programaro kiel LibreOffice)
- Oni povas ĉifri la dosierojn por protekti ilin kontraŭ ŝanĝoj, presado aŭ kopiado (DRM).
HistorioRedakti
Ĝi debutis en 1993 per Acrobat 1. Ĝi[klarigu] komence estis pagenda, sed pli poste oni disŝutis ĝin[klarigu] senkoste kaj en 2004 jam aperis Acrobat 7.
Vidu ankaŭRedakti
- PDF.js estas JavaSkripta programaro por traduki el PDF en HTMLon kaj uzi la rezulton per TTT-legilo.
ReferencojRedakti
- ↑ . PDF 1.7 is approved as ISO 32000 (HTML). The Inquirer. The Inquirer (2007-12-05). Alirita 2007-12-05. Arkivigite je 2008-07-04 per WebCite
- ↑ Adobe wins backing for PDF 1.7 - vnunet.com. Arkivita el la originalo je 2007-12-20. Alirita 2007-12-20.