Reunio

franca departemento

Reunio (france La Réunion) estas vulkana insulo situanta je la suda oriento de Afriko en la suda duonglobo. La klimato estas tropika. La loĝantaron konsistigas Eŭropanoj (precipe Francoj), Afrikanoj (ĉefe el Madagaskaro), Hindoj (Guĝaratanoj kaj Tamiloj) kaj homoj el suda Ĉinio. Reunio estas transmara departemento kaj regiono de Francio kaj ekster-Eŭropa teritorio de Eŭropa Unio.

Reunio
La Réunion
insulo
Saint-Denis @ La Réunion.jpg
Flag of France.svg
Armoiries Réunion.svg
FlagoBlazono

Oficiala nomo: Département d'Outre-Mer de la Réunion

ŜtatoFlago-de-Francio.svg Francio
DepartementojLa Réunion (974)

AkvejoHinda oceano
Najbaras kunHinda Oceano
Gravaj urbojSaint-Denis, Saint-Benoît, Saint-Paul, Saint-Pierre, Le Tampon

Koordinatoj21° 7′ S, 55° 32′ O (mapo)-21.11444444444455.5325Koordinatoj: 21° 7′ S, 55° 32′ O (mapo)
PrefektejoSaint-Denis (Reunio)
- koordinatoj21° 7′ S, 55° 32′ O (mapo)-21.11444444444455.5325Koordinatoj: 21° 7′ S, 55° 32′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoNajlo de Neĝo [+]

Areo2 512 km² (251 200 ha)

Loĝantaro833 944 (2012)
Denseco331,98 loĝ./km²

PrefektoJacques Billant
RegionestroDidier Robert (LR)

HorzonoUTC+04:00
ISO-kodoRE, FR-974
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoPitons, cirques et remparts de l’île de la Réunion
Tipo de heredaĵonatura heredaĵo
Jaro2010 (34)
Numero1317
Kriteriojvii, x

Lingvojfranca, Reunia kreola lingvo

Reunio (Tero)
Reunio

Map
Reunio

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Réunion [+]
Retpaĝaro: http://www.regionreunion.com/fr/spip/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La departemento entute havas 24 komunumojn.

GeografioRedakti

La vulkana insulo (apartenanta al la Maskarenoj) estas 50 km-ojn larĝa kaj 70 km-ojn longa. Ĝi troviĝas je 800 km-oj oriente-sud-oriente de Madagaskaro. La ĉefaj vulkanoj estas Piton de la Fournaise kun 2631 m-oj alto (ankoraŭ aktiva), dum Piton des Neiges (ne plu aktiva) estas la pinto de la insulo kun 3070 m-oj alto. Ili estas kovritaj de densa arbaro. Reunio estas parto de la ekologia regiono Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj.

UrbojRedakti

La insulo havas grandan havenon (Le Port) kaj du flughavenojn (Gillot kaj Pierrefonds).

HistorioRedakti

Longe la insulo ne estis loĝata. En la 10-a jarcento arabaj ŝipistoj trovis ĝin, sed ili ne profitis. La portugalo Diogo Dias malkovris ĝin en 1507, sed ankaŭ Portugalio ne profitis. En 1638 la francoj akiris ĝin. Onidire la unuaj loĝantoj estis 3 matrosoj punitaj je 3 jaroj. La revenintaj ŝipistoj konstatis, ke la matrosoj estas en bonaj kondiĉoj, do la insulo konvenas por koloniadi. La loknomo iĝis en 1640 insulo Bourbon. La unuaj veraj loĝantoj alvenis en 1642, poste alvenis ankaŭ sklavoj, kiuj kulturis kafon kaj sukerkanon. La insulo iĝis grava dumvoja haveno inter Hindio kaj Eŭropo. Ekde 1973 Reunio estas grava milita bazo de Francio. En 2007 oni traboris la monton, kie aŭtoj trafikas kaj kanalo liveras akvon al tiuj insulopartoj, kie mankas la akvo.

MapoRedakti


TransportojRedakti

BildgalerioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti