Saint-Louis (Reunio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Louis

Saint-Louis estas transmara franca komunumo, situanta en la departemento kaj regiono Reunio.

Saint-Louis
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 97414 [+]
Poŝtkodo 97450 • 97421
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53 935  (2021) [+]
Loĝdenso 545 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 17′ S, 55° 25′ O (mapo)-21.28666666666755.409166666667Koordinatoj: 21° 17′ S, 55° 25′ O (mapo) [+]
Areo 98,9 km² (9 890 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Saint-Louis (Reunio)
Saint-Louis (Reunio)
DEC
Situo de Saint-Louis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Louis (Réunion) [+]
vdr

Ĝia moto estas: « Justice et vérité » (esperante "justeco kaj vereco").

Geografio

redakti

La najbaraj komunumoj estas Les Avirons, Cilaos, L'Entre-Deux, L'Étang-Salé kaj Saint-Pierre.

Toponimio

redakti

Historio

redakti

Politiko kaj administrado

redakti
Listo de sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marto 2008 marto 2014 Claude Hoarau PCR


marto 2014 - Cyrille Hamilcaro



La urbestro de la komunumo estas Claude Hoarau (PCR). Lia listo, « Mieux vivre en Saint-Louis kaj en la Rivière », venkis en la dua balotvico de la municipaj balotoj de 2008 arigante 50,66 % de la voĉoj la 16-an de marto 2008 fronte al tiu de Cyrille Hamilcaro, la eliranta urbestro UMP. La 9-an de oktobro 2008, la administra tribunalo de Saint-Denis nuligis lian elekton. La 5-an de aŭgusto 2009, la Ŝtatokonsilio konfirmis la nuligon[3]. La 14-an de aŭgusto 2009, Jean-Claude Lintant estis nomumita prezidanto de speciala delegacio. Li oficas kiel urbestro de Saint-Louis kaj civila oficiro ĝis la novaj balotoj[4]. Per 49 % de la voĉoj en la unua balotvico la 27-a de septembro, Claude Hoarau estis reelektita urbestro de Saint-Louis sekve de la dua balotvico organizita la 4-an de oktobro 2009 kun 52,1 % de la voĉoj fronte al Cyrille Hamilcaro (partopreno : 85 %)[5].

La izolita kvartalo nomita Rivière-Saint-Louis povus fine fariĝi memstara komunumo. Divido en du de la nuna kolektivumo estis decidita la 29-an de marto 2009 per 52,6 % de la balotintoj de Saint-Louis[6].

Enloĝantaro kaj socio

redakti

Demografio

redakti

Edukado

redakti

Sur la komunuma teritorio estas kvin publikaj kolegioj.

Estas ankaŭ kvar publikaj liceoj.

Sportoj

redakti

La 1-a ŝtono de estonta mara sportejo kun olimpika naĝejo estis metita la 30-an de decembro 2009[7].

Ekonomio

redakti

Saint-Louis estas kandidato por la akcepto de la dua komerca haveno de la insulo, kiu devus malpezigi la havenon de Pointe des Galets.

Loka kulturo kaj heredaĵo

redakti

Lokoj kaj monumentoj

redakti
 
La preĝejo Saint-Louis

Saint-Louis etendiĝis alten arigante plurajn komunumojn. Tiel, estas multaj lokoj de la maro ĝis la monta parto.

Eblas viziti:

  • La lagon Gol.
  • La moskeon de Saint-Louis.
  • La preĝejon Saint-Louis. Ĝi estas unu el la tri plej grandaj en la mondo (kategorio de preĝejoj kaj ne katedraloj). Ĝia altaro el plurkolora marmoro estas klasita historia monumento.
  • Notre Dame du Rosaire, la preĝejo de Rivière Saint-Louis. Ĝi estas rimarkinda pro siaj lignaĵoj faritaj de lokaj manmetiistoj.
 
  • La bieno Maison-Rouge. Situanta en Gol, la ĉefa domo kaj ties solena korto datiĝas de la 17-a jarcento.
  • Muelejo Mais. Konstruita en la 19-a jc laŭ regado de Kervéguen. Proksime de la lasta mana pesilo, fermita en julio. Festo "Baptême des couteaux" kiu lanĉas la sukeran kampanjon de la sudo
  • astronomia observejo Makes.
  • Muzeo pri ornamaj artoj de la Hinda Oceano.

La lando Saint-Pierre - Saint-Louis estas klasita inter la francaj artaj kaj historiaj urboj.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo

redakti

La sekvantaj personoj naskiĝis en Saint-Louis:

Referencoj

redakti
  1. Iuj informoj de tiu sekcio venas de (PDF) Urba kontrakto 2000-2006 inter la ŝtato, la regiono kaj la departemento Reunio, la Kasejo pri porinfanaj krompagoj kaj la urbo Saint-Louis[rompita ligilo]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-11. Alirita 2014-12-16.
  3. france (la 6-an de aŭgusto 2009) “Hamilcaro venkis Claude Hoarau”, Le Quotidien de La Réunion. Alirita la 6-an de aŭgusto 2009.. 
  4. france (la 15-an de aŭgusto 2009) “La nova urbestro nomiĝas Jean-Claude Lintant”, Le Quotidien de La Réunion. Alirita la 24-a de aŭgusto 2009.. 
  5. « Parta municipa baloto de la 27-a de septembro kaj 4-a de oktobro 2009 komunumo Saint-Louis (Réunio)[rompita ligilo] », interretejo de la Ministerio pri enlandaj aferoj
  6. « “Oui” en la Rivière sed nur per hardikeco », Armelle Hervieu, Journal de l'île de La Réunion, la 30-an de marto 2009.
  7. france (la 31-an de decembro 2009) “Un centre nautique en Bois-de-Nèfles-Cocos”, Le Quotidien de La Réunion. Alirita la 31-a de decembro 2009.. 

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti