Ĉi tiu artikolo estas pri dosiera formo. Pri la aliaj signifoj de la trilitera kombino vidu apartigilon PDF (apartigilo)..
PDF (anglePortable Document Format, Portebla dokumentformo ) estas dosierformo ellaborita de la firmao Adobe en 1993. PDF-dosieroj estas uzataj por prezenti dudimensiajn dokumentojn tute same en ajna aparato kun ajna ekrana distingivo.
PDF estas malferma normo kaj laste pliproksimiĝis al normigo ĉe ISO kiel ISO 32000.[1][2]
Portebla dokumentformo
familio de dosierformoj • dosierformo • e-book file format • elektronika dokumento vd
Dum
nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta
Portable Document Format, version 1.0 • Portable Document Format, version 1.1 • Portable Document Format, version 1.2 • Portable Document Format, version 1.3 • Portable Document Format, version 1.4 • Portable Document Format, version 1.5 • Portable Document Format, version 1.6 • Portable Document Format, version 1.7 • Portable Document Format, version 2.0 • PDF Portfolio file format vd
Ĝi estas vaste uzata en TTT por dokumentoj (apud la indiĝena formato de la reto HTML).
Ĝi enhavis kaj enhavas patente protektitajn teknologiojn kiel ekzemple LZW-84 (patento jam eksvalidiĝis, krom tio eblis uzi alternativan algoritmon "Deflate"), kaj JPEG-2000 (sed eblas uzi alian bildkompresan algoritmon kiel ekzemple JPG aŭ "filtrita Deflate" te algoritmo de bilda formato PNG)