Londona Esperanto-Klubo

(Alidirektita el Londona Esperanto-klubo)

La Londona Esperanto-Klubo estas Esperanto-asocio en Londono (Britio), kiu zorgas pri la disvastigo de Esperanto en Londono kaj organizas la kulturan vivon de la komunumo parolanta Esperanton en Londono kaj ĉirkaŭ ĝi. Ĝi estis fondita en 1903 kaj tial ĝi estas unu el la plej antikvaj Esperanto-kluboj en la mondo. 

En sia pli ol jarcenta vivo, ĝi aranĝis multajn aferojn kaj respondecis pri multaj eldonaĵoj.

Ĝi kunlaboras kun la brita landa Esperanto-asocio, EAB kaj kun la monda Esperanto-Asocio, UEA.

La klubo eldonas dumonatan dupaĝan bultenon, kiu prezentas programon de la klubo-agadoj

Estraro redakti

1903 [1] redakti

Fondintoj:

2021 [2] redakti

En 2021, la prezidanto de la klubo estas Olga Kerziouk.

Aliaj membroj estas Matt Peperell (vic-prezidanto), Anthony Bodineau (vic-prezidanto), Arturo Prent (kasisto), Anica Page (registristo), Terry Page, Antony Rawlinson, Renato Corsetti kaj Phil Housley.

2022 [3] redakti

En 2022, la prezidanto kaj registristo de la klubo estas Anthony Bodineau. Aliaj membroj estas Olga Kerziouk (vic-prezidantino), Matt Peperell (vic-prezidanto), Arturo Prent (kasisto), Anica Page, Terry Page, Antony Rawlinson, Renato Corsetti, Alexander Ord kaj Phil Housley. La lingvisto John Wells estas honora prezidanto (li sekvis la verkiston Marjorie Boulton), kaj Heleno Fantom kaj Joyce Bunting honoraj vicprezidantoj.

Literaturo redakti

La historio de la klubo ĝis 1978 estas priskribita en la libro Londono vokas de Harry Holmes.

Eksteraj ligiloj redakti