UK 1938

30-a Universala Kongreso de Esperanto

La 30-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1938 en Londono (Britio)[1]. Ĝi havis 1602 partoprenantojn. Ĝi estis la unua UK en tiu urbo, antaŭ la 56-a UK en 1971.

Universala Kongreso
Urbo (lando) Londono (Britio)
Datoj 30-a de julio 1938 -
6-a de aŭgusto 1938
Prezidanto LKK Fred Wadham
Alta protektanto
Aliĝintoj 1602
Menciinde
vdr
Komuna foto de la partoprenantoj
Louis Bastien (3-a de dekstre) kun partoprenantoj

Nur unu triono de la anaro (ĉ. 500) estis eksterlandanoj. Tre atentata estis parolado de Edmond Privat, kiu kadre de aranĝo de la Kvakera Esperantista Societo pri "Esperanto kaj mondfrateco" parolis pri monda paco kaj mondaj problemoj.

Teatraĵo kaj ekskursoj redakti

Lunde kaj marde oni prezentis en teatro Scala la teatraĵon "Eliza restas" (komedio triakta). Paralele oni prezentis filmon ("La tuta Anglujo"), tiel ke ĉiuj kongresanoj povis en unu aŭ alia tago ĉeesti ambaŭ prezentaĵojn.

Merkrede okazis ekskurso al Stratford on Avon, kun pli ol 200 partoprenantoj. 100 aliaj ekskursis al Hastings.

Notoj redakti

  1. L. Courtinat: Historio de Esperanto, vol. 3, 1934–1960, 963–967