Kvakera Esperanto-Societo
(Alidirektita el Kvakera Esperantista Societo)
La Kvakera Esperanto-Societo estas Esperanto-asocio kiu celas informi esperantistojn pri kvakerismo, kaj kvakerojn pri Esperanto. Ĝi fondiĝis en 1921. Ĝi aranĝas kunvenojn kaj interŝanĝojn en Esperanto pri kvakeraj temoj, speciale pri kvakeraj aliroj al lingvopolitikaj demandoj. Ĝiaj anoj laŭokaze verkas kaj prezentas nacilingve pri Esperanto en kvakeraj medioj. La societon nuntempe oni organizas precipe en kaj per la interreto.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la Kvakera Esperanto Societo
- Informoj pri la societo Arkivigite je 2011-07-09 per la retarkivo Wayback Machine