UK 1933

25-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 25-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Kolonjo, Germanio dum somero 1933.

UK 1933
Loko Kolonjo,  Nazia Germanio
Ekde 29-a de julio 1933
Ĝis 5-a de aŭgusto 1933
← Antaŭa Sekva →
vdr
Günter Riesen, urbestro de Kolonjo (centre) dum la malferma kunveno
Festkunsido de UEA

950 partoprenantoj vizitis la kongreson, kies organizado estis malfaciligata pro la ekrego de la nacisocialistoj en Germanio. Dum la kongreso eldiskutiĝis kaj ekvalidis la interkonsento de Kolonjo, kiu novordigis la interrilaton inter UEA kaj la naciaj societoj pri Esperanto. Tiel la 25-jariĝo de UEA, festata en Kolonjo, fariĝis ia finpunkto de antaŭa epoko.

Kelkaj germanaj UEA-anoj aliĝis al la nazia partio. S-ano Behrendt tradukis paroladon de diktatoro Adolf Hitler. Specimeno estas videbla en E-muzeo de Gray (Francio). Persekutitaj judoj ne rajtis partopreni en la kongreso.

La kongreso fine ne havis altan protektanton, kvankam en 1932 Konrad Adenauer, posta federacia kanceliero de Germanio kaj tiama ĉefurbestro de Kolonjo, estis elektita alta protektanto de la UK - tamen la malŝato de la novaj naziaj regantoj je Adenauer fine kondukis al la diplomatia paŝo entute rezigni pri protektanto. Oficiale la kongreso fine ankaŭ ne havis LKK-prezidanton, praktike tio estis Marianne Gernsbacher. Oni kunvenis en la foirejo; la inaŭguro kaj aliaj vesperaj aranĝoj okazis en la festsalono Gürzenich.

Duboj pri la kongreso

redakti

Pro la ekesto de naziismo, multaj homoj dubis pri la oportuneco de okazigo de UK en Kolonjo. Diris La Brita Esperantisto:

 
 Ni ricevis du leterojn, kiuj petas, ke oni konsideru ĉu estas konsilinde okazigi la nunjaran kongreson en Kolonjo.

La unua estas de S-ro E. Wiesenfeld en Varsovio. Li tre forte akcentas la neceson, ke ni ne nin intermiksu en politikajn aferojn. Tamen, li diras, estas neeble ŝajnigi nekonscion pri la faktoj, pri kiuj longe raportadas ĉiu ĵurnalo, rilate la nunajn okazaĵojn en Germanujo. Ni multegon ŝuldas al la germana Esperantistaro. Ni havas por ili grandan admiron kaj respekton pro la brilaj sukcesoj, kiujn ilia laboregado alportis al nia Afero. Ilin ni neniel kulpigas, [...]. Sed bedaŭrinde ili ne estas plenpovaj. Restas certe, ke laŭ la nunaj cirkonstancoj multaj samideanoj el diversaj rasoj kaj kun diversaj politikaj opinioj ne estus nun bonvenaj en Germanujo, kaj tamen ili rajtas kaj devus povi ĉeesti nian Kongreson. Ĉu do ne estus pli bone, prefere ol nur kelknacie festi nian jubilean kongreson sub tiuj kondiĉoj, fari noblan geston, kaj eĉ malgraŭ la malfacilaĵoj kiujn tia ŝanĝo povus okazigi, decidi okazigi la nunjaran kongreson alilande, aŭ eĉ tute ne? [...] Laŭ simila senco, sed ankoraŭ pli forte, skribas la Vilna Esperantista Societo. Ĝi petas, ke oni translokigu la kongreson en alian landon, kie la bonveno al ĉiuj kongresanoj estus garantiata, kaj kie ĉiuj estus laŭleĝe egalrajtaj; ĉar estus pli bone tute prokrasti la kongreson, ol okazigi ĝin en lando, kie al judoj, laboristoj, kaj entute al ĉiuj aliopiniantoj, la partopreno en la Kongreso estus neebla.

La Administra Komitato de la B.E.A. konsideris tiujn du leterojn, kaj decidis rekomendi, ke la Ĝeneva Konferenco en Majo kunvokita de U.F.E. konsideru la situacion. 
— La Brita Esperantisto - Numero 338, Junio (1933), pĝ 1004

Al tiuj argumentoj Heroldo de Esperanto, tiam funkciante en Kolonjo skribis ankoraŭ en marto 1933:

 
 Estas nenia kaŭzo por maltrankviliĝi pro la nova politika reĝimo en Germanlando, pri Esperanto aŭ pri XXV-a Univ. Kongreso en Köln. Ne hezitu kaj aliĝu baldaŭ! Venu kaj konvinkiĝu per viaj propraj okuloj, ke Germanlando restis ŝtato bonorda, ke ĉie regas severa disciplino kaj absoluta sekureco. Ĉie la grupoj regule kunvenas, novaj kursoj estas gvidataj kaj Heroldo povas regule aperi kiel antaŭe! 
— Heroldo de Esperanto represita en Aŭstria Esperantisto (revuo) n096 (apr 1933) pĝ. 45

Persona atesto de kongresano

redakti
 
Raporto 1932 de Universala Esperanto-Asocio (UEA)

El la Kataluna Esperantisto, SEPTEMBRO - OKTOBRO 1985 N-ROJ 198-199, titolita XXV UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO P. 84-88 aŭtorita de S. ALBERICH JOFRE:

"Oni tiom multe parolis kaj skribis pri la cirkonstancoj specialaj de la nunjara kongreslando, ke mi dum kelka tempo dubis ĉu resti hejme aŭ sperti propraokule kio efektive okazos en Kolonjo dum la Jubilea Kongreso. Mi ĝojas, ke mi venkis la pesimismon kaj povis ĝui la belajn kongrestagojn apud la ĉarma Rejno.

Post kelktaga restado en Parizo, kie mi ĝuis la kuneston de la bonhumoraj francaj esperantistoj en Kafejo Voltaire, la kunvenejo de la redaktoroj de “La Pirato”, kun la franca karavano mi ekveturis al Kolonjo. La karavanestro, Sro. Petit, pruvis sian grandan organizan kapablon kaj danke al lia neelĉerpebla laboremo la tuta vojaĝo agrable disvolviĝis.

Alveno kaj disiro al la hoteloj. En la stacidomo diversaj gesamideanoj en provizora informejo donas detalojn al la alvenintoj. Mia hotelo staras je kelkaj metroj de la fama 'katedralo. Antaŭ mia fenestro la altaj turoj majeste gardostaras kvazaŭ la tuta urbo alkroĉiĝus al ili por protekto. Mi'baldaŭ spertis ke la proksimeco de tiuj gardostarantoj estas danĝera: dum frumateno la sonoriloj bruas terure kaj pelas vin el la mola lito. Sur la stratoj granda ordo kaj pureco. Ĉe ĉiuj fenestroj, floroj, floroj kaj floroj. Kaj ĉe ĉiu paŝo 'homoj en la bruna ĉemizo. Jen la bruncemizuloj kun militistaj kantoj kiel aŭtomatoj marŝas sur la stratoj. Flagoj kun la hokokruco flagras ĉie.

Sur la dekstra bordo de Rejno, apud bela parko, staras la grandegaj foirpalacoj de Kolonjo. Tie estis instalita la kongresejo kun la diversaj kongresaj fakoj: poŝtejo, librejo riĉe starigita de “Heroldo”, informejo, monŝanĝejo, ktp. Krom tio en la sama palaco ni havis plej «diversajn ĉambrojn por kunsidoj kaj fakaj kunvenoj, kaj grandegajn salonojn por la Somera Universitato kaj por la laborkunsidoj de la Kongreso.

La Solena Malferma Kunsido okazis en la malnova festodomo Gürzenich. Ĉirkaŭ 900 geesperantistoj el 32 nacioj ĉeestas. La orgeno ekludas la germanajn himnojn. La ĉeestantaro stariĝas kaj multaj germanoj levas la dekstran brakon laŭ la nova germana kutimo. Ĉirkaŭ la salono pendas diversaj naciaj flagoj kaj super la prezidloko oni vidas la germanan, la nacisocialistan, kaj en la mezo, grandan esperantan flagon. Sro. Warnier, la prezidinto de la XXIV. en Parizo, faras spritan paroladeton kaj proponas kiel prezidanton s-ron. Behrendt, la gvidanto de GEA, kiu stariĝas sub tondra aplaŭdo kaj faras belegan festparoladon, kies enhavo precipe celas la neesperantistan mondon, Ni citu lian aserton, ke esperanto postulas respekton al ĉiuj lingvoj, kiujn oni pli bone konas kaj amas kiam oni fariĝas esperantisto kaj krom tio, dank” al esperanto, la rajtegaleco de ĉiuj naciaj lingvoj estas garantiita. Sekvis paroladoj de Dro. Vogt kaj de Dro. Riesen, la urbestro de Kolonjo. Li alparolis la ĉeestantojn 'en germana lingvo. La paroladon tuj poste tradukas sro. Kreuz kaj, dank” al tio, ni informiĝas pri la bonvenaj vortoj de la urbestro en bruna ĉemizo kaj pri lia ĉefa celo pravigi la germanan revolucion, kiu, laŭ li, savos la mondon de la bolŝevismo, Li petis la gastojn disvastigi tra la mondo kion ili vidis kaj vidos en Germanujo. Tiun peton ni aŭdis plurfoje dum la Kongreso, sed ne por tio la esperantistoj vojaĝis al Kolonjo, sed por vivi kelkajn tagojn de esperantista vivo kaj revidi malnovajn geamikojn el diversaj landoj. Krom tio, oni ne facile povas juĝi iun landon en la daŭro de kelktaga plezurvojaĝo. Mi vidis multajn homojn en la bruna ĉemizo, virojn kaj kelkajn virinojn, kaj ĉarmajn infanojn ankaŭ. Tiuj infanoj marŝis laŭ militista ordo kun kantoj kaj flagoj. Tio eble estas tre germana kaj patriota sed tre danĝera. Kaj ni ne parolu pri niaj judaj gesamideanoj, kiuj ne plu ricevas laboron.

Nu, ni revenu al la temo. La konata hungara poeto Julio Baghy verkis por la XXV-a. belan poezion, kiun deklamas dolĉe kaj kortuŝe ĉarma knabineto. La spirito de la majstro tuŝas nian koron dum la belaj strofoj milde fluas el la lipoj de la blondulineto. Tondra aplaŭdo dum multaj batalantoj viŝas larmojn. Sekvas la salutparoloj de la reprezentantoj de la esperantistaj organizaĵoj. Unue salutas Sro. Stettler, la prezidanto de UEA, kiu parolas pri la 25-jara jubileo de la Asocio. Tuj poste salutas la diversaj naciaj reprezentantoj kaj ni parolas pri la longjara silentado de la kataluna reprezentanto kaj invitas la esperantistojn al la Kongreso de Barcelona en 1935.

La sekretario, Sro. Kreuz, legas diversajn saluttelegramojn kaj la prezidanto fermas la kunsidon. La orgeno ekludas nian himnon kaj ĥore kantas ĉiuj ĉeestantoj.

En la Ruĝa Salono de la Kongresejo okazis la prelegoj de la Somera Universitato, kiun malfermis Prof. Dro. Giorgio Canuto, direktoro de la Jurmedicina Instituto de la Universitato de Torino. La nunjara Somera Universitato ne havis multajn prelegojn. Krom Dro. Canuto, kiu ĉe la malferma kunsido improvizis paroladon pro manko de Dro. Perrenoud, parolis antaŭ tre granda nombro da ĉeestantoj Dro. Vogt el Stuttgart pri “La financa krizo kaj ĝiaj originoj” kaj Prof. Collinson el Liverpool pri “La metaforoj en la internacia helpa lingvo”.

Nunjare ni ne havis la valoran helpon de Literatura Mondo por la aranĝo de la Literatura Vespero sed tamen niaj kolonjaj amikoj sciis solvi kontentige la aferon kaj prezentis antaŭ grandnombra ĉeestantaro kelkajn versaĵojn kaj trafajn ĉapitrojn el la verkoj de kelkaj konataj verkistoj. Ĉio bone disvolviĝis dank” al la multvalora helpo de Sro. Teo Jung.

Plej diversaj fakaj kunvenoj okazis dum la kongressemajno. Mi ĉeestis neniun. La kunvenoj de KRUFE kun UEA estis tiel oftaj kaj longedaŭraj, ke mi ne nur ne havis okazon ĉeesti iun fakan kunvenon, sed la urbon mem mi nur de la alia kongreseja turo, kie okazis la kunsidoj, povis rigardi dum paŭzoj.

La Laborkunsidoj de la Kongreso en la Granda Kongressalono estis tre multe vizitataj, multe pli ol dum antaŭaj kongresoj. Mi ja ne povas raporti pri la multaj diversaj aferoj en ili pritraktitaj. Pri ili bonege raportis Heroldo de Esperanto, kiun mi rekomendas. Sro. Kreuz raportas pri la agado de ICK dum la lasta jaro. Nur dank' al la organiza kapablo de nia Direktoro oni povas kompreni, ke diversaj aranĝoj povis bone sukcesi malgraŭ la terura krizo, kiu ankaŭ sur nia kampo fosas sub la piedoj. Li prezentas la agadon sur la kampo de radio kun 2308 radiodissendoj en diversaj landoj, li raportas pri la eldono de oficialaj poŝtkartoj kun teksto en esperanto en Hungarujo kaj Liechtenstein, kaj pri la ŝlosiloj, nun en 26 lingvoj. La Gazetara Servo ne estis kontentiga pro manko de financa bazo. Sro. Schoofs, la prezidanto de KR, raportas pri la agado 1932-33 kaj akcentas la laboron plenumitan por la unuecigo de la movado, el kio rezultos multe pli praktika laboro. Li priskribas la paŝojn faritajn tiucele kaj dankas la kunlaboremon de Sro. Stettler, kiu ebligis la ellaboron de la Interkonsento de Ĝenevo. La ĉeestantaro substrekas aplaŭde ĉiun aludon al la definitiva unuecigo. Diversaj fakuloj raportis pri siaj fakoj kaj kelkaj kongresanoj faris sugestojn kaj proponojn. Estas rimarkinde, ke ĉiuj laborkunsidoj akurate komenciĝis, kaj ke la kongresanoj amase ĉeestis. La ekskursoj kaj amuzaj kunvenoj estis nova sukceso de la Kongreso.

La ekskursojn tre lerte gvidis la kongresogvidantino, Sino. Gernsbacher, la animo de la tuta Kongreso, kaj la amuzan flankon ne malpli lerte disvolvis la humorplena kongreskomitatano, Sro. Fritz Kurth. La tuttaga ŝipekskurso sur la Rejno al Sepmontaro altiris ĉiujn kongresanojn. Belega rivero, belegaj bordoj de Rejno kaj belegaj kongresaninoj. Dum la ŝipo majeste glitis sur la trankvilaj akvoj de la fabela Rejno, oni kantis, oni dancis, oni kisis. Sudanoj ne komprenas kiel oni povas tiel facile kisi. Eble la klimato faras tion ke niaj kisoj estas fajraj, pasiaj kaj danĝeraj. Kongresaninoj, gardu vin de la kiso de sudano! Jen sur la maldekstra bordo la fama Universitata urbo Bonn, kie naskiĝis Beethoven. Sepmontaro kun diversaj kasteloj plenaj de legendoj siluetiĝas sur ambaŭ bordoj. Belegaj pejzaĝoj. Ni elŝipiĝas en insulo Grafenwerth kaj tagmanĝas en Honnef. Posttagmeze oni faras diversajn ekskursojn. Multaj iras al la Draka Roko, kie Sigfrido mortigis la drakon, laŭ la legendo. Vespere, je la naŭa, ni ĉiuj reenŝipiĝas en Konigswinter. Nun la ŝipo iras kun la fluo kaj ĝi rapidas pli multe ol dum la mateno. Sur la ŝipo oni sidas ĉirkaŭ tabloj kaj la kantoj kaj balanciĝado laŭ la germana kutimo ne ĉesas. Belega tago, kiu longe rememorigos al ni la Rejnon. Ankoraŭ multaj aliaj ekskursoj kaj vizitoj okazis kun sukceso.

La rejnlanda Vespero en la urba festodomo “Gürzenich” estis la plej trafa aranĝo de la Kongreso. Mi ne povas ĝin priskribi. (Tiom multaj novaj aferoj aperis antaŭ niaj okuloj kaj tiom da humoraĵoj fluis el la lipoj de la festestro Sro. Kurth de la 20.30 ĝis la 2-a postnoktomeze, ke verdire mankas vortoj por laŭdi la organizintojn kaj kunlaborintojn. Kun Sro. Kurth prezidas la feston la prezidanto de la plej fama Kolonja karnavala societo, Sro. Maass, kiu pruvas sian majstran talenton por ridigi la ĉeestantojn. Sur la estrado blovorkestro ludas diversajn marŝojn. La programo konsistas el kantado, dancado kaj amuzaj paradoj de pitoreskaj trupoj, kiujn lerte disvolvas fama kantistino Herwig el Kolonjo, Steinbachbaledo, 5 Rheinwellers kaj korpusoj de soldatoj en tipikaj kostumoj, kiuj faras plej ridigajn mallertajn paradojn kaj dancojn. Ankoraŭ multaj aliaj aktoroj forgesigas al ni kapdolorojn kaj la tempo rapidege pasas. La blovorkestro ludas kelkajn melodiojn el la Kongreslibro kaj ni entuziasme kantas la Rejnlandajn kantojn. La prezidanto ordonas, ke ni dancu kaj ĉiuj obeas. La danco fariĝas laŭ la Rejnlanda maniero. Jen brak-enbrake ni ĉiuj balanciĝadas, jen ni turniĝas kun manoj super la kapo kaj ridegas kaj ridegas. Eble la konata vino el Rejno estas la plej taŭga kunlaboranto. Sro. Kurth diras, ke la festo estas eta ekzemplo de la Kolonja karnavalo, kiu daŭras kelkajn semajnojn. Gajaj homoj la kolonjanoj. Certe ni neniam forgesos la amuzegan vesperon.

Festeno, balo kaj ankoraŭ nova Rejnlanda Vespero en la sidejo de la Kolonja Grupo okazis. Ĉie mi vidis grandan nombron da partoprenantoj.

Ĝardenfeston kaj Jubilean Festkunsidon aranĝis UEA por solene festi sian 25-jaran ekziston. Paroladoj de diversaj eminentuloj, Behrendt, Vogt, Karsch, Jakob kaj Stettler, kiu eldiras belan festparoladon, dum kiu li skizas la grandan taskon plenumitan de UEA kaj esperas, ke en baldaŭa tempo novorganizo kunigos nin ĉiujn en ĝi. Oni legas versaĵon de Kolomano de Kalocsay “La kapitan' el Berno”, bela kanto al la brava prezidanto de 'UEA.

La plej grava tasko de la Jubilea Kongreso certe estas la fina solvo de la reorganiza demando. La reprezentantoj de la naciaj societoj kaj tiuj de UEA parolis multajn horojn en Kolonjo. Blovis ventego dum la unuaj kunsidoj, en kiuj oni' revivigis jam forgesitajn epizodojn. La kongresanaro tiel evidente esprimis dum la laborkunsidoj, ke la unuecigo de la movado estas tiel necesa, ke fine la reprezentantoj fariĝis cedemaj kaj nur lastmomente oni povis stariĝi por aplaŭdi entuziasme la finan diskutadon. Ni esperas ke sur la bazo de la nova interkonsento nia afero trovos pli bonan vojon por la disvolviĝado.

Kaj jen la Ferma Kunsido kun sennombraj ovacioj. Disdono de medaloj, paroladoj, dankado kaj kisado ankaŭ. Dro. Vogt kiu anstataŭas la prezidanton de ICK, sciigas la kongresanaron pri la praktika sukceso de la Kongreso, tio estas, la fina interkonsento de UFE kaj UEA. Sro. Schoofs legas la tekston (legu ĝin sur la sekvantaj paĝoj (Pro manko de loko ne aperos ĝis la proksima nro. Red. )) kaj solene oni subskribas ĝin. Sino. Gernsgacher, kiu tiel modele gvidis la Kongreson kun emocio dankas la grandan ovacion de la kongresanaro. Jen la strofoj de “La Espero” kaj nova Kongreso apartenas al nia historio. Ni ĉiuj longe vivu por travivi multajn aliajn ankoraŭ."

'S. ALBERICH JOFRE

Eksteraj ligiloj

redakti