Bolŝevismo

politika ideologio

Bolŝevismo estas la fare de Lenin kaj Stalin evoluigita kaj uzata formo de marksismo en Rusio: ĝi estis formo de la proletara diktaturo, kiun oni realigis per ĉiu ilo, precipe aludata al nocio klasbatalo, kiam la celo estas la senposedigo kaj forigo, neniigo de la "malamikoj de la laborista klaso".

La nocio estiĝis en 1903 dum la dua partikongreso de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) en Londono.

La sekvantoj de Lenin formis en tiu partikongreso plimulton en la partio (ruse bolŝinstvo, derivita de la rusa больше [bolŝe] = pli), kaj pro tio oni nomis ilin bolŝevistoj. La malplimulto nomiĝas ruse menŝinstvo (de la rusa меньше [menŝe] = malpli), el kio devenis la formo menŝevisto.

En la Rusa Enlanda Milito, komenciĝinta en 1917/1918, batalis la komunisma ruĝa armeo kontraŭ la blanka armeo. La blankoj estis komuna nocio por ĉiu kontraŭbolŝevista forto. Lev Trockij gvidis la Ruĝan Armeon, kiu sukcese batalis kontraŭ la blankoj. Ĝis 1922 la bolŝevistoj akiris preskaŭ la tutan teritorion de la iama cara imperio. Tio okazis per ekonomia modelo de tiel nomata militkomunismo, dum kiu ĉiu entrepreno staris sub ŝtata kontrolo. La agresivaj, mizerigaj agoj de la bolŝevistoj kondukis al malsatmizero kaj ribeloj de la popolo. En 1921 ŝanĝis la militkomunisman ekonomion la modelo de Nova Ekonomia Politiko.

Rezulte la nocio "bolŝevismo" en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj kompreniĝis sinonime al "la ideologio de Sovetunio" aŭ "sovetunia komunismo". Konvinkitaj komunistoj ekster Sovetunio komprenis la vorton pozitive, konvinkitaj kontraŭ-komunistoj ekster Sovetunio komprenis ĝin negative. Kiam en 1933 la nazioj transprenis la povon en la Germana Regno, "bolŝevismo" iĝis ofta ofenda vorto en la faŝisma propagando de Nazia Germanio, kaj ankaŭ poste en la malfruaj 1940-aj kaj fruaj 1950-aj jaroj en la okcident-eŭropaj landoj kaj Usono ĝi kutime kompreniĝis en negativa kunteksto. En 1952 la nocio bolŝevisto iĝis ne plu uzata en oficialaj paroloj en Sovetunio. Ekde tiam en la orienta bloko oni nur uzis la nocion marksismo-leninismo.

Naciisma lingvopolitikoRedakti

La bolŝevistoj kaj precipe Josif Stalin kredis, ke socioj devas atingi la vojon al komunismo per naciismo. Tial ili metis multan tempon kaj energion en la konstruado de (soveta) Unio, kun multaj promesoj rilate al la bezonoj de la multaj diversaj malplimultoj. Unu el la promesoj estis, ke homoj, teorie almenaŭ, povos konservi siajn proprajn lingvon kaj kulturon[1].

EsperantoRedakti

Je la fino de la epoko de la rusa carlando (rusa imperio) Esperanto kunigis homojn kun malsamaj (lingvaj kaj naciaj) fonoj kaj tiel ludis gravan rolon ĉe multaj Esperanto-parolantoj en la plilarĝigo de ilia perspektivo kaj mondrigardo[2].

BibliografioRedakti

Brigid O’Keeffe, Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary Russia (Esperanto kaj lingvoj de internaciismo en revolucia Rusio), eld. Bloomsbury, junio 2021[2]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 373-374, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  2. 2,0 2,1 (eo, en) Plumamikoj kaj kvinjaraj planoj, Libera Folio, la 16-an de aprilo 2021