Lev Trockij

Sovetia politikisto kaj grava partoprenanto en la Oktobra revolucio en Rusio

Lev Trockij (ruse Лев Давидович Троцкий latinlitere Lev Davidoviĉ TROCKIJ; en Esperanto: Leo Trocko; naskiĝis je la 7-a de novembro [aŭ 26-a de oktobro j.k.] 1879, mortis je la 21-a de aŭgusto 1940) estis politikisto kaj grava partoprenanto en la Oktobra revolucio en Rusio.

Lev Trockij
Persona informo
Лев Давидович Троцкий
Лейб Давидович Бронштейн
Naskonomo Лейб Давидович Бронштейн
Naskiĝo 26-an de oktobro 1879 (1879-10-26)
en Bereslavka, Ĥersona gubernio,  Rusia Imperio
Morto 21-an de aŭgusto 1940 (1940-08-21) (60-jaraĝa)
en Coyoacán
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per cerba sangado vd
Mortigita de Ramón MercaderJosif Stalin vd
Tombo Grave of Leon Trotsky and Natalia Sedova vd
Etno Ukrainiaj judoj • rusaj judoj vd
Lingvoj rusaukrainagermanaanglafranca vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Ukraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunioMeksiko vd
Alma mater Odesa Universitato vd
Partio Rusia Socialdemokrata Partio vd
Subskribo Lev Trockij
Familio
Patro David Bronstein vd
Patrino Anna Bronstein vd
Gefratoj Olga Kameneva vd
Edz(in)o Natalia Sedova • Aleksandra Sokolovskaya vd
Infanoj Sergei Sedov • Zinaida Volkova • Lev Sedov vd
Parencoj Semen Semkovski vd
Profesio
Alia nomo Троцкий • Перо • Антид Ото • Л. Седов • Старик vd
Okupo politikistodiplomato • aŭtobiografo • filozofo • revoluciulo • militistohistoriistoĵurnalistoverkisto vd
Aktiva en Sankt-PeterburgoMoskvo vd
Verkado
Verkoj trockiismo ❦
La Ĉiama Revolucio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis kiel Lev Davidoviĉ Bronŝtejn (Лев Давидович Бронштейн) de judaj gepatroj en Janovka, nun Bereslavka (Бересла́вка), Ĥersona provinco, Rusia imperio.

Trocki, 1917

Li aktive kaj decide partoprenis en la Rusa Revolucio de 1917 kaj estris la ruĝan armeon dum la Rusa Enlanda Milito. Li estas kreinto de la simbolo de serpo kaj martelo (kun stelo). Antaŭ kaj post la morto de Lenino li oponis la mallojalan kaj kontraŭleninan konduton de Stalino. La adeptoj de Trocko konsistigis novan movadon ene de la komunismo, Trockismo. Iliaj referencoj estas Karlo Markso, Frederiko Engelso, Roza Luksemburgo, Vladimir I. Lenino kaj Leo Trocko.

la 9-jara Trockij en 1888

Trockij estis elpelita el Sovetio kaj finfine murdita de la stalina agento Ramón Mercader en Coyoacán, Meksikurbo en 1940, post la fondo de la 4-a Internacio en 1938.

Li estis modelo por la fikcia revoluciisto Emmanuel Goldstein en la politika romano 1984 de George Orwell.

Ordono de Trockij redakti

Kiel komandanto de la Ruĝa Armeo, kune kun Lev Kamenev ordonis la 12-an de januaro 1919 realigi planon de Lenin kun kodnomo "Vistulo". Ruĝa Armeo estis konkeronta terenojn de Nemunas ĝis Okcidenta Bugo, kaj poste traironta Pollandon al Germanio, kie komenciĝos komunista revolucio. Celon de la operaco skizis Lenin: Ni provos pere de bajonetoj, ĉu en Pollando ne maturiĝis jam la proleta socialisma revolucio (...) frakasante la polan armeon, ni frakasos la eŭropan pacon. La 14-an de februaro 1919 komenciĝis pola-bolŝevika milito.

Verkoj en Esperanto redakti

 
 
Trocki, 1897
 
Trocki dum ekzilo en Siberio, 1900

- Leo Trocko: La malsano de Lenino. En: Leo Trocko: Antaŭparolo kaj enkonduko al la germana eldono de "La konstanta revolucio" kaj La malsano de Lenino. Kun biografietoj de Jurij Finkel. Traduko el la germana kaj postparolo de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 112 paĝoj, ISBN 978-2-36960-045-9 (= MAS-libro 143);

- Leo Trocko: La testamento de Lenino. Elangligis Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 102 paĝoj, ISBN 978-2-36960-052-7 (MAS-libro 148);

- Leo Trocko: La daŭrigata revolucio. Traduko laŭ la germana eldono de 1930 kaj postparolo de Vilhelmo Lutermano kun biografietoj de Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2016, 416 paĝoj, ISBN 978-2-36960-059-6 (MAS-libro 155);

- Leo Trocko: Tekstoj antaŭ kaj dum la germana katastrofo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 86 paĝoj, ISBN 978-2-36960-074-9 (MAS-libro 168).

- Leo Trocko: La USSR en la spegulo de sia nova konstitucio. En: Hans Heinz Holz: La konstitucio de la USSR de 1936; Leo Trocko: La USSR en la spegulo de sia nova konstitucio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 80 paĝoj, ISBN 978-2-36960-087-9 (= MAS-libro n-ro 180).

- Leo Trocko: La rusa revolucio. La kopenhaga parolado, novembre de 1932; La tragedio de la germana proletaro. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 70 paĝoj, ISBN 978-2-36960-089-3 (= MAS-libro n-ro 181)

- Leo Trocko: La Cimervalda Manifesto; Pri la aktualeco de la slogano "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo"; Rozo Luksemburgo kaj la 4-a Internacio; Burĝa demokratio kaj la batalo kontraŭ la faŝsmo; Bolŝevismo kaj stalinismo [1937]. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 78 paĝoj, ISBN 978-2-36960-092-3 (epub 978-2-36960-102-9) (= MAS-libro n-ro 183).

- Leo Trocko: Laborista ŝtato, termidoro kaj bonapartismo; Pri dialektika materiismo. Eltiraĵoj el la notlibro de Trocko de 1933 ĝis 1935; Naŭdek jaroj da Komunista Manifesto. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 56 paĝoj, ISBN 978-2-36960-091-6 (epub 978-2-36960-094-7) (= MAS-libro n-ro 184).

- Leo Trocko: 1917 - La instruoj de la Oktobro (1924). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 76 paĝoj, ISBN 98-2-36960-096-1 (epub 978-2-36960-103-6) (= MAS-libro n-ro 187).

- Leo Trocko: Ilia moralo kaj la nia [1938]; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj [1939-01-30]; Pri la teroro; La usona pacismo; La aŭstra krizo, la socialdemokrataro kaj la komunismo; Arto kaj revolucio [1939]. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 92 paĝoj, ISBN 978-2-36960-111-1 (epub 978-2-36060-115-9) (= MAS-libro n-ro 196).

- Leo Trocko: Antaŭ nova mondmilito (1937); Instruoj de Hispanujo, lasta averto (1937); La ĝemelaj steloj Hitlero-Stalino (1939). Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 74 paĝoj, ISBN 978-2-36960-114-2 (epub 97-2-36960-116-6) (= MAS-libro n-ro 199).

- Leo Trocko: La milito kaj la Internacio (1914). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2019, 138 paĝoj, ISBN 978-2-36960-171-5 (epub 978-2-36960-172-2) (= MAS-libro n-ro 218).

Temas pri la unua el la du sagacaj analizoj de la naciisma devojiĝo de la germana socialdemokrata partio - la alia estas de Rozo Luksemburgo: La krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro). Kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2018, ISBN 978-2-36960-149-4 (epub 978-2-36960-149-4 (epub 978-2-36960-150-0) (= MAS-libro n-ro 207).

- Leo Trocko k.a.: Platformo de la dek tri kaj aliaj tekstoj pri la reala situacio en Sovetio en la jaro 1927. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2019, 316 paĝoj, ISBN 978-2-36960-193-7 (epub 978-2-36960-194-4) (= MAS-libro n-ro 229).

- Leo Trocko: Inter imperiismo kaj revolucio. La bazoj de la revolucio ĉe la unuopa ekzemplo de Kartvelujo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2019, 200 paĝoj, ISBN 978-2-36960-199-9 (epub 978-2-36960-200-2) (= MAS-libro n-ro 232).

Temas pri rebato de Trocko al la libro de Karl Kautsky [Karlo Kaŭcko] pri la socialdemokrata "neŭtrala" respubliko Kartvelujo, kaj do malrekte al la libro, eldonita de la MAS, Eric Lee: La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921, MAS, 2018, 262 paĝoj, ISBN 978-2-36960-117-3 (epub 978-2-36960-126-5) (MAS-libro n-ro 200).

Pri la sama temo aperis Frederiko Kress von Kressenstein: Mia misio en Kaŭkazio. Memoraĵoj pri la Kartvela Respubliko en 1918. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure,Monda Asembleo Socia (MAS), 2018, 86 paĝoj, ISBN 978-2-36960-140-1(epub 978-2-36960-141-8) (= MAS-libro n-ro 209).

- Leo Trocko: Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR; La 4-a Internacio kaj la USSR; La stalina burokrataro kaj la Kirov-murdo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2019, 100 paĝoj, ISBN 978-2-36960-201-9 (epub 978-2-36960-202-6) (= MAS-libro n-ro 233).

- Leo Trocko: La transira programo [1938]. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2020, 84 paĝoj, ISBN 978-2-36960-255-2 (epub 978-2-36960-256-9) (= MAS-libro n-ro 259).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti