21-a de aŭgusto
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 21-a de aŭgusto estas la 233-a tago de la jaro (la 234-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 132 tagoj restas.
Je la 21-a de aŭgusto okazis, interalie:
EventojRedakti
- 959: Eraclus iĝis 25-a episkopo de Lieĝo (verŝajne filo de pola princo kaj saksa princino)
- 1157: Ferdinando la 2-a iĝis reĝo de Leono
- 1192: Minamoto no Yoritomo iĝis ŝoguno kaj de facto reganto de Japanio
- 1346: Reĝlando Bohemio: en Supra Luzacio fondiĝis sesurbaro
- 1415: Henriko la Naviganto konkeris Ceŭton
- 1526: Malkovro de Marŝala Insularo
- 1609: Kontraŭuloj de Bresta religia unio faris en Vilno sensukcesan atencon kontraŭ kunfondinto de ties eklezio Ipacij Pacej
- 1621: Dum pola-sveda milito sveda armeo komencis sieĝon de Rigo
- 1656: Dum rusa-sveda milito sveda armeo komencis sieĝon de Rigo
- 1677: En Gdańsk estis subskribita pola-sveda traktato direktita kontraŭ Brandenburgio
- 1673: Franca-Nederlanda milito: venko de nederlanda ŝiparo en la marbatalo apud Texel
- 1680: Ribelo de Puebloj: Pueblo-indianoj transprenis Santa Fe
- 1745: Sicilio: "kaŝtanarbo de la cent ĉevaloj" sur la orienta deklivo de Etna iĝis protektata - la plej dika kaj plej maljuna arbo de Eŭropo
- 1745: Nupto de grandprinco Petro la 3-a kun Katerina la 2-a
- 1791: Haitio: ribelo de sklavoj komenciĝis
- 1799: Paŭlo la 1-a subskribis dekreton por enigi maltan krucon sub la kronon en blazono de Rusio
- 1810: Marŝalo de Francio iĝis reĝo de Svedio kiel Karolo la 14-a Johano - elektita de la Parlamento de Svedio
- 1811: En Reszel (Prusio) laŭ juĝa verdikto en Królewiec oni murdis sur brulŝtiparo Barbara Zdunk, akuzitan pri bruligoj kaj sorĉado - la lasta tiuspeca ekzekuto en Eŭropo
- 1821: Polinezio: Ĵarvisinsulo malkovrita
- 1831: En Virginio eksplodis ribelo de sklavoj sub gvido de Nat Turner
- 1842: Tasmanio: Hobarto iĝis urbo
- 1847: Norvegio: Ordeno de Sankta Olavo establiĝis
- 1852: Tlingitoj detruis Forton Selkirk en Jukonio
- 1866: Sur Kreto eksplodis ribelo kontraŭ Otomana Imperio
- 1879: Graflando Mayo: revelacio de Sankta Maria en irlanda urbo Knock
- 1897: Germana kemiisto Felix Hoffmann unuafoje sintezis heroinon
- 1911: Pentraĵo La Gioconda de Leonardo da Vinci estis ŝtelita de Luvro - retrovita du jarojn poste
- 1914: Plena suna eklipso vidata en Gronlando kaj nord-orienta Eŭropo, i. a. en Vilno
- Unua mondmilito:
- 1915: Aŭstra-hungara-rusa batalo de Raśna (Bresta regiono) komenciĝis; Unua Brigado de Polaj Legioj venkis taĉmentojn de la rusa 6-a Divizio
- Soveta-Pola Milito:
- 1925: Antikomunismo: sur deklivoj de Varsovia Citadelo oni plenumis verdiktojn de mortpuno per pafekzekutado kontraŭ 3 atencintoj, membroj de komunista batalgrupo (heroigitaj poste en Pola Popola Respubliko)
- 1933: Dua Pola Respubliko: oni detruis Bismarck-turon en Mysłowice, pro germanigo de poloj kaj reprezalioj flanke de Otto von Bismarck, konata de kontraŭpolismo
- 1936: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki dekretis pri establo de Fortikigita Areo Hel
- 1939: Judaj komercistoj donacis al la pola armeo aĉetitan armilaĵon
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: okupacia administrado de Varsovio markis specialajn vagonojn por judoj alveturantaj al Varsovio; regopovoj de Ĝenerala Gubernio malpermesis organizi danc-aranĝojn; laŭ kroniko de Kazimierz Gorzkowski nun aperas kelkdeko de konspiraj revuoj kaj preskaŭ ĉiu aperigis komunikon pri ekesto kaj kondamno de konspirita registaro, ĉar validas nur tiu en Londono; Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis, ke Usona Ruĝa Kruco ricevis 40 mil demandojn pri sortoj de parencoj kaj amikoj en Pollando; Coyoacán: rezulte de atenco, farita tagon pli frue, kiun plenumis agento de Stalin Ramón Mercader, pereis rusa politikisto, revoluciulo Lev Trockij, kunorganizanto de t.n. Oktobra Revolucio en 1917, post 1923 forigita de la regopovoj kiel kontraŭulo de Stalina, gvidanto de neformala maldekstrula opozicio en Sovetunio, en 1929 ekziligita, aŭtoro de publikaĵoj Vero pri Soveta Rusio, Krimoj de Stalin, Perfidita revolucio
- 1941: Gestapo pafmortigis en Nowy Sącz per mitraloj 32 ostaĝojn, revenĝe pro liberigo de malsanulejo, fare de la Asocio de Armita Batalado, de la sekreta kuriero Jan Karski; konspira "Biuletyn Informacyjny" avertas kontraŭ pluraj komunistaj agitejoj en Pollando alvokantaj al flankatakoj
- 1942: Sovetaj aviadiloj bombis Varsovion, nokte de la 20-a/21-a de aŭgusto; Holokaŭsto: germanoj komencis likvidi getojn en Mińsk Mazowiecki (antaŭ deportado murdis ĉ. 1300 judojn) kaj Wieruszów, en Poznań senkapigis 12 polojn kaj en koncentrejo Aŭŝvico SS pafmortigis aktivulon de Pola Partio Socialista Stanisław Dubois, partoprenanton de Sileziaj Ribeloj; en Varsovia geto oni atencis kontraŭ komandanto de Juda Ordiga Servo, kiu vundiĝis; en germana oficira militkaptitejo en Woldenberg kreiĝis sciencaj rondoj: Kultur-Historio kaj Arabistiko; Kaŭkazo: germanaj montaraj pafistoj grimpis sur Elbruson kaj fiksis flagon de Nazia Germanio
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en vilaĝo Kisielówka 87 polojn; en Varto-Lando laboris por germana milita ekonomio 54 mil entreprenoj kaj metiejoj; germana polico deportis de malliberejo en Częstochowa al koncentrejo en Aŭŝvico 11 virinojn
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): germanoj eksplodigis konstruaĵojn de varsovia malliberejo Pawiak (kie postrestis nur ulmo, monumentigita post ĝia formorto), kun ties virina filio "Serbia" - post pli frua murdo de 750 malliberuloj, kaj en laŭvica situacia raporto konstatis bruligon de 338 kadavroj kaj pafmortigon de 87 personoj; en Śródmieście oni funkciigis 4 novajn produktejojn de grenadoj (120 tage) kaj 2 flamĵetilojn kun atingo ĝis 60 m kaj en Malnova Urbo laboras produktejo de memflamiĝantaj kontraŭkirasaj grenadoj kaj armilriparejo; 700 soldatoj de Pola Enlanda Armeo de apudvarsovia arbaro atakas Stacidomon Gdański por veni kun helpo al Malnova Urbo - la nokta atako rompiĝas, same ripetita taga atako senrezultis - pereis la plej juna batalanto 12-jara pafisto Wiesław Bobowicz, postmorte distingita de Batal-Kruco; germanoj pafmortigis ĉ. 200 virojn sur domkorto, en tio de la maljunulejo ĉe la str. Dzika 17 en okupita kvartalo Muranów, post ties forlaso flanke de ribelantoj; en koncentrejo Aŭsvico estis 104 878 registritaj malliberuloj, en tio 71 441 judoj, 18 672 poloj, 2327 germanoj, 136 ĉeĥoj kaj 12 302 de aliaj nacioj; unua regula batalo de Surkonty (apud Lida) depost la soveta invado en Pollandon en 1939 inter Pola Enlanda Armeo kaj Ruĝa Armeo: armitaj fortoj de soveta 600-persona 3-a bataliono de 32-a motorigita regimento de NKVD atakis 72-personan polan taĉmenton de subkolonelo kaj mutobskurulo Maciej Kalenkiewicz, kiu mortfalis kun 18 poloj, 17 vunditoj sovetoj pafmortigis post la batalo, saviĝis unu soldato, kiu kuŝis sub la mortfalintoj - sovetaj perdoj 132 (18 konfesis ili mem); pola ĉefministro Stanisław Mikołajczyk renkontiĝis kun brita ministro Eden por rememorigi, ke Varsovio ekde la 16-a de aŭgusto ricevis neniun helpon, subsktrekis neceson de amasa helpo kaj diris ke la pola socio ne komprenos ke neeblas aeratako al Varsovio, se samtempe Aliancanaj divizioj tage bombis rafinejon en Czechowice; Brazila Akademio de Sciencoj voĉdonis solenan proteston kontraŭ murdo - fare de germanoj - de 8 profesoroj de Varsovia Universitato, la similan voĉdonis Asocio de Advokatoj Jerusalemo: asocio de estintaj polaj soldatoj en Alvoko al Civilizitaj Nacioj postulis 1. tiom da helpo al batalanta Varsovio, ke ties armeo povu mem liberigi la urbon, 2. sendi interaliancanan komisionon, kiu defendus polajn rajtojn kaj ne permesus instali marionetan registaron de Moskvo ; Operaco Overlord: kanadaj-polaj armitaj fortoj konkeris strategie gravan urbon Falaise - 50 mil germanaj soldatoj de la Armea Grupo B subiĝis (grava rolo de la pola divizio de generalo Stanisław Maczek)
- 1945: Malproksim-Orienta Fronto: en Koreio soveta unuo atingis havenon Genzan, sur Saĥaleno soveta 56-a Armea Korpuso atingis havenon Ŝikuka
- 1946: Soveta okupado de Pollando: komunista verdikto de justica murdo en Gdańsk kontraŭ preskaŭ 18-jara Danuta Siedzikówna, flegistino de Pola Enlanda Armeo - la akuzisto libere vivas sen respondeco
- 1955: Adam Ważyk, poeto juddevena, publikiginta en semajnrevuo Poemat dla dorosłych (Poemo por plenkreskuloj), kun kritiko de komunistaj regopovoj de Pola Popola Respubliko kiujn li pli frue senkritike apogis - la verkon oni konsideris simbolo de la fino de stalinismo en la pola kulturo
- 1957: Sovetunio: lanĉo de la unua interkontinenta balistika misilo sub gvido de Sergej Korolov
- 1959: Havajo fariĝis 50-a ŝtato de Usono
- 1968: Okupacio de Ĉeĥoslovakio fare de la armeoj de Varsovia Traktato (vidu ankaŭ: Praga printempo 1968, Historio de Slovakio); Malvarma milito: Nicolae Ceauşescu, gvidanto de Socialisma Respubliko Rumanio, publike kondamnis la sovetian invadon, kuraĝigante rumanojn prepari sin kontraŭ eblaj sovetaj reprezalioj
- 1969: Ĉeĥoslovakio: en la unua datreveno de la invado okazis amasaj manifestacioj; en Brno oni pafmortigis du personojn dum dispelado de homoj
- 1969: Aŭstralia turisto ekbruligis la Moskeon Al-Aksa en Jerusalemo, ĉefa katalizilo pri formado de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro
- 1973: Kanado kaj Vjetnamio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1981: Unua raporto de sciencistoj pri minaco de tutmonda varmiĝo
- 1982: Libano: evakuo de Organizaĵo por Liberigo de Palestino komencita
- 1986: Kameruno: subita eligo de gaso el lago, karbona dioksido, el la fundo de vulkana lago Nyos mortigis 1700 homojn
- 1991: Aŭgusta puĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov malsukcesis
- 1991: Latvio proklamis sendependecon (de Sovetunio)
- 1994: Ernesto Zedillo Ponce de León iĝis prezidento de Meksiko
- 2001: NATO decidis sendi pacajn trupojn al Nord-Makedonio
- 2006: Rusio pagis la lastan parton de postsoveta ŝuldo al la Klubo de Parizo (23,7 miliardoj da usonaj dolaroj)
- 2007: Uragano Dean detruis Jukatanon mortigante 45 personojn
- 2010: Aŭstralio: dum balotado venkis oficanta Aŭstralia Laborista Partio
- 2010: El muzeo en Gizo apud Kairo oni ŝtelis pentraĵon de Vincent van Gogh konatan kiel Papavoj aŭ Vazo kun floroj (taksita je 50 milionoj da dolaroj)
- 2013: Siria enlanda milito: rezulte de gasa atako, pere de sarino, farita de nekonata flanko en Ghuta 355-1821 personoj pereis kaj 3600 vundiĝis en antaŭurboj de Damasko, kontrolata de opozicio
- 2017: Plena suna eklipso videbla en Koheraj subŝtatoj
- 2020: Minsko: kadre de amasaj protestoj post falsigita prezidenta voĉdonado en Belorusio formiĝis "pento-ĉeno" de la genocidejo Kurapaty ĝis arestejo ĉe la str. Akrescina kun partopreno de kelke da miloj de homoj
NaskiĝojRedakti
- 1165: Filipo la 2-a, reĝo de Francio el dinastio Kapetidoj (m. 1223)
- 1567: Francisko el Sales, romkatolika sanktulo, doktoro de la Eklezio (m. 1622)
- 1607: Bonifaz Negele, aŭstra benediktano kaj abato de la Abatejo Kremsmünster (m. 1678)
- 1660: Hubert Gautier, franca inĝeniero verkinta la unuan libon pri pontoj (m. 1737)
- 1674: István Wesselényi, hungara grandbienulo, taglibroverksto (m. 1734)
- 1735: Tobias Furneaux, angla navigisto kaj oficiro de reĝa mararmeo (m. 1781)
- 1741: Christian Heinrich Wolke, germana reformpedagogo, adepto de filantropismo (m. 1825)
- 1765: Vilhelmo la 4-a, reĝo de Britio, Irlando kaj Hanovro (m. 1837)
- 1773: Jens Christian Djurhuus, feroa poeto, kiu kiel la unua verkis en la feroa lingvo (m. 1853)
- 1789: Augustin Louis Cauchy, franca matematikisto, pioniro de analitiko, konata de ĝeneraligo de la teoremo de Euler pri multedroj, Koŝia integrala formulo kaj Koŝia integrala teoremo (m. 1857)
- 1798: Jules Michelet, franca historiisto, verkisto, filozofo kontribuinta al eŭropa integrado kaj simpatianta kun Pollando (m. 1874)
- 1816: Charles Gerhardt, franca kemiisto disvolvinta klasifikon de kemiaj kombinaĵoj, enkondukinta registron de kemiaj reakcioj forme de ekvacioj, malkovrinto de karbonacida anhidrido (m. 1856)
- 1821: Andreo Kim Taegon, unua katolika pastro koredevena, martiro kaj sanktulo (m. 1846)
- 1823: Lajos Csernátony, hungara ĵurnalisto, merita por la hungara ĵurnalismo (m. 1901)
- 1851: Maria Milsom, franca esperantistino el Ĝenevo, sekretario de la biblioteka komitato de Svisa Esperanto-Societo, tradukistino kontribuanta al "Espero Katolika" (m. 1933)
- 1858: Rudolfo de Habsburgo-Loreno, aŭstra ĉefprinco, patro de Francisko Jozefo la 1-a (m. 1889)
- 1860: Imre Csicsáky. hungara poeto, tradukisto, estetikisto, Dante-fakulo (m. 1935)
- 1860: Paul Gottfried Christaller, germana profesoro pri desegnado kaj arto, esperantiginta filozofian traktaĵon Al Eterna Paco de Immanuel Kant, Esperanto-vortaristo (m. 1951)
- 1862: Emilio Salgari, itala ĵurnalisto kaj verkisto pri ekzotaj landoj, kreinto de romanfiguro Sandokan (m. 1911)
- 1875: Elemér Bányai, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1915)
- 1878: Richard Girulatis, germana trejnisto pri futbalo (m. 1963)
- 1887: James Paul Moody, angla maristo, la sesa oficiro sur Titanic (m. 1912)
- 1889: Alajos Gaál, hungara kuracisto, redaktoro, publicisto (m. 1967)
- 1896: Rudolf Haferkorn, germana inĝeniero pri elektrotekniko, gvidanto de la Terminologia Sekcio de Internacia Scienca Asocio Esperanta, direktoro de la Sekcio por la Teknika Vortaro de la Akademio de Esperanto, kontribuanto de "Scienca Revuo", distingita per Meritmedalo de GEA (m. 1988)
- 1898: Zoltán Bálint, rumania hungara psikologo, kunorganizanto de politika Rondo Galilei (m. 1978)
- 1901: Tibor Joó, hungara filozofo, historifilozofia verkisto, bibliotekisto (m. 1945)
- 1902: Angel Karalijĉev, bulgara verkisto de porinfana literaturo (m. 1972)
- 1904: Count Basie, afrik-usona ĵazmuzikisto, komponisto kaj svingmuzikisto (m. 1984)
- 1916: Consuelo Velázquez, meksika komponistino konata de la propra amkanto Bésame mucho (m. 2005)
- 1917: Leonid Hurwicz, pol-usona Nobelpremiita ekonomikisto kaj matematikisto juddevena okupiĝinta pri ludoteorio (m. 2008)
- 1925: Jorge Rafael Videla, prezidento de Argentino, konata de la Malpura Milito en Argentino (m. 2013)
- 1928: Art Farmer, usona ĵaz-trumpetisto, ankaŭ ludinta flugilkornon kaj flumpeton (m. 1999)
- 1929: Vija Artmane, latva filma kaj teatra aktorino german-poldevena (m. 2008)
- 1931: Lajos Seres-Sturm, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 2013)
- 1934: Gennadij Ajgi, ĉuvaŝa-rusa poeto, verkisto kaj tradukisto (m. 2006)
- 1934: John L. Hall, usona Nobelpremita fizikisto pri lasera preciza spektroskopio
- 1937: Donald Dewar, ĉefministro de Skotlando, gvidanto de Skota Laborista Partio (m. 2000)
- 1937: Gábor Flóra, rumania hungara ĵurnalisto kaj redaktoro, patro de Gábor Flóra
- 1939: Festus Mogae, prezidento de Bocvano, membro de la Klubo de Madrido
- 1940: Endre Szemerédi, hungara-usona Abel-premiita matematikisto kaj komputikisto
- 1941: György Vukán, hungara dentkuracisto, pianisto kaj komponisto
- 1943: Maria Kaczyńska, unua damo de Pollando, ekonomikistino, edzino de prezidento Lech Kaczyński, mortfalinta lige al celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin en atenco super Smolensk (m. 2010)
- 1945: Basil Poledouris, usona filmkomponisto (m. 2006)
- 1951: László Pillich, rumania hungara sociografo, redaktoro, politikisto
- 1953: Géza Szőcs, hungara poeto, politikisto kaj ĉefsekretario de Romániai Magyar Demokrata Szövetség
- 1957: John Howe, kanada libro-ilustristo de la libroj de John Ronald Reuel Tolkien, loĝanta en Svislando
- 1960: Samu Csinta, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1963: Mohamedo la 6-a, reĝo de Maroko, frato de Princo Moulay Rachid
- 1967: Petr Zelenka, ĉeĥa filmreĝisoro kaj scenaristo
- 1975: Csaba Lestyán, rumania hungara grafikisto
- 1976: Pecka Péter László, rumania hungara aktoro
- 1981: Éva Patkó, rumania hungara reĝisorino kaj universitata instruistino
- 1984: Alizée, franca kantistino edukiĝinta en Korsiko, aŭtorino de ses muzikalbumoj
- 1986: Usain Bolt, jamajka kuristo, trifoja ora olimpika medalisto
- 1988: Robert Lewandowski, pola futbalisto ludanta en germana teamo Borussia Dortmund kaj la pola nacia teamo de futbalo
MortojRedakti
- 672: Kobun, imperiestro de Japanio, kies maŭzoleo troviĝas en Ocu (n. 648)
- 1131: Baldueno la 2-a, grafo de Edessa, krucista reganto de Jerusalema reĝlando
- 1157: Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio, reĝo de Leono kaj de Kastilio (n. 1105)
- 1245: Aleksandro de Hajleso, angla filozofo kaj franciskana teologo, komentisto de Aristotelo (n. 1185)
- 1271: Alfonso, franca grafo, frato de Ludoviko la 9-a (n. 1220)
- 1614: Erzsébet Báthory, hungara grafino, supozata seria murdisto, nevino de Stefan Batory (n. 1560)
- 1690: Mikaelo Teleki, hungara politikisto, kanceliero de Transsilvanio (n. 1634)
- 1757: Johann Samuel König, svisa matematikisto, profesoro kaj predikisto (n. 1712)
- 1814: Benjamin Thompson, usona-angla fizikisto kaj inventisto (n. 1753)
- 1836: Henri Navier, franca inĝeniero
- 1838: Adelbert von Chamisso, germana natursciencisto kaj verkisto (n. 1781)
- 1849: Moritz Daffinger, aŭstra pentristo kaj skulptisto (n. 1790)
- 1853: Maria Quitéria, brazila Johana de Arko, leŭtenanto, nacia heroo (n. 1792)
- 1876: Ildefons Cerdà, hispana inĝeniero katalundevena, patro de la urboplanado de moderna arkitekturo (n. 1815)
- 1884: Giuseppe De Nittis, itala pentristo unuiganta stilon de Pentrosalono de Parizo kun impresionismo (n. 1846)
- 1910: Bertalan Székely, hungara pentristo milit-historia (n. 1835)
- 1913: Ferenc Pfaff, hungara arkitekto, profesoro (n. 1851)
- 1922: József Csiszér, rumania hungara redaktoro kaj ĵurnalisto (n. 1884)
- 1925: Armand Caumont, svisa instruisto kaj esperantisto el Lausanne, kontribuanta dum la unua mondmilito "Esperanto", konata pro esperantigo de la romano For la batalilojn! de Bertha von Suttner (n. ĉ. 1842)
- 1925: Osip Makovej, ukraina poeto, lingvisto, socia aganto, esperantigata (n. 1867)
- 1940: Lev Trockij, rusia revoluciulo juddevena, kreinto de Ruĝa Armeo, kunkreinto kaj adepto de teorio pri konstanta revolucio kaj de trockiismo, komunista gvidanto de maldekstrula opozicio, marksista kritikisto de stalinismo, murdita, esperantigata de Vilhelmo Lutermano kaj Jurij Finkel (n. 1879)
- 1943: Henrik Pontoppidan, dana Nobelpremiita verkisto, enestanta en esperantlingva Dana Antologio (n. 1857)
- 1947: Ettore Bugatti, itala inventisto kaj automobila produktisto (n. 1881)
- 1957: Harald Sverdrup, norvega oceanografo kaj meteologo (n. 1888)
- 1969: Tibor Vályi-Nagy, hungara kuracisto, onkologo, profesoro (n. 1912)
- 1982: Antal Nyárády, rumania hungara botanikisto (n. 1920)
- 1986: Thad Jones, usona ĵaztrumpetisto kaj komponisto (n. 1923)
- 1987: István Szerdahelyi, hungara lingvisto, instruisto de la rusa lingvo, pedagogo, fondinto kaj lekcianto de Esperanto-fako ĉe ELTE, esperantologo, interlingvisto kaj vortaristo, omaĝita per memorlibro Abunda fonto en la redakto de Ilona Koutny (n. 1924)
- 1988: Ferenc Incze, rumania hungara pentristo (n. 1910)
- 1989: Raul Seixas, brazila kantisto kaj komponisto (n. 1945)
- 1993: György Sebestyén, rumania hungara arkitekto, universitata profesoro (n. 1920)
- 1994: Nils Olsson, sveda esperantisto, kune kun frato Olle Olsson kaj filino Kerstin Rohdin, dumviva membro de UEA, ano de la Societo Zamenhof (n. 1911)
- 1995: Subrahmanyan Chandrasekhar, barata-usona Nobelpremiita astrofizikisto kaj matematikisto (m. 1910)
- 2000: Andrzej Zawada, pola tatristo, alpisto kaj himalajisto, kunaŭtoro de libroj pri montogrimpado (n. 1928)
- 2001: Juan Antonio Villacañas, hispana verkisto kaj poeto (n. 1922)
- 2006: Bismillah Ĥan, barata muzikisto (n. 1916)
- 2010: Christoph Schlingensief, germana filma kaj teatra reĝisoro (n. 1960)
- 2018: Stefán Karl Stefánsson, islanda aktoro kaj kantisto rolinta kiel malbonulo en infana televida serio Lacurbo (n. 1975)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Pio la 10-a, papo
Tagoj de semajnoRedakti
La 21-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.