Jens Christian Djurhuus

Jens Christian DJURHUUS, aŭ alinome Sjóvarbóndin, (n. la 21-an de aŭgusto 1773 - m. la 21-an de novembro 1853) estis la unua feroa poeto, kiu skribis en la feroa lingvo. Li verkis plurajn feroajn baladojn pri historiaj temoj, laŭ tradicia stilo. La plej fama el ili restas Ormurin langi. Djurhuus ankaŭ verkis satirajn poemojn kontraŭ dana kontrolo de la Ferooj.

Jens Christian Djurhuus
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1773 (1773-08-21)
en Nes
Morto 21-an de novembro 1853 (1853-11-21) (80-jaraĝa)
en Kollafjørður
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Ferooj vd
Familio
Infanoj Jens Hendrik Djurhuus vd
Profesio
Okupo poeto • terkultivistokantoverkisto vd
Laborkampo agrikulturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Djurhuus estis la kvara filo de Johan Christian Djurhuus (1741-1815) kaj Maria Rønning (1741-1807). Ili kunvivis en Nes, sur la insulo Eysturoy, kie lia dana avo Christen Djurhuus (1708-1775) estis loka oficulo. Lia patrino devenis de Aust-Agder en Norvegio, kaj estis supozeble idino de la grafo Haakon Sigurdsson.

En 1797, Djurhuus edziĝis kun Jóhanna Maria Jensdóttir el Kollafjørður. Ŝi estis la filino de la farmisto Jens Didriksen, Við Sjógv. Ĉar Jóhanna Maria estis la sola filino de la farmisto, ŝi fariĝis la sola heredantino de la bieno. La geedzoj transloĝiĝis al tiu bieno dum la sama jaro. Ĝi sekve fariĝis la kultura centro de la vilaĝo.

Fontoj redakti

  • Rossel, Sven H. (1992). A History of Danish Literature. University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-3886-X
  • Hanus Kamban: J.H.O. Djurhuus: En litterær biografi. Odense Universitetsforlag, 2001 - ISBN 87-7838-604-7