Malfermi la ĉefan menuon

Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio

Alfonso la 7-a de Leono la Imperiestro (Caldas de Reyes, Pontevedra, 1-a de marto de 1105 – Paraje de La Fresneda, aktuale en Santa Elena aŭ en Viso del Marqués, 21-a de aŭgusto de 1157) estis reĝo de Leono kaj Kastilio. Li estis filo de la reĝino Urraca la 1-a (Leono) kaj de la grafo Rajmondo de Burgonjo, kaj estis la unua reĝo leona membro de la Dinastio de Burgonjo, kiu malaperos laŭ la laŭleĝa linio pro la morto de Pedro la 1-a, kiu estis posteulata de sia duonfrato Henriko la 2-a, unua reĝo de la Dinastio de Trastamaro.

Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio
Monarch of the Kingdom of Castile
Alfonso VII.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1105 (1105-03-01)
en Caldas de Reis
Morto 21-an de aŭgusto 1157 (1157-08-21) (52-jara)
en Fresneda de la Sierra Tirón
Tombo Katedralo de Toledo [#]
Religio katolikismo [#]
Ŝtataneco Reĝlando Kastilio [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Familio
Dinastio dinastio Burgundio-Ivrea en Kastilio [#]
Patro Rajmondo de Burgonjo [#]
Patrino Urraca la 1-a [#]
Gefratoj Sancha Raimúndez [#]
Edzino Berengaria of Barcelona • Richeza of Poland, Queen of Castile • Elvira of Leon [#]
Amkunulo Gontrodo Pérez [#]
Idoj Sanĉo la 3-aFerdinando la 2-a • Konstanciino de Kastilio • Sanĉa de Kastilio kaj BarcelonoSanĉa de Kastilio kaj Pollando • Urraca of Castile, Queen of Navarre • Stephanie Alfonso of Castile • Garcia of Castile • Alfonso of Castile • Ferdinand of Castille [#]
Profesio
Okupo reganto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Alfonso a 7-a laŭ miniaturo de Tombo A de la Katedralo de Santiago de Compostela.

Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio estos posteulata de sia filo Ferdinando la 2-a.

Repreninte la malnovan imperian planon de Alfonso la 3-a kaj de Alfonso la 6-a, la 26-a de majo de 1135 li estis kronita kiel Imperator totius Hispaniae (Imperiestro de tuta Hispanio) en la Katedralo de Leono, kaj ricevis omaĝon, inter aliaj, de sia bofrato Rajmondo Berengero la 4-a, grafo de Barcelono.

Alfonso estis digna kaj iom enigma figuro. Lia reĝado estis karakterizita per la renoviĝinta supereco de la okcidentaj regnoj de kristana Iberio super la orientaj (Navaro kaj Aragonio) post la regado de Alfonso la Batalema. Li ankaŭ serĉis akiri la imperiestrotitolon, senchava en la praktiko, kvankam liaj provoj regi super kaj kristanaj kaj islamaj populacioj estis eĉ malpli sukcesa. Liaj hegemoniaj intencoj neniam vidis realiĝon, aliflanke. Dum lia regado, Portugalio iĝis reale sendependa, en 1128, kaj estis agnoskata kiel laŭjure sendependa, en 1143. Li estis patrono de poetoj, inkludante, verŝajne, la trobadoron Marcabru.

Konfliktoj en GalegioRedakti

Post la morto de la patro de Alfonso, Rajmondo de Burgonjo en 1107, kaj de ties avo Alfonso la 6-a en 1109, lia patrino Urraca reedziniĝis por povi aliri al tronoj de la Regno de Leono kaj de la Regno de Kastilio. La elektita estis la aragona reĝo Alfonso la 1-a la Batalema kaj tio provokis la malakcepton de ampleksaj sektoroj de la nobelularo.

Reĝo kaj de Leono kaj de KastilioRedakti

Teritoriaj baraktojRedakti

Konkeroj kontraŭ islamanojRedakti

MortolokoRedakti

NotojRedakti