Despeñaperros (Hundelmontigejo) estas ravino, interkrutejo kaj montopasejo elfosita de la rivero Despeñaperros situa en la municipo de Santa Elena, norde de la provinco de Jaén (Hispanio), kiu estas deklarata Natura Parko fare de la Junto de Andaluzio kun etendo de 7.649 hektaroj, ĉefe pro siaj valoroj geologiaj kaj pejzaĝaj, sed kiu posedas ankaŭ elstaraj flaŭro kaj faŭno.

Despeñaperros

Temas pri interkrutejo inter krutegaj rokomuroj, kun deklivoj pli ol 500 m altaj kaj tre uzataj de la homo laŭlonge de la historio, ĉar estis natura trapasejo de Sierra Morena kaj ĉefa kontaktejo inter Andaluzio kaj la Centra Altebenaĵo, Kastilio-Manĉo, aŭ kio samas, kun la resto de Hispanio. Tiele tra Despeñaperros ĉiam pasis gravaj komunikvojoj tiom pere de ŝoseoj, (la aŭtoŝoseo radia A-4), kiom pere de fervojo. La fervoja aliro estis la plej grava de la tuta Andaluzio (escepte de la linio MéridaSevilo) ĝis 1992, pro la konstruo de la linio tutrapida PuertollanoCórdoba (90 km okcidente).

Flaŭro redakti

 
Arbuto.

La hegemonia vegetaĵaro estas simila en la tuta Sierra Morena oriente, nome la mediteranea arbaro, kun hegemonio siavice de anzinoj kaj korkokverkoj, sed ankaŭ aliaj kverkoj kaj pinoj (Pinio, Halepa pino kaj Nigra pino). La makiso estas de arbutoj, erikoj, cistoj, mirtoj kaj Kirmesa kverko.

Menciindas ankaŭ la laŭriveraj arbaroj kiu aperas en la diversaj riveroj kaj rojoj, pli ombraj kaj humidaj, kun alnoj, fraksenoj kaj salikoj.

Krome en la natura parko ekzistas 30 endemioj unikaj en la mondo kaj aliaj specioj unike en la Iberia Duoninsulo.

Faŭno redakti

Elstaras ekzisto de cervoj kaj aproj, pri kio estas laŭleĝa kaj neleĝa ĉasadoj, kaj plie elstaras ekzisto de kelkaj malmultaj ekzempleroj de iberia linko kaj de lupo, tiel kiel abundo de malgrandaj karnovoruloj kiel la vulpo, la enmetita ikneŭmono kaj la sovaĝa kato.

 
Gipo.

Inter la birdoj kiuj loĝas en Despeñaperros menciindas la imperia aglo kaj la gipo.