Kastilio-Manĉo, aŭ Kastilio-La Manĉo, estas aŭtonoma komunumo de Hispanio, okupanta la plej grandan parton de la antikva historia regiono Nov-Kastilio, (79 463 km²), escepte de la Madrida Regiono, kiu formis propran komunumon. Ĝi havas proksimume 1 980 000 loĝantojn. Grandan parton de la regiono konsistigas la geografia unuo Manĉo, pro kio la regiono ricevis sian nunan nomon.

Kastilio-Manĉo
hispane Castilla-La Mancha
aŭtonoma komunumo
'Oficiala nomo: 'Castila-La Mancha
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Situo Toledo
 - alteco 529 m s. m.
Ĉefurbo Toledo
 - koordinatoj 39° 51′ 23″ N 04° 01′ 30″ U / 39.85639 °N, 4.02500 °U / 39.85639; -4.02500 (mapo)
Areo 79 463 km² (7 946 300 ha)
Loĝantaro 2 100 998 (2013)
Denseco 26,44 loĝ./km²
Aŭtonomeco 10-a de aŭgusto 1982
Ĉefulo Emiliano García-Page

(ekde 4-a de julio 2015)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-CM
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Situo de Kastilio-Manĉo enkadre de Hispanio
Situo de Kastilio-Manĉo enkadre de Hispanio
Situo de Kastilio-Manĉo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Castile-La Mancha
Retpaĝo: Registaro de Kastilio-Manĉo

La ĉefurbo estas Toledo, ĉe la rivero Taĵo. La regiono konsistas el la provincoj Albacete, Ciudad Real, Cuenca, Gvadalaĥaro kaj Toledo.

Ĉefaj urboj (kun loĝantaro en 2007):

Kastilio-Manĉo estas la loko kie disvolviĝas granda parto de la aventuroj de Don-Kiĥoto el Manĉo, de Miguel de Cervantes.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.