Provinco Gvadalaĥaro
La provinco Gvadalaĥaro estas unu el la provincoj de Hispanio situanta en la nordoriento de la Aŭtonoma Komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝia ĉefurbo estas Gvadalaĥaro. La plej grava loĝloko post la provinca ĉefurbo estas Azuqueca de Henares kun pli ol 30 000 loĝantoj.
Provinco Gvadalaĥaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Provinco | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administra divido de Hispanio [+] | |||||
| |||||
Lando | Hispanio | ||||
Supermara alteco | 854 msnm [+] | ||||
Ĉefurbo | Gvadalaharo | ||||
- koordinatoj | 41° N, 3° U (mapo)40.833333333333-2.5Koordinatoj: 41° N, 3° U (mapo) | ||||
Plej alta punkto | Pico del Lobo [+] | ||||
- alteco | 2 262 msnm [+] | ||||
Plej malalta punkto | Taĵo [+] | ||||
- malalteco | 570 msnm [+] | ||||
Akvokolektejo | 12 167 km² (1 216 700 ha) [+] | ||||
Areo | 12 167 km² (1 216 700 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 254 308 [+] (2018) | ||||
Denseco | 20,9 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Guberniestro | José Manuel Latre Rebled | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
Poŝtkodo | 19 [+] | ||||
ISO 3166-2 | ES-GU | ||||
Provinco Gvadalaĥaro | |||||
Vikimedia Komunejo: Province of Guadalajara [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Gvadalaĥaro limas kun la provincoj Kvenko, Madrido, Segovio, Sorio, Zaragozo kaj Teruelo.
Ĝi havis 256 461 loĝantojn en 2011 el kiuj ĉirkaŭ 35 % loĝas en la ĉefurbo. La provinco havas 288 municipojn el kiuj tri kvaronoj havas malpli ol 200 loĝantoj.
La provinco naskiĝis pere de la Provinca Deputitaro de Gvadalaĥaro kun Molino, la unua provinca deputitaro kreita laŭ la Hispana konstitucio de 1812, kreita en 1813 en Anguita, ene de la palaceto kio nun estas la Urbodomo. Poste ĝi estis konfirmita per la Teritoria divido de Hispanio de 1833.
Komarkoj
redaktiMunicipoj
redaktiN.º | Municipo | Loĝantaro | N.º | Municipo | Loĝantaro | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Guadalajara | 84 504 | 11 | Pioz | 3 595 | |||||
2 | Azuqueca de Henares | 35 397 | 12 | Molina de Aragón | 3 514 | |||||
3 | Alovera | 12 196 | 13 | Chiloeches | 3 265 | |||||
4 | El Casar | 11 635 | 14 | Mondéjar | 2 886 | |||||
5 | Cabanillas del Campo | 9 710 | 15 | Brihuega | 2 673 | |||||
6 | Marchamalo | 6 593 | 16 | Uceda | 2 662 | |||||
7 | Villanueva de la Torre | 6 445 | 17 | Horche | 2 491 | |||||
8 | Torrejón del Rey | 5 169 | 18 | Yebes | 2 459 | |||||
9 | Sigüenza | 4 722 | 19 | Fontanar | 2 370 | |||||
10 | Yunquera de Henares | 3 773 | 20 | Galápagos | 2 209 | |||||
Fonto: INE 2013[1] |
Demografio
redaktiLa ruraj areoj de la provinco suferis teruran elmigradon kaj senloĝigon ekde post la Hispana Enlanda Milito pro socipolitikaj problemoj (milito, politika persekutado, ĝenerala malriĉeco kaj sendungado ktp.) kaj ĉefe en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj koincide kun la ĝenerala tajdo de elmigrado el ruraj al industriigitaj areoj unue de la lando (Madrido, Katalunio, Eŭskio) kaj poste de Okcidenta Eŭropo (Francio, Germanio, Svisio, Belgio). Tiele multaj vilaĝoj kiuj havis inter 200 kaj 300 loĝantoj (se ne diri preskaŭ ĉiuj) malaltiĝis al malpli ol 50 loĝantoj, do perdis la plej parton de sia loĝantaro. Estis foje escepto al tiu tendenco la akso laŭ la ŝosea komunikvojo el Madrido tra la provinca ĉefurbo Gvadalaĥaro al Zaragozo kaj Barcelono, kie servodisponeblo ebligis restadon de loĝantoj.