Provinco Sorio
Sorio estas unu el la 50 provincoj de Hispanio. Ĝi apartenas al la regiono Kastilio kaj Leono. Krome La provinco de Sorio estas la malplej loĝata areo de Hispanio kaj ĝis antaŭnelonge plu perdis loĝantojn ĉiujare, ĝis la komenco de enmigrado de sudamerikanoj kaj afrikanoj dum la lastaj jaroj de la 20-a jarcento kaj la unuaj jaroj de la 21-a jarcento. La loĝdenseco estas 9 homoj/km2. Ĝi havas 183 vilaĝojn, el kiuj preskaŭ la duono havas malpli ol 100 najbarojn kaj sole 12 havas pli ol 1000 loĝantojn. La plejmulto el la loĝantoj estas tre maljuna.
Provinco Sorio | |||
hispane Provincia de Soria | |||
provinco | |||
Panoramo de Caracena
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Provincia de Soria | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Komarkoj | 8 | ||
Municipoj | 183 | ||
Montaro | Ibera montaro | ||
Najbaras kun | 5
| ||
Kelkaj municipoj | 13
| ||
Rivero | Doŭro | ||
Ĉefurbo | Sorio | ||
- mezo | Sorio | ||
- alteco | 1 065 m s. m. | ||
- koordinatoj | 41° 46′ 00″ N 02° 28′ 00″ U / 41.76667 °N, 2.46667 °U (mapo) | ||
Areo | 10 303,00 km² (1 030 300 ha) | ||
Loĝantaro | 93 593 (2005) | ||
Denseco | 9,08 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 42 | ||
ISO 3166-2:ES | ES-SO | ||
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
| |||
Situo de Provinco de Sorio enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Province of Soria | |||
Retpaĝo: dipsoria.org | |||
Ĝi limas kun la jenaj provincoj: norde kun Rioĥo, oriente kun Zaragozo, okcidente kun Burgoso kaj Segovio, kaj sude kun Gvadalaharo.
Sorio estas amplekse la malplej loĝata provinco, kun loĝdenso de 9,2 loĝ/km²: unu el la plej malaltaj de Eŭropa Unio. La provinco havas 95 101 loĝantojn, el kiuj 41,6 % loĝas en la ĉefurbo, Soria.
La provinco havas pli ol 500 loĝnukleojn, arigitaj en 183 municipoj, el kiuj preskaŭ la duono havas malpli ol 100 personojn, nur dek tri el ili havas pli ol 1 000 homojn kaj nur Almazán, Burgo de Osma, kaj Sorio ĉefurbo havas pli ol 5 000 homojn.
La provinco havas arbaran industrion, agraran kaj brutaran industrion. Nuntempe la turismo en la provinco estas kreskanta.
La ĉefaj urboj estas Burgo de Osma, Almazán kaj Ólvega.
Historio
redaktiLa tero de la provinco abundis de dinosaŭroj, kiel oni povas vidi en la Vojo de la Surpofosilioj kun 15 paleontologiaj lokoj en la provinco, organizita en tri vojoj, inter kiuj oni emfazas:
- Valoj de Valdelalosa,
- la municipoj de Bretún, Santa Cruz de Yanguas kaj Villar del Río.
Geografio
redaktiKomarkoj
redaktiLa 183 soriaj municipoj estas distribuataj en jenajn 10 komarkojn:
- Komarko de Almazán (subdividebla)
- Tierras del Burgo
- Campo de Gómara
- Tierra de Medinaceli
- Komarko Pinares
- Komarko de Sorio
- Tierras Altas (subdividebla)
- Tierra de Ágreda
La distribuo en komarkoj ne koincidas depende de la diversaj kriterioj kaj institucioj koncernaj. Tial estas almenaŭ du komarkoj duonigeblaj. Aliaj institucioj konsideras pli malgrandajn areojn, nome ĝis 13.