Caracena

municipo en Hispanio

Caracena [karaZEna] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo.

Caracena
municipo en Hispanio
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierras del Burgo
Poŝtkodo 42311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 3° 5′ U (mapo)41.383055555556-3.0911111111111Koordinatoj: 41° 23′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 1 080 m [+]
Areo 18,15 km² (1 815 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Caracena (Provinco Sorio)
Caracena (Provinco Sorio)
DEC
Caracena
Caracena
Situo de Caracena
Caracena (Hispanio)
Caracena (Hispanio)
DEC
Caracena
Caracena
Situo de Caracena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caracena [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Tierras del Burgo en la okcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Caracena en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 14 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 180 loĝantojn el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 84 km de Sorio, provinca ĉefurbo, kaj 30 km de El Burgo de Osma. Kaj limas kun Tarancueña, Cañicera, Valderromán, Hoz de Arriba, Hoz de Abajo, Carrascosa de Abajo, Pozuelo, La Perera kaj Madruédano.

Historio redakti

 
Burgo Caracena

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En 939 oni plifortigis la fortikaĵon. Ŝajne en la jaro 981 Almanzoro rekaptis la lokon. En 1061 okazis la definitiva konkero de la loko kaj kastelo de Caracena fare de la trupoj de Fernando la 1-a, reĝo de Kastilio, Leono kaj Galegio. Ĉirkaŭ 1080 la reĝo Alfonso la 6-a de Kastilio kaj Leono ordonis la reloĝadon de Caracena. En postaj jarcentoj la loko estis aparteno al diversaj nobelaj senjoroj.

La 10an de septembro 1607 Filipo la 3-a faris la senjorlandon markizlando por don Luis Carrillo de Toledo, vicreĝo de la Regno Valencia, kie li superrigardis la forpelon de la moriskoj en 1609. Kiel kuriozaĵo, menciindas, ke unu de la nevinoj de la 2a Markizo de Caracena aperis en la fam pentraĵo de Diego Velázquez, nome Las Meninas. Temas pri Isabel de Velasco, filino de Don Bernardino de Velasco Ayala y Rojas (grafo de Fuensalida) kaj de lia unua edzino, Isabel de Velasco de Benavides (fratino de Don Luís de Benavides Carrillo de Toledo - 2a Markizo de Caracena). Isabel estas la menina kiu aperas maldekstre de la Infantino Doña Margarita.

Ekonomio redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la kastelo, la romanikaj preĝejoj de Sankta Maria kaj de Sankta Petro kaj ermitejo.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti