Almanzoro

Abu'Amir'Amir Muhammad bin Abi al-Ma'afirí (arabe أبو عامر محمد بن أبي عامر ابن عبد الله المعافري), nomita al-Mansur (المنصور), "la Venkinta" pli konata kiel Almanzor (ĉ. 939-Medinaceli, 9-an de aŭgusto 1002), estis milita kaj politika alandalusano, Kanceliero de la kaliflando de Kordovo kaj ĉambelano de la kalifo Hiŝamo la 2-a.

Almanzoro
Busto de Almanzor (26 de marzo de 2016, Calatañazor) 01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 930 (0930-01-13)
en Algeciras
Morto 11-an de aŭgusto 1002 (1002-08-11) (72-jara)
en Medinaceli
Tombo Medinaceli
Lingvoj araba lingvo
Loĝloko Al-Madinat al-Zahira
Familio
Edz(in)o Urraka Sanoitz
Infanoj Abd al-Rahman Sanchuelo • Abd al-Malik al-Muzaffar
Okupo
Okupo politikistomilitisto
Information icon.svg
vdr

Lia vera nomo estis Abi Amir Muhammad, tamen li baldaŭ estis konata kiel Al Mansur bi Allah, “tiu kiu ricevas de Dio la venkon”. Lia nomo, kastiligita estas Almanzor.

VivoRedakti

Naskiĝis en farmdomo en la ĉirkaŭaĵo de Torrox ene de familio de araba el Jemeno kun iuj prapatroj advokatoj marŝis junaĝe al Kordovo por edukiĝis kiel alfakio. Post humilaj komencoj, li aliĝis al la Administrado kaj baldaŭ gajnis la konfidon de la favoritino de la kalifo, Subh, la patrino de liaj filoj. Pro tia protekto kaj efikeco, rapide amasiĝis multnombraj postenoj.

Dum la kalifado de Alhakeno la 2-a, li okupis gravajn postenojn administrajn, kiel direktoro de la monfarejo (967), administranto de la favorato de la kalifo kaj liaj filoj kaj intendento de la armeo de Generalo Galib (973 ). Post la morto de la kalifo en 976 markiĝis la komenco de la Kalifejo dominata de lia persono, kiu daŭrigis preter sia morto kun la registaro de du el liaj filoj, unue Abd al la-Malik-Muzaffar kaj tiam Ibn Abd al la-Rahman Sanchul ĝis 1009. Kiel ĉambelano de la kalifejo (de 978), ekzercis eksterordinaran potencon en la andalusa ŝtato tra la Iberia duoninsulo kaj parto de la Magrebo, dum la kalifo Hiŝamo estis formetita de Almanzoro.

Lia "mirinda" ascendo al potenco estis klarigita de "nesatigebla" soifo je potenco "sed la historiisto Eduardo Manzano Moreno avertas ke li devus esti komprenita en la kunteksto de kompleksaj internaj luktoj kiuj disvolviĝis ene de la Umajiada administrado".

Li ricevis la pragmatisman subtenon de religiaj aŭtoritatoj por kontroli la politikan potencon, sd tio ne evitis oftajn streĉiĝojn inter ĉefgvidantoj kaj tiuj aŭtoritatoj. Lia potenca bazo estis en la defendo de ĝihado kiun, ne estante mem kalifo, li devis proklami ĝin anstataŭ kalifo. Lia bildo kiel paladino (ĉampiono) de Islamo servis por pravigi lian supozon de aŭtoritato registara. Post akaparado de la politika povo en la kaliflando, efektivigis profundajn reformojn en ambaŭ ekstera politiko kaj interna.

Li entreprenis multnombrajn sukcesajn kampanjojn en la Magrebo kaj en la Iberia duoninsulo. Dum liaj atakoj kontraŭ la kristanaj regnoj, li nur sukcesis provizore haltigi la avancon suden de la kristanoj. Malgraŭ liaj abundaj militaj venkoj, apenaŭ reakiris teritoriojn.

GravecoRedakti

 
Soldatoj ĉe la kordova moskeo en bildo de la 19a jarcento. Almanzoro kontrolis la armeon de la ĉefurbo.

Li ne estis membro de la kortego de la kalifo Alhakamo la 2-a, do li devis atingi unue militistan prestiĝon antaŭ ol esti akceptata ene de la konsilantaro de la kalifo. Almanzoro transformis la kordovan armeon, li enirigis en la al-andalusian truparon 20 000 nord-afrikajn berberojn, tiel li kreis fortan armeon kapabla lukti sukcese kontraŭ kastilianoj kaj aragonanoj. Malgraŭ tio Almanzoro ne estis nur militisto, li ankaŭ estis lerta diplomato kiu subskribis akordojn kaj aliancojn kun aliaj regnoj de la Ibera Duoninsulo. Tiel, li de tempo al tempo paktis kun kristanaj reĝoj pacajn epokojn kontraŭ pago de impostoj.

En la jaro 973 Almanzor devis iri en la nordon de Afrikon por sufoki ribelon, tion profitis la Leona reĝo Bermudo la 2a por nuligi pagon de imposto al la kordova kalifejo. La respondo de Almanzor estis rapida kaj terura, li profitis tiun ne-plenumon de akordo fare de kristana reĝo por bati la Leonan regno-landon kaj ankaŭ la koron de la kristana religio en la Ibera Duoninsulo: la urbo Santiago-de-Kompostelo. En la monato julio 997 li decidis enmarŝi kun inmensa armeo en Santiago-de-Kompostelon. En tiu urbo troviĝis la plej grava sanktejo de la kristana kredo en la Ibera Duoninsulo, la tombo de la apostolo Jakvo, la tieaj pilgrimadoj el ĉiuj eŭropaj regionoj estis similaj al tiuj kiuj celis la urbon Mekkon por islamanoj. Ĉi tiu sanktulo krome, estis la inspiro de kristanaj soldatoj en iliaj bataloj kontraŭ la islamanoj.

Neniu islama kalifo aŭ militestro estis kuraĝinta iam ataki tiun urbon, ĉefe pro la longa distanco ekzistanta inter Kordovo kaj Santiago-de-Kompostelo. Tamen, Almanzoro komprenis, ke atako al tiu grava kristana sanktejo estos granda venko por la kaliflando, krome, li ankaŭ profitis la fakton, ke multaj kristanaj nobeloj de la Leona regno-lando estis kontraŭaj al la reĝo Bermudo la 2-a kaj sendube la kordova militestro ricevos ties helpon. La militista ekspedicio eliris el Kordovo en la monato julio 997, ili eniris en Ekstremaduron kaj ĝisradike oni detruis la urbon Coria. Poste ili marŝis en Viseu, nuntempe portugala urbo, tie la islamanoj renkontiĝis kun leonaj trupoj kontraŭaj al la reĝo Bermudo la 2-a. Almanzor planis tre lerte sian strategion rilate la atakon al Santiago. Li aranĝis ŝiparon en Alcácer do Sal por transporti soldatojn, armilojn kaj nutraĵojn. La ŝipoj eniris en la riveron Doŭron kaj tie okazis renkontiĝo kun pliaj trupoj venitaj el Kordovo.

Dum la marŝado ili detruis kaj disrabis ĉion, la kristanoj asertis tiam ke tio estis jam la komenco de la Apokalipso, prognozita de iuj por la baldaŭa jaro 1000. Post detrui la urbon Padrón la armeo de Almanzoro eniris en Santiago-de-Kompostelo la 10-a de aŭgusto de la jaro 997, apenaŭ unu monato daŭris tiu militista marŝado kiu kelkaj historiistoj konsideris simila al tiuj kampanjoj de Aleksandro la GrandaJulio Cezaro en Gaŭlio. Ĉiuj enloĝantoj antaŭe estis forlasinta la urbon, do, la islamanoj sukcesis eniri en la urbon sen-lukte. Ili detruis la muregojn kaj bruligis domojn, preĝejojn kaj palacojn.

La trupoj de Almanzoro disrabis ĉiujn juvelojn kaj arĝentaĵojn kiujn ili trovis en la ĉefa preĝejo, sed, la plej alt-valora milit-akiro estus io tre simpla: la sonoriloj de tiu preĝejo. Jam laŭlegende, Almanzoro deziris uzi tiujn sonorilojn kiel oleo-lampojn en la kordova moskeo, same li deŝiris la lignaĵojn de tiu preĝejo por esti uzataj poste, okaze de la pligrandigo de la moskeo de Kordovo. La soldatoj de Almanzoro poste revenis en Kordovon kun siaj akiroj. Tamen, la militaj sukcesoj de la kordova militestro ne havis grandajn rezultojn el la teritoria vid-punkto, ĉar li apenaŭ pligrandigis la islamajn landlimojn en la Iberia Duoninsulo kaj li ne povis eviti la ruinigon de la kalif-regno. Almanzoro mortis en la jaro 1002 kaj malgraŭ la fakto, ke lia filaro klopodis daŭrigi la militistajn agadojn de lia patro, ili tute ne sukcesis.[1]

Legendo pri la la Kordovaj sonoriloj de la katedralo de Santiago-de-KomposteloRedakti

La sonoriloj ŝajne utilis kiel oleo-lampoj en la kordova moskeo. Kiam la kastilia reĝo Ferdinando la 3-a konkeris Kordovon en la jaro 1236, la legenda historio rakontas, vere aŭ ne, ke la reĝo ordonis resendi la sonorilojn en Santiago-de-Kompostelon. Do, la tradicio diras, ke islamaj malliberigitoj transportis la sonorilojn en la novan preĝejon konstruitan por gardi la tombon de la apostolo Ĵakvo en la galega ĉefurbo. Estas necese diri, ke la historio kaj la artistoj troigis la aferon. Tiu unua preĝejo konstruita en Santiago-de-Kompostelo kaj poste detruita de Almanzoro, ne estis simila al la nuntempa impona katedralo. Male, temis pri malgranda baziliko, supozeble, do, ankaŭ la sonoriloj ne estus tre grandaj, ĉar en Kordovo ili utilis kiel simplaj olelampoj. Laŭdire temis pri 11 sonoriloj malgrandaj. La ceteraj sonoriloj ankaŭ prirabitaj de Almanzoro dum liaj milit-agadoj estis fanditaj kaj ankaŭ senditaj al Santiago-de-Kompostelo. Dum la rekonstruo de la katedralo de Santiago en la 16-a jarcento oni starigis novan turon, hodiaŭ konata kiel turo de la horloĝo aŭ turo Berenguela. Ĉi turo bezonis grandan sonorilon, tiel, oni fandis ĉiujn sonorilojn havigitajn el Kordovo por konstrui la “sonorilon Berenguela” pezanta 6.433 kilogramojn. Tiu jam granda sonorilo troviĝas nuntempe ĉe la klostro de la katedralo, ĉar nova sonorilo konstruita en Nederlando funkcias hodiaŭ en tiu turo.[2]

NotojRedakti

  1. Por la tuta ĉapitro "La Kordovaj sonoriloj de la katedralo de Santiago-de-Kompostelo", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 13-15.
  2. Por la tuta ĉapitro "La Kordovaj sonoriloj de la katedralo de Santiago-de-Kompostelo", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 16-17.