Medinaceli

municipo en Hispanio

Medinaceli [medinaZEli] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, sudoriente de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Medinaceli en la plej sudoriento de la provinco, foje atribuita al la subkomarko de Arcos de Jalón. La loknomo Medinaceli estas etimologie tradukebla kiel Urbo SurmontaSekura. Ĝi devenas el miksa arab-kelta madīnat Sālim: 'la urbo Salim', kun multaj loĝlokoj en tuta Hispanio uzantaj radikon "medina".

Medinaceli
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 679  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 2° 26′ U (mapo)41.172222222222-2.4352777777778Koordinatoj: 41° 10′ N, 2° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 092 m [+]
Areo 205,37 km² (20 537 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Medinaceli (Provinco Sorio)
Medinaceli (Provinco Sorio)
DEC
Medinaceli
Medinaceli
Situo de Medinaceli
Medinaceli (Hispanio)
Medinaceli (Hispanio)
DEC
Medinaceli
Medinaceli
Situo de Medinaceli

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Medinaceli [+]
vdr

Simbolo de la vilaĝo estas vizitinda romia triumfarko, videbla el la malsupre preterpasanta aŭtoŝoseo Madrido-Zaragozo. Ankaŭ ĉefa placo estas ege vizitinda. Krome ĝuindas la trankvileco de la etoso kaj rekupero de tradicia arkitekturo.

Geografio redakti

 
Tierra de Medinaceli en la sudoriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Medinaceli en la provinco Sorio.
 
Romia triumfarko de Medinaceli.
 
Kastelo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 205,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 664 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el 1828 kaj kromaj aliaj 1 000 loĝantojn akiritajn en la 1970-aj jaroj pro absorbo de nuligitaj municipoj.

Ĝi distas 78 km de Sorio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Arbujuelo, Azcamellas, Beltejar, Benamira, Blocona, Estación de Medinaceli, Esteras de Medinaceli, Fuencaliente de Medinaceli, Lodares, Medinaceli, Salinas de Medinaceli, Torralba del Moral, Corvesín kaj Yuba. Ĝi limas kun Yelo, Alcubilla de las Peñas, Almaluez, Arcos de Jalón, Miño de Medinaceli, Sigüenza, Anguita kaj Alcolea del Pinar.

Ĝi situas sur montetoj ĉe aŭtoŝoseo el Madrido al Zaragozo.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Páramo de Layna, okupanta 4 107 hektarojn, nome 20 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Páramo de Layna, okupanta 5 326 hektarojn, nome 26 % de la teritorio.

Historio redakti

Ĝia origino devenas el la malnova Occilis, urbo de la beloj kaj romianoj. Medinaceli estis, de la tempo de la romia okupacio, sur altaĵo oriente de kiu okupis la keltiberan Occilis. Dum la romia okupacio de Hispania, ĝi komencis ekspluati salon en la valo (la eltirado de salo daŭris ĝis 1994) kaj ĝi konstruis en la vilaĝo la interesan romian triumfarkon kaj la Fontanon de la Kanalo.

La areo apartenis al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Temis pri lima urbo inter kristanaj kaj islamaj areoj, de mallarĝaj stratetoj kaj priviliegia strategia loko.

Ĉirkaŭ 1129, la reĝo de Aragono, Alfonso la 1-a, konkeris definitie la teritoriojn de supra Jalón, kun Medinaceli kaj la enklavo de Molina. Baldaŭ ĝi pasis al la Regno Kastilio.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo, la gerilano Juan Martín Díez «el Empecinado» rifuĝiĝis en la loko, antaŭ la atako de la napoleonaj trupoj.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio malpliiĝis ĉar sendependiĝis Salinas de Medinaceli. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Beltéjar, Benamira, Blocona, Esteras de Medinaceli, Fuencaliente de Medinaceli kaj Salinas de Medinaceli. Fuencaliente aligis Azcamellas kaj Torralba del Moral.

Aktualo redakti

 
Portikaro de la placo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj estas la kastelo (nuna tombejo), la romia triumfarko, la preĝejo, la placo, tradicia arkitekturo kaj historia komplekso (Havaĵo de Kultura Intereso), blazonhava duka palaco, konvento, arabaj restaĵoj kaj rigardejo.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti