Sorio (hispane: Soria [SOrja]) estas urbo de Hispanio en la norda parto de la Centra Altebenaĵo de tiu lando, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi enhavas nur 40 096 loĝantoj loĝantojn, do malmulte por provinca ĉefurbo (INE, 2023), kaj tiele ĝi estas la malplej loĝata provinca ĉefurbo de Kastilio-Leono kaj la dua de la tuta Hispanio, post nur Teruelo; tamen ĝi enhavas 43,7% de la provinca loĝantaro, kio indikas ke ankaŭ la provinco samnoma estas klare la malplej loĝata en la lando. Ĝi estas pitoreska urbo riĉa je monumentoj kaj parte pro ĝia mezepoka historio. La ekonomio de la provinco Soria baziĝas sur agrikulturo kaj turismo pro ĝia kultura heredaĵo. Soria estis menciita de la UNESKO kiel bona ekzemplo al inkluzivigo de la mediteranea dieto en sia reprezenta listo pri la nemateria kultura heredaĵo de la homaro[1]. Tri naturlokoj apartenas al la Reto Natura 2000 pro ilia riĉa biodiverseco.

Sorio
hispane Soria
urbo
Sorio, Plaza Mayor kaj fontano de la leonoj
Flago
Oficiala nomo: Soria
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco Provinco de Sorio
Historia regiono Numanco
Montaro Ibera montaro
Memorindaĵoj Monaĥejo de Sankta Johano, Kunkatedralo de Sorio, Ermitejo de Sankta Saturio
Muzeo Muzeo Numantino de Soria
Rivero Doŭro
Situo Sorio
 - alteco 1 065 m s. m.
 - koordinatoj 41° 46′ 00″ N 02° 28′ 00″ U / 41.76667 °N, 2.46667 °U / 41.76667; -2.46667 (mapo)
Areo 272,00 km² (27 200 ha)
Loĝantaro 39 528 (2005)
Denseco 145,32 loĝ./km²
Fondo 4-a jarcento a.K.
 - reloĝigo 1110
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 42001- 42005
ISO 3166-2:ES ES-SO
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Provinco de Sorio
Situo enkadre de Provinco de Sorio
Situo enkadre de Provinco de Sorio
Vikimedia Komunejo: Soria
Retpaĝo: www.ayto-soria.org
Map

La urbo

redakti
 
Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.

Sorio situas ĉe la rivero Doŭro sur montetoj ĉirkaŭ tiu.

Proksime al la urbo troviĝas la restaĵoj de malnova urbo, Numantia, kiu batalis dum jaroj kaj pereis en la konkero fare de la romianoj. Ekzistas samnoma muzeo pri tiu rezisto kaj pri prahistorio de la provinco, kiu estis inaŭgurita de la reĝo Alfonso la 13-a. La futbalklubo de la urbo nomiĝas Numancia je memoro de Numanco.

En la urbo, loĝis kaj laboris la poeto Antonio Machado kiel prifranclingva instruisto dum kelke da tempo, kiu estis tre influita de la tiea pejzaĝo. Nuntempe, la gimnazio, kie laboris Machado, havas lian nomon. Pro sia rilato kun Machado, Sorio ĝemelurbiĝis kun la franca urbo Collioure, kie estas enterigita la poeto.

Historio

redakti

La origino de la urbo estas en la reloĝigo, kiun faris la reĝo Alfonso la 1-a de Aragono, "la militisto", ĉirkaŭ la jaro 1110, konkerinte ĉi tiujn terojn al la islamanoj. Tamen, post la rekonkero, la urbo daŭris en milito inter la reĝlandoj kristanaj pro sia strategia situo. Post malmulte da tempo, la reĝo Alfonso la 8-a, "la Imperiestro", igis Sorion parto de la Kastilia reĝlando.

Sorio helpis Alfonson la 8-a en milito kontraŭ la Reĝlando de Leono, kaj la reĝo dankis ĝin donante privilegiojn por la urbo.

Je la komenco de la 13-a jarcento, la komerco en la urbo estis en la manoj de judoj, kaj la urbo ĝuis periodon de ekonomia prospero. Tiu aspekto, kaj la ĉelima situo de la urbo, pligrandigis la gravecon de Sorio. Tiam, la urbo ankaŭ eniris "La Meston" (hispane La Mesta, nacia konsilistaro de ŝafistoj) ek ĝia komenco.

Moderna epoko

redakti

En 1492, la dekreto de forpelo de la judoj alportis la ekonomian kaj socian dekadencon de Sorio. Dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj oni interrompis la historian progreson de Sorio ĉar post la kuniĝo de la reĝlandoj Aragono, Nafaro kaj Kastilio la urbo ĉesis esti strategia enklavo. La malpliigo de la riĉeco devena de la brutobredado kaj manko de alternativa fruktodona agrikulturo malaltiĝis la nivelon de la urbo kaj ekonomie kaj demografie. Aliflanke, la lokaj estroj de fino de la 16-a jarcento ne apogis la supozitan planon de la episkopo Acosta translokigi la sidejon de la diocezo de Osma al Sorio, kio estus estinta parta mildigo de la malfacila situacio de la urbo.

Dum la komunuma movado, Sorio aliĝis dekomence al la ribelo kontraŭ la imperiestro Karlo la 5-a. La urbo sendis kvar delegitojn al Tordesillas, inter kiuj Carlos de Arellano la 2-a, kiu poste estos marŝalo de Kastilio.[2]​ Post la militfino, Sorio estis parto de la urboj donacitaj al Isabel de Portugalio, edzino de Karlo la 5-a, kiu aprobis la municipajn regularojn en 1538, unu de la unuaj en Hispanio. Dum la 16-a jarcento, en la urbo Sorio estis kalkulitaj ĉirkaŭ 1 000-1 400 najbaroj (ĉirkaŭ 4 000-6 500 loĝantoj),[3] plej verŝajne tio pliiĝis ĝis 1580 kaj poste malpliiĝis pros epidemioj de pesto fine de la jarcento, ĉefe en 1599.

 
Sorio kaj ĉirkaŭaĵoj laŭ mapo de Tomás López (1783).

En 1602, de 36 dekomencaj paroĥoj de Sorio restis nur 13.[4] En 1612 estis en la urbo 6 500 loĝantoj, dum en 1710 oni malaltiĝis ĝis 3 300. Dum la 18-a jarcento, paralele al la cetero de la lando, la loĝantaro pliiĝis ĝis 4 055 loĝantoj en 1777. Krome Sorio rekuperis sian strategi-militan gravecon pro la Milito de hispana sukcedo, defendante la tendaron de Filipo la 5-a kaj protektante de la aragonaj klopodoj al la landlimo (1706-1707). En 1750 setliĝis la jezuitoj en la urbo. Por mildigi la sorian dekadencon, en 1777 oni fondis la Sociedad Económica Numantina de Amigos del País.

19-a kaj 20-a jarcentoj

redakti
 
Litografio de la franca atako al Sorio dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.

En 1808, post la franca invado, Sorio aliĝis klare al la kontraŭfranca tendaro per la kreo la 3an de junio de Junta Suprema Gubernativa y Militar, kiu organizis roton Batallón de Voluntarios Numantinos, aktivan en los frontoj de Logroño kaj Sigüenza. La 22an de novembro 1808, francaj trupoj estritaj de la marŝalo Michel Ney alvenis ĉe Sorio kaj restis tie dum tri tagoj, rabante. Dume okazis la batalo de Tudela dum la 20 000 homoj de Ney restis neklarigite en Sorio, kio evitis, ke la generalo Castaños estu kaptita inter du armeoj. La 17an de septembro 1812, la generalo José Joaquín Durán konkeris la urbon Sorio, kaj ordonis la detruon de kastelo kaj muregoj. La Milito de Hispana Sendependiĝo ege damaĝis la urbon, kaj nur en la dua duono de la 19-a jarcento eblis rekupero de loĝantaro kaj riĉo.

En 1836, oni nuligis la institucion de la Mesto, kio ruinigis la brutobredadon, ĉefe enspezofonto de Sorio. Je la falo de la Antikva Reĝimo la loko iĝis konstitucia municipo en la regiono Malnova Kastilio,[5] Post la morto de Fernando la 7-a en septembro 1833, Soria ne aliĝis al la karlisma tendaro. Brigadiro José María Cistue organizis milicon por protekti la urbon. En 1835, oni rekrutis fortojn kiuj frontis karlistojn en la bataloj de Bañón (31a de majo 1836) kaj de Arévalo. La 16-an de julio 1836, estritaj de Basilio García, karlista forto de 1 200 - 1 400 homoj venis kaj iom ĉikanis.[6]

Ekde tiam, liberaluloj kaj moderaj kaj progresistaj kontrolis la urbon, kontraŭa al la karlisma absolutismo. Sekve oni nuligis konservismajn instituciojn kaj en 1841 progresistaj liberaluloj kreis la Porinstruistan Altlernejon, kiu estis nuligiita en 1843 je la falo de Espartero.[7] La fervojo alvenis al Sorio en 1892 (Torralba-Soria).

Dum la balotoj de la Dua Hispana Respubliko la venkanta partio estis tiu de konservismaj respublikanoj. Post la starto de la Hispana Enlanda Milito, Sorio estis kontrolita de la puĉista tendaro ekde la alveno la 21an de julio 1936 de kolumno el navaranoj sendita de Emilio Mola estrita de García-Escámez.[7] Kvankam ne okazis bataloj, la subpremado estis grava, okazante almenaŭ tri cent mortigojn en la provinco, inklude tiujn de gravuloj kiel Juan Antonio Gaya Tovar. Aerodromo en loĝloko Garray estis bazo de la Legio Condor dum ofensivo al nordo.[8]

En 1981 la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis iamajn loĝlokojn Oteruelos, Pedrajas, Toledillo kaj Las Casas. En la aktualo Soria estas malgranda provinca ĉefurbo, aktiva ĉefe pro la industrio rilata al turismo, allogita de monumentoj kaj historio. Aparte la urbo klopodis altiri pere de la literatura prestiĝo kreita per la "Legendoj" de Gustavo Adolfo Bécquer[9] kaj la versoj de Campos de Castilla[10] de Antonio Machado[11] kaj Gerardo Diego.[12]

Vidindaĵoj

redakti
 
Pordego de Sankta Petro.

Plej gravaj monumentoj de la urbo rilatas al la romanika stilo de religiaj konstruaĵoj:

  • Preĝejo de Sankta Johano Rabanera, kun du impresaj bildoj de Krucumita Kristo, absido, kaj romanika pordego devena el la ruinoj de la preĝejo de Sankta Nikolao.
  • Preĝejo de Sankta Dominiko, kun impresa fasado romanika, kun rozo, arkivoltoj kaj Kristo Pantokratoro, rekonstruita en 2018.
  • Kunkatedralo de Sankta Petro, kun enormaj navoj subtenitaj de fortikegaj kolonoj kaj romanika klostro kun multaj interesaj bildoj.
  • Monaĥejo de Sankta Johano de Doŭro, ĉe la rivero, kun impresa romanika klostro (nune subĉiela) de orienta influo, kun apartaj partikularaĵoj kiel interplektitaj arkoj. En la interno estas ankaŭ romanikaj kapiteloj kaj du templetoj de orienta influo.
  • Monaĥejo de Sankta Polo, kiu estis de templanoj, nun privata kaj ne vizitebla.
  • Preĝejo de Sankta Nikolao, ruinigita sentegmenta kaj vizitebla nur de ekstere.
  • Ermitejo de Sankta Saturio, sur impresa rokego ĉe la rivero.

Krome estas aliaj vizitindaĵoj, nereligiaj, kiel la ĉefplaco kun la Fontano de la Leonoj kaj la urbodomo, la parko Alameda Cervantes, la Muzeo "Numantino", ktp.

Bildaro

redakti

Gravaj festoj

redakti
 
Procesio de la "Dimanĉo de Kaldronoj". Oni vidas la procesiantojn kun la tradiciaj "Piñorra" vestoj de Sorio.

Ĉi tiu urbo havas siajn grandajn festojn la lastajn tagojn de Junio, kaj ili estas nomataj "Festoj de sankta Johano". Malgraŭ tiu nomo, la origino de la festoj estis tre antaŭa al la katolikismo. La kernaj ingrediencoj de tiuj festotagoj estas suno, vino kaj taŭroj. La festoj de sankta Johano daŭras kvin tagojn, kaj ĉiam komencas merkredon (nomata "de la parolado") kaj finiĝas lundon (nomata "de la dancoj"). Estas tamen aliaj tagoj, kiujn oni dediĉas al preparado de la gravaj kvin tagoj. Ili signifas multe por la plejmultaj loĝantoj de Sorio.

Sankta Johano ne estas la sankta patrono de Sorio; tiu estas sankta Saturio, kiu havas ankaŭ siajn festotagojn la unuajn tagojn de oktobro.

Muziko

redakti

La hispana pop-roka muzikgrupo Gabinete Caligari komponis en 1987 la kanton Camino Soria (vojo Sorio).

Transporto

redakti
 
Stacidomo en Soria (RENFE - hispanaj fervojoj)

Fervojo

redakti

Soria estis grava fervoja nodo, sed intertempe iuj linioj ne plu funkcias aŭ funkcias kiel verda vojo (hispane: via verde) por ne-motorizata transporto (biciklado, promenado, ktp)

  • Ferrocarril Torralba-Soria (fervojo funkcianta).
  • Ferrocarril Santander-Mediterráneo (ne plu trajnvojo sed transformita al verda vojo.
  • Ferrocarril Soria-Castejón (fervojo ne plu funkcianta).

Flughavenoj

redakti

La plej proksimaj flughavenoj estas Logronjo-Agoncillo, Zaragoza kaj Madrido-Barajas, kun kiuj estas ĝis sep rektaj buskonektoj tage al Soria.

Esperanto

redakti

Sorio estis la sidejo de la 83a Hispana Esperanto-Kongreso en majo 2025.

Vidu ankaŭ

redakti

Bildgalerio

redakti

Referencoj

redakti
  1. (en) «Decision of the Intergovernmental Committee: 5.COM 6.41 - intangible heritage - Culture Sector - UNESCO». ich.unesco.org. Alirite la 28-an de marto 2018.
  2. Diago Hernando, Maximo (2001). Las ciudades castellanas contra Carlos I: Soria durante la revuelta de las comunidades.
  3. Diez Sanz, Enrique (2009). Soria, un universo urbano en la España de los Austrias. p. 22.
  4. Pérez-Rioja, José Antonio (1985). Historia de Soria. Centro de Estudios Sorianos.
  5. Municipio Código INE -42173
  6. Pérez Rioja, José Antonio (1867). Crónica de la provincia de Soria. pp. 45-46. ISBN 9788497610001. Konsultita la 1an de aprilo 2018.
  7. 7,0 7,1 Pérez-Rioja, José Antonio (1985). Historia de Soria. Centro de Estudios Sorianos.
  8. Net2U (27a de februaro de 2007). «Historia moderna y Contemporánea». www.garray.es. Arkivita el la originalo la 18an de aprilo 2018. Konsultita la 17an de aprilo 2018.
  9. Gustavo Adolfo Bécquer: El monte de las ánimas (Leyenda de Soria) [1]
  10. Antonio Machado: Campos de Soria [2]
  11. Krom la romantika amhistorio kun Leonor.
  12. Gerardo Diego. Soria. Galería de estampas y efusiones, Valladolid: Libros para amigos, 1923