Antonio MACHADO Ruiz (naskiĝis en Sevilo, la 26-an de julio 1875; mortis en Collioure, Francio, la 2-an de februaro 1939) estis hispana poeto, malfrua membro de la t.n. Generacio de 1898 kaj unu el ĝiaj plej reprezentaj. Lian komencan verkaron oni ofte enskribas en la literatura movado nomata Modernismo.

Antonio Machado
Persona informo
Antonio Machado Ruiz
Naskonomo Antonio Cipriano José María Machado Ruiz
Naskiĝo 26-an de julio 1875 (1875-07-26)
en Sevilo
Morto 22-an de februaro 1939 (1939-02-22) (63-jaraĝa)
en Collioure
Tombo Collioure Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Hispanoj vd
Lingvoj hispanafranca vd
Loĝloko MadridoParizoSorioBaezaSegovioSevilo • Rocafort • BarcelonoCollioure vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Antonio Machado
Familio
Patro Antonio Machado Álvarez Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ana Ruiz Hernández (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Manuel Machado, Francisco Machado (en) Traduki, Cipriana Machado (en) Traduki kaj José Machado Ruiz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Leonor Izquierdo (1909–1912) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
instruisto
dramaturgo
verkisto
intelektulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Soledades. Galerías. Otros poemas ❦
Campos de Castilla ❦
Juan de Mairena vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Kvankam andaluzo, li loĝis grandan parton de sia vivo en Madrido, kaj ankaŭ estas tre influita de la pejzaĝo de Kastilio, kaj precipe de Sorio, kie li dumtempe laboris, edziĝis kaj vidviĝis.

Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la t.n. Generacio de 1898, kun Miguel de Unamuno, Pío Baroja kaj Ramón del Valle-Inclán. Lia frato Manuel estis ankaŭ poeto, sed el posta generacio, konata kiel modernismo.

Dum la Hispana Enlanda Milito li apogis la registaran flankon. Ĉe la fino li devis ekziliĝi kun sia panjo, kaj forpasis ĝuste post la pasado de la landlimo, en la franca Collioure.

Verkoj

redakti

Lia verkaro komenciĝas per Soledades (Solecoj, 1903), lirika poemaro.

Lia plej konata verko estas Campos de Castilla (Kamparoj de Kastilio, 1912), tre influita de la fortaj trajtoj de la kastilia geografio.

Aliaj poemaroj:

  • Nuevas canciones (1924)
  • Poesías completas ( 1928)

En 1936, li publikigis verkojn, eseojn kaj prozaĵojn, sub la plumnomo Juan de Mairena.

Li ankaŭ verkis teatraĵojn, kunlabore kun sia frato Manuel:

  • Desdichas de la fortuna o Julianillo Valcárcel (1926)
  • Juan de Mañara (1927)
  • Las adelfas (1928)
  • La Lola se va a los puertos (1929)
  • La prima Fernanda (1931)
  • La duquesa de Benamejí (1932).

En Esperanto aperis

redakti

En tiu ĉi lasta libro, Antonio Machado estas prezentata kiel

eble la plej admirata lirikisto hispana de nia epoko; rangas jam kiel klasika. Liaj simplaj, nudaj versoj, penetritaj de milda melankolio estas majstraj ellaboraĵoj artaj rafinitaj ĝis plena natureco

Recenzoj

redakti

Pri La lando de Alvargonzález

 
 Mi ne havis okazon legi en la hispana tiun verkon de Antonio Machado (legu

Maĉado) kaj mi opinias ke leginte la tradukon de Fernando de Diego, ne estas necese ke mi legu ĝin, ne tial, ĉar la tradukinto estas plena garantio de ĝusteco, sed ĉar la tuta teksto fluas tiel nature, ke mi senhalte atingis la finon neniam bezoninte, kiel en aliaj verkoj, malplekti versojn pro la netuja komprenebleco estigita de iaj sinonimoj kaj m alkutim a vortordo. Male, "La lando de Alvargonzález" estas romanco, kies versoj sinsekvaj esprimas la sinsekvajn erojn de la rakonto, nature kaj klare kiel en bona prozo. Legante ĝin, ŝajnas al m i ke mi reaŭskultadas tiun rapsodon, kiu en mia knabeco patose prirakontis krimon helpante sin per tiu kvadrata tolo, plena je bildoj, kiujn li per longa vergo indikadis laŭ la fazoj de la krimrakonto! (Vidu la prezenton, p. 12) La ĉefa trajto de la verko estas la asonancaj rimoj, kutimaj en la hispanaj romancoj, maloftaj en Esperanto. Fernando de Diego, per poezia, inteligenta vortelekto elpruvis, ke tiu rimformo meritas internacian aplikadon. En la Glosoj mankas la nomo Juan (Ĥŭan) : Johano, Aŭstera kaj Bravuro. Ne ŝajnas necesaj la vortoj romantismo, romantisma, p. 9 kaj li, ĉar laŭ PIV romantiko ja estas romanticismo. En p. 18 kuŝis sin sur tero. Ne tiel! Ĉar k u ŝ i estas netransitiva; kaj en la antaŭparolo de S-ro H. Vatré p. 7, mi trovis novigon: iam “endos” traduki, kiu laŭ la teksto volas signifi "oni devos” aŭ "estos necese”. Mi ne scias pravigi ĝin, kaj tial ĝi aperas al mi kiel simpligo malsimpliga. Aliflanke montriĝis unu plian fojon, ke la limo inter A kaj E estas ne klare difinita; p. 6, antaŭparolo: li publikigis versojn originale aŭ tradukite. La demando estus, ne kiel li publikigis versojn, sed kiajn versojn li publikigis; do, originalajn aŭ tradukitajn . Simile, sed inverse, p. 11: mortis sola kaj forlasita . En soleco? Do sole . Estante forlasita? Do forlasite . Simile en p. 31 kaj 36: tutkovritA , armitA anstataŭ tutkovrite, armite ĉar la gerundioj aktiva kaj pasiva gramatike estas samkarakteraj.

La majstreco de Antonio Machado kaj la kompetenteco de Fernando de Diego plene koincidas kun pozitiva rezulto en la verko "La Lando de Alvargonzález" por ke vi, legantoj, nepre akiru tiun juvelon de la hispana kaj Esperanta literaturoj, por vi eldonitan de nia Federacio, klare presitan, kaj ilustritan. 
— Salvador GUMA. Boletín n178 (mar 1970)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Eld. Hispana Esperanto-Federacio. Zaragoza.