4-a jarcento a.K.

jarcento antaŭ nia erao

La 4-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 400 kaj finiĝis la 31-an de decembro 301 antaŭ nia erao.

Platono

Eventoj kaj evoluoj redakti

Okcidenta Mediteraneo redakti

  • -396: La armeo de Romio sukcesis detrui la etruskan ĉefurbon Vejo.
  • -396: La keltoj sub gvido de Brennus konkeris Romon.
  • -367: La ne-nobeloj ("pleboj") gajnis politikan influon en Romio kaj de tiu jaro nomumis unu el la du respublikaj konsuloj.

Orienta Mediteraneo kaj okcidenta Azio redakti

  • -387: Finiĝis la Milito de Korinto.
  • -387: Platono fondis sian akademion, filozofian lernejon, en Ateno.
  • -371: La greka urbo Teboj venkis la urbon Sparto kaj iĝis la gvida urboŝtato en antikva Grekio.
  • -360: Nektanebos la 2-a ekregis kiel lasta egipti-devena faraono de antikva Egiptio.
  • -359: Filipo la 2-a iĝis reĝo de Makedonio.
  • -356: Herostratos bruligis la Templon de Artemiso en Efezo.
  • -338: La makedona armeo venkis aliancon de la urboj Ateno kaj Teboj.
  • -337: Ekestis la "Korintia Ligo": Ĉiuj grekaj urboj krom Sparto rekonis la makedonan reĝon Filipo la 2-a kiel hegemonia reganto de Grekio.
  • -336: Aleksandro la Granda post la murdiĝo de Filipo iĝis reĝo de Makedonio.
  • -335: Aristotelo en Ateno fondis sian lernejon, la "Lykeion" - la liceoj de multaj postaj jarcentoj transprenis tiun nomon. Samjare Darius la 3-a iĝis grandreĝo de Persio, kaj Aleksandro la Granda konkeris Trakion.
  • -334: Aleksandro la Granda komencis la militan atakon kontraŭ la Persa Imperio kun 5.000 rajdantaj kaj 30.000 piediraj soldatoj. Lia armeo venkis ĉe Granikos.
  • -333: La makedona armeo venkis la persan sub ties grandreĝo Darius la 3-a en la batalo de Isos.
  • -331: Aleksandro la Granda en Egiptio fondis la urbon Aleksandrio kaj en Memfiso kroniĝis la nova faraono de antikva Egiptio.
  • -323: En Babilono Aleksandro mortis sen heredantoj, kaj en lia imperio ekestis interna milito pri la plua gvidado de la regno.
  • -301: Post la batalo de Ipsos la divido de la aleksandra imperio estis definitiva.

Azio redakti