Korinto

urbo en Grekio

Korinto (greke Κόρινθος, do Kórinthos) estas urbo en Grekio, kiu dum la jaro 2001 havis 36.555 loĝantojn. Ĝi havas plurmiljaran historion kaj estis grava urba centro dum ĉiuj epokoj en la historio de la antikva Grekio.

Korinto
greke: Κόρινθος
urbo
Restaĵoj de templo de Apolono en Korinto
Oficiala nomo: Κόρινθος
Lando Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Administra regiono Peloponezo
Prefekturo Korintio
Historiaj regionoj Antikva Grekio, Helena civilizo
Parto de Peloponezo duoninsulo
Kanalo Korinta kanalo
Golfo Golfo de Korinto
Situo Korinto
 - alteco 10 m s. m.
 - koordinatoj 37° 56′ 00″ N 22° 56′ 00″ O / 37.93333 °N, 22.93333 °O / 37.93333; 22.93333 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 102,2 km² (10 220 ha)
Loĝantaro 59 556 (2011)
Denseco 582,74 loĝ./km²
Istmo Istmo de Korinto
Urbestro Alexandros Pneumatikos
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 201 00
Telefona antaŭkodo (+30) 27410
Aŭtokodoj XA
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Vikimedia Komunejo: Corinth
Retpaĝo: www.korinthos.gr
Map
Korinta kanalo
Puto de Peirene en la antikva urbo Korinto
Vido al Akrokorinto

La urbo troviĝas ĉe la Istmo de Korinto, mallarĝa strio da grundo, kiu ligas la preskaŭinsulon Peloponezo kun la kontitenta parto de Grekio. Okcidente de tiu istmo troviĝas la Golfo de Korinto. La urbo estas la dua plej granda urbo de la Peloponezo kaj la administra centro de la provinco Korintio (Κορινθία, do Korinthía). Ĝi ĉiuflanke krom ĉe la golfa marbordo ĉirkaŭiĝas de montoj.

Korinto situas proksimume 78 kilometrojn okcidente de Ateno. Ŝipoj dum la antikva epoko pasis la rokan istmon per tio, ke oni trenis ilin sur sledoj de unu marbordo al la alia. Ekde la 19-a jarcento ekzistas kanalo, kiu tranĉas la istmon, kaj la ŝipa paso tute facilas.

Historio redakti