Sledo aŭ prefere glitveturilo[1], estas veturilo kun la pli grandaj estas tirataj per bestoj (ĉevalo, rangifero) kaj servas por liverado, la etaj por simpla amuzado, glitado sur neĝo.

Hundosleda jungitaro
Ornamita kornsledo dum konkurso en Malnov-Sankt-Johano en februaro 2008

Hundosledo redakti

En arktaj landoj kaj ankaŭ en la Alpoj kaj Ĵuraso oni utiligas ankaŭ sledohundojn por tiri sledoj. Dum en Svislando hundosledado ĉefe estas sporto, por la eskimoj dum jarcentoj hundosledoj estis grava transportilo.

Kornsledo redakti

Kornsledoj estas grandaj lignaj sledoj kun kornforme kurbigitaj glitiloj, por eviti, ke la sledo sinkas en la neĝon. En Malnov-Sankt-Johano en Svislando ĉiu-jare okazas granda konkurso kaj parado kun karnevale ornamitaj kornsledoj.

Legendoj pri sala sledumo de Maria Tereza redakti

Onidire, kiam Maria Tereza vizitis la hungaran urbon Gödöllő, ŝi glitveturis de Budapeŝto al la urbo sur salo (tio okazis onidire la 11-an de aŭgusto de 1751), sed oni ne povis pruvi la legendon. Simila fabelo disvastiĝis pri grafino du Barry, fifama amatino de Ludoviko de la 15-a.

Alia legendo trafas la Patro Kristnaskon, kiu sledumas kaj disportas la donacojn per sledo tirata de boacoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referenco redakti

  1. Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto, p. 10, Akademio de Esperanto, Sekcio pri faka lingvo, la 15-an de aprilo 2011