Malnov-Sankt-Johano

Malnov-Sankt-Johano (alemane kaj germane Alt Sankt-Johann) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1427 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Malnov-Sankt-Johano, Unterwasser kaj Starkenbach. Kun efiko de la 1-a de januaro ĝis estis kunigita kun la malnova komumumo Wildhaus al la nova komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.

Malnov-Sankt-Johano
(germane: Alt St. Johann)
Blazono de Malnov-Sankt-Johano
Malnov-Sankt-Johano
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Komunumo(j) {{{komunumo}}}
Koordinatoj  47° 11′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.18333 °N, 9.28333 °O / 47.18333; 9.28333 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.18333 °N, 9.28333 °O / 47.18333; 9.28333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1427
Areo 53,10 km²
Alteco 895 m super marnivelo
Poŝtkodo 9656
Mapo de Malnov-Sankt-Johano
vdr

Geografio redakti

Malnov-Sankt-Johano situas en la Supera Togenburgo inter Wattwil kaj Wildhaus. Meze tra la vilaĝo fluas la rivero Turo. La plej alta punkto de la vilaĝo estas la pinto de la monto Chäserrugg. Al Malnov-Sankt-Johano apartenas ankaŭ la vilaĝoj Unterwasser kaj Starchenbach.

Historio redakti

El la jaro 1152 datiĝas la unua dokumenta mencio de Johannis Baptiste, la benediktana monaĥejo, kiu donis ankaŭ la nomon al la vilaĝo. Post bruliĝoj kaj strangaj mortoj de monaĥoj la monaĥejo estis transigita pli malsupren en la Turvalon al Sidwald apud Nesslaŭ (hodiaŭ Nov-Sankt-Johano). Partoj de la Monaĥejo Nov-Sankt-Johano ankoraŭ ekzistas, sed hodiaŭ servas al aliaj celoj.

Ĝis la jaro 1833 la komunumo Stein SG apartenis al Malnov-Sankt-Johano.

Per la konstruo de la unua togenburga montartrafikilo, la Iltios-Funikularo, en la jaro 1934 komenciĝis la erao de la montara turismo en Malnov-Sankt-Johano. El la iama malriĉa montaragrikultura vilaĝo fariĝis ŝatata turisma celo, kiu allogas ĉefe homojn el Zuriko kaj Sudgermanio.

Kun efiko de la 1-a de januaro la ĝis tiamaj komunumoj Malnov-Sankt-Johano kaj Wildhaus estis kunigitaj al la nova komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.

Trafiko redakti

Malnov-Sankt-Johann situas ĉe la poŝtaŭtobuslinio de Nesslaŭ al Wildhaus kaj Buchs SG, kiu veturas en hora kadenco. La buso cirkulas sur la pasejvojo, kiu konektas la Togenburgon kun la Rejnvalo.

Turismo redakti

Malnov-Sankt-Johano estas ŝatata turisma loko. En vintro ĝi troviĝas meze en la skiregiono de la Supera Togenburgo. Seĝotelfero al la alpopaŝtejo Selamatt kaj funikularo de la municipo Unterwasser al Iltios kaj Chäserrugg-Aertelefero de Iltios al la monto Chäserrugg kaj pluraj skiliftoj disponigas riĉan infrastrukturon por vintra sporto kaj someraj migrantoj. La vilaĝo havas diversajn hotelojn, sed ankaŭ eblas lui feridomoj je bonaj prezoj. La regiono estas cetere aparte ŝatata inter neĝtabulistoj.

 
Vikinga sledo dum la kornsledkonkurso 2008

Kornsledkonkurso redakti

Jam de la 25-a de februaro 1989 ĉiujare en februaro okazas ĉe la vala stacio de la seĝotelfero al Selamatt la tradicia kornsledkonkurso de Malnov-Sankt-Johano. Temas pri granda popolfesto kun kornsledo-konkursoj en diversaj kategorioj. La kulmino estas parado de proksimume cento da karnavale ornamitaj kornsledoj ofte kun motivoj rilate al aktualaj eventoj el socio kaj politiko.

Esperanto-Movado redakti

En Malnov-Sankt-Johano Esperanto-Societo Zuriko regule organizas familiajn renkontiĝojn kaj aliajn eventojn.

Eksteraj ligiloj redakti