Wildhaus estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1213 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis kunigita kun la antaŭa komunumo Wildhaus al la nova komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.

Wildhaus
Blazono de Wildhaus
Blazono de Wildhaus
Wildhaus
vilaĝo • former municipality of Switzerland • statistika regiono
Kantono Sankt-Galo
Komunumo(j) Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano
Koordinatoj  47° 12′ 0″ N 9° 21′ 0″ O / 47.20000 °N, 9.35000 °O / 47.20000; 9.35000 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 0″ N 9° 21′ 0″ O / 47.20000 °N, 9.35000 °O / 47.20000; 9.35000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1213
Areo 34,43 km²
Alteco 1095 m super marnivelo
Poŝtkodo 9658
Mapo de Wildhaus
vdr

Geografio redakti

Wildhaus estas la plej alte super la marnivelo situanta komunumo de la Togenburgo. Ĝi troviĝas ĉe unu el la fontoj de la rivero Turo sur la samnoma montpasejo, kiu estas la akvodislimo inter la Rejno kaj la Turo. La plej alta punkto de Wildhaus estas la pinto de la monto Säntis.

Trafiko redakti

Wildhaus troviĝas ĉe la poŝtaŭtobuslinio, kiu ligas Nesslaŭ kaj Buchs SG cirkulante sur la paseja vojoj inter la du lokoj.

Turismo redakti

 
Pasejkulmino kaj vilaĝocentro de Wildhaus

Wildhaus estas somer- kaj vintrosportloko. Du seĝtelferoj kondukas al Gamsalp kaj la monto Gamserrugg. Wildhaus apartenas kun Unterwasser kaj Malnov-Sankt-Johano al la skiregiono Supera Togenburgo, kiu krom diversaj seĝ- kaj aertelferoj ankaŭ disponas pri pluraj skiliftoj.

La neĝfunikularo redakti

Inter 1937 kaj 1949 en Wildhaus ekzistis aparta transportilo por la vintra turismo, nome neĝfunikularo. La neĝfunikularo konsistis el du grandaj sledoj, kiuj kiel ordinara funikularo funkciis kiel ŝnurlifto per ŝnuro, kiu tra pulio ĉe la monta stacio ligis la du sledojn. Sed anstataŭ sur reloj, la du sledoj glitis sur la neĝo.

Historio redakti

En la jaro 1200 la Sinjoroj de Sax konstruis la Wildenburg (en Esperanto sovaĝa kastelo), kiu donis al la komunumo ankaŭ la nomon. En la jaroj 1313 kaj 1320 grandaj partoj de la Wildenburg estis venditaj al la Grafoj de Togenburgo. Post la morto de Frederiko la 7-a de Togenburgo en la jaro 1437 Hiltbrand de Raron heredis la regadon pri la tuta Togenburgo. Ek de la jaro 1439 Wildhaus formis propran komunumon kun privilegioj kiaj la rajto mem elekti komunumestron kaj havi propran tribunalon. En la jaro 1468 la sinjoroj de Raron vendis la Togenburgon al la Princa abatejo Sankt-Galo.

Kun efiko de la 1-a de januaro la ĝis tiamaj komunumoj Malnov-Sankt-Johano kaj Wildhaus estis kunigitaj al la nova komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.

Famaj personecoj redakti

 
Naskiĝdomo de Zvinglo

Wildhaus estas la naskiĝloko de la zurika reformaciisto Huldrych Zwingli (en Esperanto: Zvinglo). La patro de Zvinglo estis montarkamparano kaj krom tio oficis kiel komunumestro. Zvinglo ĉiam restis fiera pri sia kampara deveno kaj restis ĝis sia morto ligita al la valo de Togenburgo. La naskiĝdomo de Zvinglo, la Zvinglo-Domo hodiaŭ viziteblas kaj enhavas muzeon. Krome la reformita eklezio de Zuriko posedas memore al la reformatoro en Wildhaus renkontiĝcentron, kiun povas lui ankaŭ aliaj organizaĵoj, kaj kiu taŭgas por kongresoj kaj konferencoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti