Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano

komunumo de Svislando

Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano (germane Wildhaus-Alt St. Johann) estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2671 loĝantojn je la 1-a de januaro 2010.[1]

Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano
Blazono de Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano
Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 11′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.18333 °N, 9.28333 °O / 47.18333; 9.28333 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.18333 °N, 9.28333 °O / 47.18333; 9.28333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2671
Areo 87,53 km²
Alteco 895 m super marnivelo
Poŝtkodo 9656 Malnov-Sankt-Johano
9657 Unterwasser
9658 Wildhaus
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano
vdr

Geografio redakti

La komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano situas en la Supra Togenburgo, kiel nomiĝas la valo de la rivero Turo, kies fontoj situas sur la komunuma teritorio. La sudan limon de la komunumo formas la montoĉeno de la Churfirsten, la nordan la Alpstein-Masivo kun Säntis. Okcidente la komunuma teritorio etendiĝas ĝis la kulmino de la montpasejo Wildhaus. Al la komunumo apartenas la tri vilaĝoj Wildhaus, Malnov-Sankt-Johano, Starchenbach kaj Unterwasser.

La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 2502 m s.m. sur la kulmino de Säntis, la plej malalta punkto ĉe la bordo de la rivero Turo sur alteco de 860 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano limas en nordokicdento al Nesslau-Krummenau, en nordo al Hundwil (AR), en sudoriento al Schwende (AI), en okcidento al Rüte (AI), en sudoriento al Sennwald, sudsudoriento al Grabs, en sudo al Valenurbo, en sudsudokcidento al Quarten, en sudokcidento al Amden, kaj en okcidento al Stein.

Trafiko redakti

Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano situas ĉe la pasejvojo de Wattwil tra Wildhaus-Pasejo al Buchs.

Historio redakti

La komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano estis fondita la 1-an de januaro 2010 per kunfandiĝo de la ĝis tiamaj aŭtonomaj komunumoj Wildhaus kaj Malnov-Sankt-Johano.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝablono:Togenburgo (elektodistrikto)