Kantono Apencelo Ekstera
La kantono Apencelo Ekstera estas membroŝtato de la Svisa Konfederacio. Ĝi situas en la nordoriento de Svislando.
Kantono Apencelo Ekstera | |
---|---|
kantono de Svislando | |
Ĉefloko | registare Herisau, juĝeje kaj police Trogen AR |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1513 |
Oficialaj lingvoj | germana |
Oficiala mallongigo | AR |
Nombro de loĝantoj | 52800 |
Areo | 243 km² |
Loĝantardenseco | 217 loĝantoj/km² |
Geografia situo | CH1903: 741524 / 249197 (mapo)47.37849.3128Koordinatoj: 47° 23′ N, 9° 19′ O; CH1903: 741524 / 249197 (mapo) |
En la oficialaj lingvoj de Svislando ĝi havas la sekvajn nomojn:
- germane Appenzell Ausserrhoden
- france Appenzell Rhodes-Extérieures
- itala Appenzello Esterno
- romanĉe Appenzell Dador.
La regiono estas germanlingva.
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 55 234 loĝantoj sur areo de 242,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 227 loĝantoj/km².
La nomo Appenzell (latine abbatis cella) signifas "posedaĵo abata". Tio aludas al la abatejo St. Gallen, kiu dum la mezepoko havis grandan influon sur la regionon. Dum 1411 la kantono Apencelo kontrakte ligiĝis al la Svisa Konfederacio kaj dum 1513 iĝis plenmembro. La konfliktoj inter katolikoj kaj protestantoj post la Reformacio gvidis al dispartiĝo de la kantono dum 1597: la katolika parto eknomiĝis Apencelo Interna, kaj la protestanta parto Apencelo Ekstera. Ĝis 1997 Apencelo Ekstera estis administrita per la landkomunumo, kiu kunvenis alterne en Herisau, Hundwil kaj Trogen AR.
La plej alta punkto de la kantono troviĝas sur la monto Säntis je 2502 metroj super la marnivelo je la trilimpunkto kun la kantonoj Sankt-Galo kaj Apencelo Interna.
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Canton of Appenzell Ausserrhoden – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)