Kantono Apencelo Interna

(Alidirektita el Apencelo Interna)

La Kantono Apencelo Interna estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de la Svisa Konfederacio. Ĉefloko de la kantono estas la vilaĝo Apencelo, kies teritorio tamen dividiĝas inter la distriktkomunumoj Apencelo, Rüte kaj Schwende. La kantona nomo en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Appenzell Innerrhoden; france Appenzell Rhodes-Intérieures; itale Appenzello Interno kaj romanĉe: Appenzell Dadens.

Kantono Apencelo Interna

emblemo

Blazono de Apencelo Interna
Ĉefstrateto en Apencelo
kantono de Svislando
Ĉefloko Apencelo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1513
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  AI
Nombro de loĝantoj 15549  (2008-12-31)
Areo 173 km²
Loĝantardenseco 90 loĝantoj/km²
Geografia situo CH1903: 748326 / 240644 (mapo)47.39.4Koordinatoj: 47° 18′ N, 9° 24′ O; CH1903: 748326 / 240644 (mapo) f1

Map

Situo de Kantono Apencelo en Svislando
Mapo de la kantono
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 16 145 loĝantoj sur areo de 172,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 94 loĝantoj/km².

Geografio

redakti

La Kantono Apencelo Interna situas en nordoriento de Svislando en la Apencela Montaro. Ĝi estas la svisa kantono kun malplej da loĝantoj (iom pli ol 15 000) kaj la dua plej malgranda laŭ areo (la plej malgranda estas Bazelo Urba). Ĝi havas limon kun la Kantono Apencelo Ekstera kaj kun la Kantono Sankt-Galo. Ambaŭ Apenceloj do fakte estas enklavo en la Kantono Sankt-Galo. Pro tio apencelanoj kelkfoje ankaŭ ŝerce diras, ke Apencelo estas la orpeco, kiu falis sur sterkejon. La plej alta monto en Apencelo estas kun alteco de 2502 metroj super la marnivelo Säntis, sur kies pinto renkontiĝas al tri kantonoj Apenceloj Interna kaj Ekstera kaj Sankt-Galo.

Hoher Kasten situas sur la limo inter la kantonoj Kantono Apencelo Interna kaj Kantono Sankt-Galo.

Lingvoj

redakti

La oficiala lingvo estas la germana. Ĉefe parolata estas la apencela dialekto de la alemana lingvo. Lau la popolnombrado de la jaro 2000 92,9 % de la loĝantaro estis denaske germanlingva, dum 2,5% denaske parolis serbo-kroate kaj 1% albane.[1]

Historio

redakti

La Kantono Apencelo membriĝis en la Svisa Konfederacio dum la jaro 1513, kaj post la reformacio (1523 ĝis 1597) dum la jaro 1597 pace divigiĝis al du duon-kantonoj, Apencelo Ekstera kaj Interna, kiuj ambaŭ restis plenaj membroj de la Konfederacio.

Apencelo Ekstero devis surbaze de verdikto de la Federacia Tribunalo de la 25-a de marto 1990 je la 27-a de novembro 1990 kontraŭ la volo de la vira civitanaro enkonduki la voĉdonrajton por la virinoj je kantona nivelo. Apencelo Ekstera estis tiel la lasta kantono, kiu enkondukis la voĉdonrajton pro la virinoj kaj la ununura, kiu tion faris kontraŭ la volo de la propra vira civitanaro. Daŭris tamen ankoraŭ ĝis la Landkomunumo 2010, kiam kun Daniela Fässler al unua virino fariĝis membro de la apencel-ekstera registaro.

Politiko

redakti

La kantono Apencelo Interna estas unu el la lastaj du kantonoj en Svislando, kiu estas regita far la landkomunumo (germane: Landsgemeinde). Tio estas asembleo de ĉiuj voĉdonrajtaj loĝantoj de la kantono. En ĉi-tiu asembleo povas estis decidita pri ĉiuj leĝo-proponoj per publika voĉdono kaj dum ĝi estas elektita la registaro de la kantono.

Administra subdivido

redakti

En Kantono Apencelo Interna la politikaj komunumoj nomiĝas distriktoj. La kantono estas dividita en ses distriktojn respektive komunumojn. Vidu sub Distriktoj de Kantono Apencelo Interna.

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti


 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)