Malfermi la ĉefan menuon

Kantono Apencelo Ekstera

(Alidirektita el Apencelo Ekstera)

Koordinatoj: 47°23′N 9°21′U  /  47.383°N, 9.35°U / 47.383; -9.35 (Kantono Apencelo Ekstera)

Kantono Apencelo Ekstera
Blazono de Kantono Apencelo Ekstera
Fervojponto en Herisau
Ĉefloko registare Herisau,
juĝeje kaj police Trogen AR
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1513
Oficialaj lingvoj  germana
Oficiala mallongigo  AR
Nombro de enloĝantoj 52800
Areo 243 km²
Loĝantardenseco 217 loĝantoj/km²
Situo
Mapo
Information icon.svg
vdr

La kantono Apencelo Ekstera estas membroŝtato de la Svisa Konfederacio. Ĝi situas en la nordoriento de Svislando.

En la oficialaj lingvoj de Svislando ĝi havas la sekvajn nomojn:

La regiono estas germanlingva.

La nomo Appenzell (latine abbatis cella) signifas "posedaĵo abata". Tio aludas al la abatejo St. Gallen, kiu dum la mezepoko havis grandan influon sur la regionon. Dum 1411 la kantono Apencelo kontrakte ligiĝis al la Svisa Konfederacio kaj dum 1513 iĝis plenmembro. La konfliktoj inter katolikoj kaj protestantoj post la Reformacio gvidis al dispartiĝo de la kantono dum 1597: la katolika parto eknomiĝis Apencelo Interna, kaj la protestanta parto Apencelo Ekstera. Ĝis 1997 Apencelo Ekstera estis administrita per la landkomunumo, kiu kunvenis alterne en Herisau, Hundwil kaj Trogen AR.

La plej alta punkto de la kantono troviĝas sur la monto Säntis je 2502 metroj super la marnivelo je la trilimpunkto kun la kantonoj Sankt-Galo kaj Apencelo Interna.

Eksteraj ligilojRedakti