Kantono Bazelo Kampara
La Kantono Bazelo Kampara estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefurbo estas la komunumo Liestal. Fine de 2008, en la kantono vivis 273 147 loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas Liestal, kiu tamen laŭ grandeco estas nur la sesa komunumo de la kantono.
Kantono Bazelo Kampara | |
---|---|
Kantonoj de Svislando | |
Ĉefloko | Liestal |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1833 |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo |
Oficiala mallongigo | BL |
Nombro de loĝantoj | 273147 (2008-12-31) |
Areo | km² |
Loĝantardenseco | loĝantoj/km² |
Koordinatoj | 47° 29′ N 7° 44′ O / 47.483 °N, 7.733 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ N 7° 44′ O / 47.483 °N, 7.733 °O (mapo) |
Nacilingvaj nomoj redakti
Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Basel-Landschaft, france Bâle-Campagne, itale Basilea Campagna kaj romanĉe Basilea-Champagna.
Geografio redakti
Kantono Bazelo Kampara situas sude de la urbo kaj Kantono Bazelo Urba al kiel aglomeraĵo ĝia norda parto kun tre urba karaktero apartenas. La suda kaj orienta parto de la kantono havas kontraste kamparan aspekton kaj situas en la Ĵurasa Montaro. La nordorientan limon formas la rivero Rejno, kiu ankaŭ estas la landlimo kun Germanio. En nordokcidento la kantono limas al Francio. Tiel Kantono Bazelo Kamparo, komplete disigas Kantonon Bazelon Urban de la cetera Svislando.
Riveroj kaj lagoj redakti
Dum Kantono Bazelo Kampara estas kantono, kiu ne disponas pri gravaj lagoj, ĝian kamparon karakterizas malaltaj montoj kaj riveroj. Plej grava estas la rivero Rejno, kiu kvazaŭ estas la vivvejno de ambaŭ bazelaj kantonoj. Ĝi senakvigas la tutan kantonon, do la tuta kantona teritorio apartenas al la rejna akvokolekta regiono. La ĉefaj alfluantoj de Rejno en Bazelo Kampara estas Birs, Birsig kaj Ergolz kun ties alfluanto Frenke.
Historio redakti
La Kantono Bazelo Kampara estas duonkantono kiu estiĝis en la jaro 1833 per la bazela kantondisiĝo el la iama Kantono Bazelo. En la jaro 1995 la antaŭe berna distrikto Laufen aliĝis al la kantono kiel kvina distrikto.
Administra divido redakti
Kantono Bazelo Kampara konsistas el la 5 distriktoj Arlesheim, Laufen, Liestal, Sissach kaj Waldenburg. Vidu ankaŭ sub:
La urboj kaj komunumoj de Kantono Bazelo Kamparo redakti
La 31-an de decembro 2008 en la kantono ekzistis la sekvantaj 10 urboj kun pli ol 100 loĝantoj. Kun la escepto de la ĉefurbo Liestal, ili ĉiuj apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.
- Liestal - (loĝantoj: 13 422; kantonĉefurbo)
- Allschwil - (loĝantoj: 19 179)
- Reinach - (loĝantoj: 18 868)
- Muttenz - (loĝantoj: 17 242)
- Pratteln - (loĝantoj: 15 152)
- Binningen - (loĝantoj: 14 533)
- Münchenstein - (loĝantoj: 11 833)
- Birsfelden - (loĝantoj: 10 409)
- Oberwil - (loĝantoj: 10 368)
- Aesch - (loĝantoj: 10 105)
En tute la kantono (stato de 2009) konsistas el 86 komunumoj.